ANTAŬEN 3/16 SEPTEMBRO 2008

 

 

ANTAŬEN 3/16  SEPTEMBRO 2008

 



 

Enhavo:
Trajno Zamenhof, Esperanto savis min, Omaĝe al J.
Molavcová

 



 

 

Trajno
Zamenhof

 

Jes, pri tiu afero ni
jam informis nian legantaron, tamen almenaŭ iomete mi devas denove
ĝin mencii. Nia membrino el Bielsko Biała sendis leteron al nia
redakcio kun priskribo de la homo, kiu vestis sin kiel Zamenhof kaj
dum la vojaĝo lin prezentis. La artikolo estas tro longa, ĝi
plenigus la tutan Informilon, do mi elektas nur fragmentojn, kiujn mi
ankoraŭ mallongigis.

 

jary

 


Proksimiĝis la unua de junio, la tago, en kiu mi devis
travivi la plej gravan aventuron de mia vivo, ekkoni tute nekonatajn
homojn kaj ĝis nun nekonatan sferon de esperantistoj. La lasta nokto
antaŭ la forveturo pasis tre rapide. Mi enlitiĝis kiel tute
ordinara „sennoma“ ŝtatoficisto kaj mi ellitiĝis kiel la plej
konata polo, Ludoviko Zamenhof. La tempo retropaŝis pli ol cent
jarojn, ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Mi vestis min per frako,
ĉapelo kaj okulvitroj kaj mi alpinglis la Ordenon de la Honora
Legio. Mi ankaŭ ne forgesis vojaĝsakon kaj bastonon, mi frizis
lipharojn kaj mi estis preta por vojaĝi.

 

Sen kuraĝo mi aperis
en la loko ĉe la komenco de bela vojaĝo. La necertecon mi devis
rapide nuligi, ĉar jam venis mia edzino Klára (Nina en reala vivo).
Ĉe la bjalistoka stacidomo atendis nin vera akcepto-komitato, pompe
salutis nin la ĉeestantaj esperantistoj kun s-ro urbestro Tadeusz
Truskolaski, kiu post la saluto solene ŝanĝis la tabuleton de la
trajno de „Narew“ al „Zamenhof“. Poste li mem per fervoja
fajfilo permesis forveturon de la trajno.

 

Nia trajno haltis en
Varsovio, Piotrkow Trybunalski-stacidomo, Sosnowiec kaj la celo estis
Bielsko-Biała. Ĉie bonvenigis nin grandaj grupoj de esperantistoj,
salutoj, poemoj, kantoj, donacoj, ĉie ridetemaj vizaĝoj plenaj de
bona volo, amikeco kaj kunlaboro. En la stacidomo de Bielsko
bonvenigis nin kun granda grupo de esperantistoj ankaŭ montara
popola muzikgrupo. Ni travivis du tagojn de belega amika etoso, la
infanojn de unu baza lernejo kun la direktorino ni instigis al
lernado de Esperanto, ni havis tempon priparoli oficialajn aferojn
kaj partopreni laborkunvenon.

 

La aventuro finiĝis
kaj mi hejme denove vekiĝis kiel ordinara ŝtatoficisto, sed kun
multaj neforgeseblaj rememoroj pri tiu fantazia vojaĝo. Nun mi
scias, ke en modernaj, ofte tre malfacilaj tempoj ne mankas homoj, al
kiuj amo, amikeco kaj grandega spiritsereneco estas la plej gravaj
valoroj. Homoj, kiuj kapablas ĉion oferi por aliaj homoj kaj ne
timas malfermiĝi al aliaj – jen estas esperantistoj.

 

Andrzej
Remža el Bjalistoko – nova esperantisto.

 

Trad.
P. Wierzbowski.

 

 

Esperanto
savis mian vivon.

 

Mi esperantistiĝis en
la jaro 1951 en la ĉeĥa urbo Pardubice. Mia intereso estis –
baldaŭ ekkorespondi kun fremdlandaj esperantistoj el la tuta mondo.
Post frekvento de diversaj kursoj, pluraj E-renkontiĝoj, mi fakte
fariĝis tre aktiva esperantisto. Mi instruadis ankaŭ en la lernejo
kaj en kursoj kaj la vivo bone pasis ĝis la tempo, kiam komenciĝis
malfacilaĵoj pro politikaj situacioj, kiam oni rigardis min kiel
kosmopolitanon. En tiu tempo post ekkonstruo de la Berlina muro, kiu
dividis la ĉefan urbon de Germanujo en du partojn – (okcidentan
kaj orientan ), venis malfacilaĵoj la plej gravaj.

 

En la jaro 1962 mi
partoprenis Internacian ekspozicion en Lejpcigo. Tie mi renkontis
kelkajn esperantistojn el Germanujo, Nederlando kaj Danujo. Ĝi estis
mia unua renkontiĝo kun tre interesaj esperantistoj el okcidentaj
landoj. Personaj kontaktoj estis tre agrablaj por mi, mi ĝuis la
tempon kaj poste korespondis kun tiuj samideanoj. Tiam mi eč ne
pensis pri ia danĝera sekvo de tiu renkonto.

 

Sed post kelkaj jaroj
tiu ĉi evento montriĝis sin tre danĝera por mia vivo.

 

La jaroj pasis, venis
la jaro 1965. Foje venis en mian hejmon iu oficiro de la sekreta
polico kaj ekdemandis min, kion mi fakte faris tiam dum mia ekskurso
en Lejpcigo. Je mia demando, kion li volas scii, lia respondo estis:
vi devas priskribi ĉiujn personojn, kiujn vi renkontis, precipe la
virinon el okcidenta Berlino. Li diris al mi la nomojn de ĉiuj
partoprenintoj kaj la lokon, kie ni renkontiĝis. Mi estis de li
observata. Li demandis, kion tiu virino el okcidento detale volis de
mi scii, vidi, koni. Mi diris: Ni esperantistoj ĉiam diskutas pri
nia lingvo kaj pri familiaj aferoj ktp. kaj kiam mia respondo al li
ne sufiĉis, li eĉ kriis al mi kaj minacis, se mi ne parolos veron,
ke mi fartos malbone. Li kriis, ke mi estas spiono, ĉar ili scias,
ke la virino el Berlino estas spiono de okcidento. Sed tio estis
granda mensogo.

 

Pasis pli ol unu jaro,
sed la situacio estis por mi senĉese pli danĝera.

 

Unu el la grandaj
malfacilaĵoj por mi estis, ke dum tiu ĉi streĉa tempo vizitis min
esperantistoj el Danujo. Post ilia reveno hejmen mi estis devigita
iri al la sekreta polico kaj respondi multajn kaj multajn demandojn,
kial ili estis ĉi tie kaj kion ni priparolis. Kaj tion mi devis
ripeti kelkfoje. La vizito de Danujo multe plimalbonigis mian
situacion.

 

Tiu homo senĉese
observadis min kaj miaj nervoj estis pro tio ege deprimitaj. Ja mi
devis regule vizitadi la policon kaj paroli preskaŭ pri ĉiu mia
paŝo. Mi vidis, ke tion mi ne eltenos longtempe – kaj mi jam
ekcerbumis kiel forpreni mian propran vivon.

 

Sed subite venis al mi
feliĉa ideo, ke estus pli bone forlasi mian patrujon.

 

Mi kaptis la okazon
trajne vojaĝi kun eta agentejo al Italio, sed survoje mi sukcesis
helpe de unu esperantisto elvagoniĝi en Vieno en Aŭstrujo kaj pere
de Esperantista klubo en Vieno mi sukcesis post kelkaj tagoj atingi
Danujon. Danaj esperantistoj prenis la aferon en siajn manojn,
rakontis la aferon al oficialaj instancoj de la ŝtato, kie mi rapide
ricevis politikan azilon.

 

Tie mi komencis vivi
denove per helpo de Esperanto. Ĝojigas min, ke post la liberiĝo de
mia patrujo mi povas revenadi en mian ĉeĥan landon kaj almenaŭ por
kelkaj semajnoj ĉiujare viziti miajn geparencojn kaj geamikojn.

 

olhr. Danujo

 

 

Omaĝe
al Jitka Molavcová

 

Nun
oni jam laŭprave povas diri „la fenomeno Jitka MOLAVCOVÁ“. Kaj
ŝia plej konata atributo – saksofono.

 

Kvankam
mi ne dubas, ke inter niaj ĉeĥaj legantoj apenaŭ troviĝas iu, kiu
ne konus tiun rimarkindan artistinon de la nuntempa ĉeĥa kulturo,
ni rememorigu ŝin per kelkaj informoj – kaj ni faru tion precipe
por konatigi ŝin al niaj eksterlandaj asocianoj.

 

La
titollinioj (de la vikipedio – la ĉeĥa versio) diras, ke ŝi
estas la „ĉeĥa kantistino, verkistino, muzikistino kaj artistino,
kiu de la jaro 1970 ĝis nun agas en la teatro SEMAFOR, kie ŝi estas
la ĉefa lud-partnerino por Jiří Suchý“.

 

Ni,
„pli frue naskiĝintaj“, certe rememoras la filmon „La stelo
falas supren“ (Hvězda padá vzhůru, 1974), kie ŝi aktoris kun
populara ĉeĥa kantisto Karel Gott. Jam tie videblis „la nekutima
kombino de delikata ĉarmeco kaj rara komika talento de J.M.“ Se
oni konsideras, ne nur ke ŝi ludas en la menciita teatro jam 40
sezonojn, sed ankaŭ ŝian laboron en elsendej-komunikiloj (la radio,
la televido, la muzik-eldonejoj), jam tio rajtigas nin ŝin famigi.
Sed oni devas aldoni eĉ pli: ŝian agadon en grandaj – ni diru
prave „naciaj teatroj“. Pro sia ĉefrolo en la muzikalo „Hallo
Dolly“ , en la Muzika teatro Karlín ŝi ricevis la „Premion de
Thalio“, en la jaro 1996. Kaj en la nuna tempo oni ŝin povas vidi
sur podioj de la Nacia teatro.

 

 

Inter
kelkaj muzik-instrumentoj, kiujn ŝi regas, famiĝis ĝuste la
saksofono. Ĉu oni bezonas aŭdi la demandon, ĉu la respondon? Jam
vidi virinon kun tiu ĉi „porvira“ instrumento! Raraĵo! Kaj
ekscii, ke ŝi ĝin ekregis ĝuste por aktori en iu (por ĉeĥoj) tre
fama teatraĵo… plua raraĵo.

 

Sed
unu via demando, karaj gelegantoj, estas prava – kaj eĉ nepra:
„Kial ĝuste tiu ĉi persono troviĝas en nia gazeto?“

 

Ĉar
„ne renkontiĝadas montoj kun montoj – sed homoj kun homoj“,
kiel diras la proverbo, do ankaŭ nia prezentaĵo estas rezulto de
amikaj kontaktoj inter la aktorino kaj nia samideano Čestmír
Vidman.

 

Kaj
li omaĝis ĝuste tiun frapan kuniĝon – „Jitka kaj saksofono“
– en la maniero plej taŭga kaj natura por la poeto, kiu ja Ĉestmír
Vidman estas.

 

La
tradukanto – Jar. Krolupper senĉese konvinkas nin ne nur pri sia
talento, sed fierigas nin pro la vero, ke „Esperanto estas tre
taŭga lingvo por poeziado“ (citaĵo de la poetino Věra Ludíková).

 

Tial
mi proponas al vi ĝui tion, kion vi jene legas – kaj des pli ĝui
la talenton de la supre menciita „fenomeno Jitka Molavcová“.

 

Margit Turková, en Obořiště