ANTAŬEN 2/20 Septembro 2012

 

 

ANTAŬEN 2/20  Septembro 2012

 



Enhavo: E-vojaĝo tra Azio La tempo de pendolo



 

Esperanto-vojaĝoj tra Azio somere 2012

 

Lige kun la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo – Vjetnamio kaj la 22-a Internacia Kongreso en Hainan Insulo – Ĉinio, Internacia Klubo “Esperantotur” en Bydgoszcz – Pollando aranĝis vojaĝojn laŭ kelkaj variantoj dum 22.07 – 12.08.2012 tra Ĉinio – Vjetnamio – Hainan Insulo ĝis Hongkongo.

 

La
unuan etapon dum 22–27.07.2012 partoprenis ne nur pola-afrika grupo
de Esperantotur, sed ankaŭ internacia Esperanto-karavano el Moskvo
tra Siberio – Mongolio – Ĉinio ĝis Vjetnamio kaj grupoj de
mongolaj kaj ĉinaj esperantistoj. Post komuna vizitado de Beijing
(Pekino) ni trajnvojaĝis pli ol 2500 km tra Wuhan ĝis Nanning kaj
de tie buse al la ĉina-vjetnama landlimo. En la internacia buso
estis prezentita i.a. nova filmo de red. Roman Dobrzyński en
Esperanto “Tagoj de Bydgoszcz 2012”, kiu prezentas ankaŭ agadon
de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo – Klerigejo de AIS en
Bydgoszcz. La ĉinan-vjetnaman landlimon necesis transpasi piede por
eniri poste vjetnamiajn busetojn, kiuj veturigis nin al Hanojo.
Pozitive surprizis nin tre afabla landlima kontrolo de vjetnamoj,
kiuj rapide nur stampis la pasportojn, eĉ ne kontrolante vizaĝojn
de niaj grupanoj.

 

La dua etapo okazis jam
en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, dum la 97-a UK 28.07-4.08.2012.
Detalajn raportojn pri la sukcesa 97a UK Vi certe jam legis – mi
nur aldonu, ke laŭ mia opinio (mi partoprenis ĝis nun 41 UK-ojn de
Esperanto), la 97a UK apartenis al la plej sukcesaj Universalaj
Esperanto-Kongresoj.

 

Kvankam, ke ĝin
partoprenis malpli ol 1000 kongresanoj, la E-etoso estis tre bona, ni
kongresis ĉefe en la luksa hotelo MELIA, plej ofte en almenaŭ 4
salonoj samtempe. Sola malavantaĝo estis perdo de tempo por busa
transportado al la ĉefa Zamenhof-salono en la Politekniko de Hanojo.
Tamen elstaris bonega kaj riĉega akcepto de preskaŭ 200 kongresanoj
ĉe la Urbestro de Hanojo kaj la plej vasta flago-informado en Hanojo
– kie estis pendigitaj certe pli ol mil Esperanto- kaj vjetnamaj
paneloj pri la 97a UK, do, pli ol la nombro de la kongresanoj, ĉar
multaj rezignis veni pro altaj flugkostoj.

 

Tial la
Esperantotur-grupo flugis al Pekino kaj reflugis el Hongkongo, ĉar
tiel ni ŝparis pli ol po 500 USD por unu persono, kio sufiĉis
preskaŭ por senpaga vojaĝo tra Ĉinio. Dum la semajno de la 97a UK
ni faris kelkajn ekskursojn – ĉefe en la fama Halong-Golfo, kie ni
ŝipekskursis, bone manĝis kaj vizitis ankaŭ novan luksan
ripozcentron Tuan Chan. En Hanojo ni vizitis la Malnovan Urbon de 36
stratoj kun la fama Templo de Redonita Glavo, Muzeojn de Literaturo
kaj Etnologio de 54 nacioj, Mauzoleon kaj Muzeon de Ho Chi Minch kaj
4 belajn templojn de Hanojo. La turisman programon kompletigis unika
pupteatra spektaklo en Thang Long Hanoi. Post la fermo de la 97a UK
ni revenvojaĝis la 4.08.2012 samvoje al Nanning en Ĉinio, de kie la
Esperantotur-grupo veturis por la 22-a Internacia Esperanto-Kongreso
en Hainan-Insulo en Ĉinio kaj ĉina, mongola kaj nepala grupoj
norden – hejmen.

 

Entute niajn vojaĝojn
partoprenis pli ol 50 esperantistoj el 4 kontinentoj – Azio,
Afriko, Norda kaj Suda Ameriko kaj Eŭropo. Dum la 22-a Internacia
Esperanto-Kongreso ni vojaĝis de Nanning buse al Beihai, de tie
prame al Haikou – la ĉefurbo de Hainan-provinco, buse tra la
Insulo Hainan al Sanya – la plej fama pli ol duonmiliona ripozloko
de “Ĉinaj Havajoj”, kie hotelprezoj vintre estas kelkfoje pli
altaj ol somere kaj kie eblas aĉeti la samajn ĉinajn vestaĵojn
kiel ĉemizoj en Honolulu (Havajoj), eĉ por similaj prezoj. Tie ni
vizitis faman Parkon ĉe la ĉina fino de la mondo – Tianga Hayiao,
la plej longan – 7 kilometran, belegan plaĝon Yalong Wan kaj alian
en la Dadonghai-kvartalo, kie regas, krom la ĉina, ĉefe la rusa
lingvo, ĉar malpli kostas flugi el Siberio al Sanya, ol ekzemple. al
la rusa Soĉi. Post ripozo en Sanya ni daŭrigis per litvagonaro al
Guangzhou (Kantono), de kie buse al Hongkongo, kaj fine, ni reflugis
tra Moskvo al Varsovio.

 

La tutan
Esperantotur-vojaĝon en Ĉinio kaj Vjetnamio prizorgis kaj bone
gvidis en Esperanto S-ro Jianguo Liu – estro de Ĉina
Esperanto-Instituto en Hefei, samtempe vicprezidanto de nia
Internacia Klubo Esperantotur, al kiu ni tre kore dankas.

 

Se Vi volas labori kiel
Esperanto-vojaĝgvidanto, aliĝu por studoj 2012/2013 en Internacia
Studumo pri Turismo kaj Kulturo – Klerigejo de AIS (Akademio
Internacia de la Sciencoj) en Bydgoszcz, Pollando, kaj, se Vi volas
vojaĝi kun Esperantotur en 2012 kaj 2013 – pluraj
Esperanto-vojaĝoj atendas Vin – kontaktu nin!

 

Kore salutas Andrzej
Grzębowski, prezidanto de Internacia Klubo Esperantotur en
Bydgoszcz, Pollando, rete:
info@esperanto.bydgoszcz.eu

 

 

La
tempo de pendolo

 

Kio okazis al nia
nuntempo? Ĉu ni spertas gravan krizon? Kial la homoj subite havas la
senton, ke io rompiĝis kaj sentas sin seniluziiĝintaj? Ĉiu
studento de medicino estas jam de la unua instrujaro gvidata de siaj
profesoroj meti al si ĉe ĉiu paciento du principajn demandojn –
kial kaj kiel. Kial la malsanulo suferas la perturbojn? Kiel la
malsanon kuraci?

 

Se nia socio estas
malsana, kaj ĝi evidente malsana estas, ni ĉiuj metu al ni ambaŭ
demandojn. Miaopinie ne agas en tiu ĉi lando iuj magiaj abstraktaj
-ismoj, sed ĉefe tri intense malignaj malsanoj. Perdo de la hontemo,
evoluo de la socio sen respektado al naturaj sociaj normoj kaj el
ambaŭ menciitaj morboj rezultanta sento de aflikta senpovo.

 

Ni vivas en lando, kie
oni ne sentas malgloron! Infano ne hontas primoki instruiston, edzo
ne hontas forlasi sian edzinon kaj gefilojn pro amatino, posteuloj ne
hontas levi la manon kontraŭ siaj gepatroj, oni ne hontas vivi
parazite aŭ publike propagandi malbonon. Do, kial la politikistoj
servantaj al mafio hontu mensogi, ŝteli kaj trompi?

 

Pri tiu ĉi stato ankaŭ
multe kulpas tiuj komunikaj medioj, kiuj el banalaĵo faras tragedion
kaj el tragedio banalaĵon. Normojn de sintenado prezentas al ni per
sia nenormala konduto ĉiuspecaj nekleraj famuloj. Ili nome kiel
modeloj okupis la lokon post saĝaj poetoj kaj kleraj aŭtoritatoj,
kiujn moderna ĉeĥa unuiĝinta eŭropano jam eĉ ne piedbatus. El la
programoj de televidstacioj, kiuj devas kultivi la homan animon kaj
fajnigi la senton pri beleco, vero kaj bono, plejparte fluas sango,
adrenalino kaj testosterono… Tiu ĉi fakto komprenigas al mi, pro
kio oni uzas la terminon “televidaj kloakoj”.

 

Ordinaraj homoj en tiu
ĉi lando prave suferas pro pravaj sentoj de maljusteco, sed la
vaporrulilo de politiko kaj“ bizneso“ ĝoje veturas pluen. Kaj
kial ne! Promesoj kaj vastaj ridoj de tiuj (ĉio)kapablaj homoj el la
antaŭbalotaj afiŝoj tiel facile kaj rapide forbrulos sub ĝia
kaldrono. Kaj ree neniu hontas pro tio.

 

Se iam masonisto volis
konstrui firman kaj rektan domon, li bezonis por tio krom ŝtonoj kaj
brikoj ankaŭ morteron kaj plumban vertikalilon. Morteron por teni
kune unuopajn ŝtonojn kaj brikojn; vertikalilon, por ke la muroj
estu rektaj. Konstruistoj de la moderna postnovembra socio komencis
por konstruado uzadi ekonomiajn ŝtonojn kaj jurajn brikojn, do ĉiam
novajn leĝojn kaj preskribojn, sed absolute rifuzis uzi kunigaĵon
kaj respekti vertikalan rektan muron. Ili metas brikon al briko sen
mortero, kiun oni devus miksi el humileco, malavareco, malenviemo,
pacemo, ĉasto, sobreco kaj aktiveco, do tiuj iam nomataj la sep
ĉefaj virtaj ecoj. Kaj el vertikalilo ili faris al si pendolon. La
valoraĵojn, kiuj iam estis unusenca tabuo, ili orgojle ekbalancis
per moderna relativismo.

 

La tria malsano estas
epidemie vastiĝanta sento de senpovo. Ni ĉiuj iom post iom komencas
droni en ĝi. Foje post kelkaj jaroj oni ĵetas al ni savboaton en la
formo de balotoj. Sed baldaŭ montriĝas, ke ankaŭ ĝi havas truojn.
Frustriĝo alternas kun depresio, elreviĝo alternas kun senpovo. Kaj
ĝuste tiu senpovo ligita kun sento de neelireblo estas ege danĝera.
Se ĝi daŭras longe, ĝi komencas ŝanĝiĝi en agresivecon. Kaj ĝi
jam estas ĉi tie.

 

Sed ni estu sinceraj
kaj ne plendu nur pri tiuj sidataj supre. Ankaŭ ni mem kulpas pri
tio, ĉar ni akceptis la renversitan vivmanieron, kiu flustras al ni:
“Vivu riĉe ekstere kaj malriĉe interne!” Ĝis nia popolo
faros ŝanĝon kaj ne ekvivos riĉe interne kaj malriĉe ekstere, ni
havas neniun ŝancon…. .

 

Pri la aŭtoro: Max
Kašparů estas verkisto, premonstrata diakono, psiĥiatro,
esperantisto kaj aŭtoro de 20 eseaj libroj, tradukitaj en la
polan,italan kaj francan. Doc. ThDr. MUDr. Mgr. Max Kašparů PhD,
tradukis Josef Hron