ANTAŬEN 3/10 majo 2002

ANTAŬEN
3/10 majo 2002

 

 

Enhavo:
Du malgrandaj granduloj

 

 

Du malgrandaj granduloj

 

Jana

 

“Knabineto, vi estas kvazaŭ ĉarma hundido”,
diris profesoro Petr post la operacio en la neŭroĥirurgejo en
Hradec Králové. “Mi estas faronta por vi ĉion ajn!” –
“Kion vi faros por mi, sinjoro profesoro?” demandis Jana.
“Vi estas ja preskaŭ flegistino, do vi scias ĉion.”
“Katastrofo!! Mi scias tute nenion. Nur mi scias, ke mia dorso
doloras, ke mi sentas min malbone kaj ke mi ne kapablas moviĝi!”
“Aŭskultu! Mi ne scias, ĉu vi jam hodiaŭ kapablas akcepti
veron. Sed je via rekta demando, same sincera mia respondo: se dum la
duonjaro revenos sentiveco en la paralizan parton de via korpo, vi
nepre estos vivanta sur la rulseĝo, sed vi estos vivanta sur tiu
rulseĝo kiel la sana rulseĝulino!”

 

Ĉu ŝi komprenis ĉion, kion la profesoro tiam
diris, kion li intencis duonesprimi? Apenaŭ! Eĉ duona flegistino
neantaŭsentis, kiajn ŝanĝojn alportos en ŝian vivon la difekto de
la mjelo, kiun oni povas nek alkudri, nek kunglui, kiel ĝi ŝanĝas
funkcion de la korpo kaj la organoj de la paraliziĝintaj dorsaj,
brustaj kaj ventraj muskoloj?

 

Jam ne nur ridegema etulino – junulino, ankoraŭ
ne matura virino, sed belega deksesjarulino, kiun logis la
veturpromeno sur motorciklo. Oni skribis la jaron 1960, ŝi ĝuste
kapablis fini danckurson.

 

Kaj la estonto malantaŭ la pordego de la kliniko
…??

 

La sentiveco en ŝian paralizitan suban parton de
la korpo revenis. Do ŝi fariĝis – laŭ profesoro Petr – sana
rulseĝulino. Tiam ŝi komencis la rehabilitadon en Kladruby. Ŝi
ekzerciĝis fortostreĉe. Al la ordonitaj horoj de individuaj
diversaj ekzercoj ŝi aldonis ankoraŭ plurajn. Ŝi ekzerciĝis
intense, ĉar ĉiuj certigis ŝin, ke dependas de ŝia penado, ĉu ŝi
leviĝos el la rulseĝo kaj ekpaŝos antaŭen. Ŝi ankaŭ atente
observadis la aliajn ĉirkaŭ si, tiujn, kiuj jam repaciĝis kun la
sorto. Ŝi ekkomprenis, ke ĉiutagaj vanaj agadoj kaj ekzercadoj
signifas nenion alian, ol iom post iom alkutimiĝi al la tuta
kompreno kaj al nuda vero. La same handikapitaj unuopuloj post iom da
tempo forveturadis hejmen kvazaŭ finkuracitaj, kun nemoveblaj
kruroj, sur rulseĝo.

 

Tamen ŝi estis ŝokita, kiam post duonjaro
demandis ŝin sociala laborantino, kien ŝi estos iranta post sia
liberlaso, ĉu hejmen aŭ ĉu en ian instituton? Ĉu ŝi estas ankaŭ
sen bonŝanco? Kaj kion ŝi estos faranta hejme? Al la loĝejo de
gepatroj estas du etaĝoj de ŝtupoj! Per kio ŝi plenumos la tempon
morgaŭ, post monato, dum venontaj jaroj? Ĉu atendas ŝin nur la
lito en ia kadukulejo? Kian esperon ŝi atendus de la vivo, ŝi
deksepjaraĝulino – rulseĝulino? Eĉ se la sana rulseĝulino – laŭ
sinjoro profesoro. Tiaj pensoj flugis tra ŝia kapo.

 

Ŝi demandis la doktoron kaj postulis de li verajn
vortojn pri sia propra estonto. Li estis juna, sen spertoj, tial li
hezitadis kaj atentigis ŝin pri firma volo kaj kuracado. Sed ŝi
kolerege eksplodis: “Do, sakre, kiu diros al mi la veron? Vi
ĉiuj estas malbravuloj!” Reago de la juna kuracisto estis
respondanta al la situacio kaj lia aĝo: “Konsideru, ĉu vi
sidas jam unu jaron sur la rulseĝo? Ĉu vi pensas, ke la radoj de la
veturilo rektiĝos laŭ la kruroj?”

 

Modela terapio per malvarma duŝo. Ŝi ploris
duontagon. Vespere, ne estante ankoraŭ konscia, iomete ŝi perceptis
el radioaparato simfonion de Bethoven “La fatala”! Tiam,
mirinde, ĝi efikis kvietige. Kiel malvarmeta kompreso sur varmega
frunto.

 

Hejme oni suprenportis ŝin en la loĝejon ankaŭ
kun la rulseĝo. Kaj la mondo fermiĝis por ŝi. Kvankam la
familianoj plenumis ĉiujn ŝiajn dezirojn eĉ antaŭ tio ol ŝi
diris pri ili kaj alvenadis gastoj, geamikoj, samklasaninoj, ŝi
sentis la perdon de komunikeblaj interesoj. Ŝi sentis, ke la mondo
por ŝi perdis grandecon, kolorojn, aromon, certecon.

 

Post kelkaj monatoj ne logis ŝin eĉ la plej
famaj romanoj, radio estiĝis por ŝi neaŭdebla, kantoj mensogis pri
beleco de la mondo. La geamikoj el la instituto ofte skribis kaj
anoncis, ke ili ankaŭ estas seniluziigitaj. Iuj rememoris, aliaj
revis pri tio, kio povus okazi, sed aliaj ankaŭ pri tio, ke ili
interesiĝas komenci denove.

 

Jana foje surprizis la pli junan fraton, kiu
ludeme veturadis sur la rulseĝo ĉirkaŭ la tablo. Tiam en ŝi
estiĝis la ekkono, ke ŝi povas travivi kiel feliĉon, ke li la
rulseĝon ne bezonas. Ne vidi sin, kiel la centron de la universo
povas esti la komenco. La komenco de la nova privata epoko.

 

Ŝi provis gladi la tolaĵon. Antaŭ ĉio ŝi
devis posttreni la gladtabulon, trovi la gladilon, altreni ŝarĝitan
korbon da tolaĵo – kaj ĉion ŝi devis fari el la rulseĝo. Ŝi
komencis fari tion, kiam ŝi estis hejme sola. La patrino ektimegis
vidante la laborlacigitan filinon kaj la kolonetojn de la ĉemizoj,
bluzoj kaj viŝtukoj: “Knabino, vi povus vundiĝi!”

 

Ŝi ankaŭ provis kuiri – kaj sukcese.

 

Ŝi konsideris, ke plej taŭge kaj logike estos
aliĝi al koresponda studado. La kontistino aŭ ekonomo bezonas por
la laboro tablon kaj krajonon.

 

Sed post unu jaro la malbona sanstato forpelis ŝin
en la hospitalon, kaj denove semajnoj kaj monatoj de malcerteco,
hospitala kaj sanatoria flegadoj, disfalo de la tuttagaj ritmo kaj
ordo! La studado finiĝis. Post la reveno hejmen ŝi ne plu daŭrigis
, ĉar en ŝi maturiĝis nova perspektivo: la aŭtoritatoj plenumis
ŝian pretendon kaj aljuĝis al ŝi la renton – 400 Kĉs. “Mi
havas propran enspezon!” ŝi ĝojkriis. Ĝia memkonfido
elkreskis ĝis nuboj kaj la deziro esti fine matura kaj memstara
estis la motivo de la kaŝita ago – transloĝiĝo en urbon Hořice,
kie la “Instituto de sociala zorgo por handikapuloj”
promesis salajron en laborejoj, sed ĉefe eblecon studi! La konatulo
el Kladruby, ŝercnomata “Ŝlaŭfiko” (Šlaufík), tie jam
estis kaj logis ŝin tien. Al la gepatroj ŝi diris tion, kiam estis
ĉio aranĝita. Milojn da kontraŭdiroj ŝi rifuzis.

 

Post du horoj en Hořice dum la vespermanĝo ŝi
rimarkis brili blondharan knabon, el ĉiuj aliaj la plej belaspektan
kaj noblan…. Šlaufík urĝe invitis ŝin festi naskiĝtagon de la
kamarado, kiu estis ĝuste tiu blondulo.  “Ĉi tiu vespera
soleno estis por ŝi fatala!” ridetas post la jaroj tiama
kulpulo de riproĉoj pro malfrua reveno “hejmen” en la
instituton.

 

 

Jarek

 

La “kulpulo” Jarek naskiĝis en Vršovice
apud la urbo Opava. La oka el dek infanoj. Ankoraŭ dum bubaĝo li
decidiĝis por profesio de meblisto, ĉar li ŝatas lignon, tiun
varman, eĉ malvarman materialon. Li finlernis la metion en la urbo
Rousínov. Poste, militservante, li decidiĝis ne reveni jam al seria
laboro, sed memstare elpensadi, mem efektivigadi. Post la soldatservo
li trovis laboron en praga kooperativo “Kmen”, kie estis
fabrikata laŭmenda meblaro kaj li ekstudis fakan artlernejon – la
fakon de la lignaĵisto -meblisto; li studis distance. Li ankaŭ
diligente vizitadis ekzercojn de Sokol – Vinohrady, ĉar li ne povis
perfidi la familian tradicion: lia patro estis gvidekzercanto kaj
poste eĉ la estro de Sokol Vršovice apud Opava. Al la gimnastiko li
specialiĝis dum la soldatservo, eĉ al la “granda”
gimnastiko de grandaj ĉirkaŭturniĝoj kaj transkapiĝaj saltoj.
Rekompence li renkontiĝis kun famaj ĉampionoj Přemek Krbec,
Šťastný, Pazdera, Mayerhofer.

 

Duonjaron li karesis jarringojn de la ligno,
studis kaj gimnastikis en Prago. Nur duonjaron!!

 

Foje – preterpasante la rekon, trapezon kaj areton
da buboj – ilia kamarado – ekzercanto ekŝercis: “Prezentu al
ili modele du felgojn, ke ili vidu, kiel tion fari precize!”
Kvankam li ne estis sufiĉe antaŭekzerciĝinta, Jarek metis la
manojn en blankan magnezian pudron, eksaltis sur la rekon. Jam dum la
unua fazo de la gimnastikaĵo li ekkonis, ke la magnezio ne sufiĉe
sekigis la manplatojn – ke ili glitas, ke tio ne estas laŭorde. La
unuan felgon li troigis, kaj dum la suba pozicio jam la forto de la
fingroj kaj la manplatoj malfunkciiĝis, la malseka haŭto deglitis,
li defalis kaj flugis, flugis … trans ĉiujn matracojn kaj li
alteriĝis per la kapo kaj kolo. En la sama momento liaj ambaŭ
kruroj kaj la manoj paraliziĝis. Ho – eĉ la manoj! La revo de la
meblisto neniiĝis samtempe kun la boranta doloro.

 

El la gimnastikejo la ambulanco rapidege
transveturigis lin en Centran armean hospitalon” en Střešovice,
kiun estris neŭroĥirurgisto, fama profesoro Kunc. Ĉi tien oni
alveturigadis pacientojn kun vunditaj, difektitaj spinoj kaj mjeloj
el preskaŭ la tuta Ĉeĥio. Jarek, post la operacioj, cerbumadis
kuŝante jam sur la hospitala lito pri nemoveblaj kruroj kaj manoj,
estante tute kvieta, ĉar – “Min flegas la plej bonaj fakuloj”
– li diris por si mem – “Ili resanigos min kaj Dio ne forlasos
min.”

 

Postoperacia resaniĝo estas kelksemajna, se ne
aperos komplikaĵoj. Li havis feliĉon – ili ne aperis, ĉar la
sekcio de neŭroĥirurgio en Střešovice prezentas eminentan
flegadon. Pro manko de litoj oni translokigis lin en la hospitalon
“Na Františku”, kie li estos atendanta liberan liton en
rekapabliga instituto – kaj jen estis dilemo; ĉu en Kladruby, kiu
fieras per sia famo, tie resaniĝas ankaŭ eksterlandanoj (ĉefe
italoj), aŭ Chuchelná (legu Ĥuĥelná), kiu situas proksime de
liaj gepatroj kaj gefratoj – kaj ĉi tio estis decida. Jarek rifuzis
la deziron de la familianoj, ke ili transprenos parton de lia sufero.
“Kia sufero! Mi ja ne suferas. Mi estas en la manoj de Dio kaj
en la manoj de fakuloj!” meditis Jarek.

 

Dum kelkaj monatoj en Chuchelná, ĉiutage sur la
foteloj kaj matracoj, post la ekzercado li meditis. Iujn procedurojn
li taksis ne tro gravaj, sed en la ekzercejo sur la matracoj li
nenion pardonis al si: la halterojn, transiron el la rulseĝo teren
kaj reen.  Tiel revenadis la perdita forto de la ŝultroj,
bicepso, tricepso kaj ankoneo. Li penadis atingi la plej grandan
memsufiĉecon. Ofte en la ekzercejo de “la kuracado per laboro”
li provadis per paralizitaj manoj fari ion krean.

 

Vicon da tagoj anticipe li sciis, kion li estos
faronta. Preskaŭ du jarojn.

 

Poste oni liberlasis lin el Chuchelná, sed reveni
hejmen li rifuzis ne nur pro dek ŝtupoj antaŭ la eniro en la domon.
Li treege sopiris decidadi mem pri si. Li akceptis loĝlokon en hejmo
de pensiuloj en Prago – Krč, kie li unu jaron koresponde studis. En
la jaro 1965 li eksciis, ke en la urbo Hořice v Podkrkonoší en
estinta “Hejmo por invalidaj soldatoj de ambaŭ mondmilitoj”
oni promesis al junaj grave handikapitaj homoj laboron en la
laborejoj kun la ebleco studi! Li skribis tien tuj.

 

Elĉeĥigis
Miloslav Pokorný, alĝustigis Luďka Srbová
Daŭrigo en la venonta numero