ANTAŬEN 1/20 Marto 2012

 

 

ANTAŬEN 1/20 Marto 2012

 



 

Enhavo: Nauro, La malbono ne
ekzistas, Ne forpelu hundetojn

 



 

 

Malpermesita
paradizo

 

En
la sudorienta angulo de Mikronezio, tre proksime de la ekvatoro,
situas insuleto havanta areon de 21,2 km˛, kies nomo en buŝoj de
miloj da mikronezianoj iĝis eĉ sinonimo de „paradizo“. Pri la
tuta insula Oceanio oni diras, ke ĝi estas „la lasta paradizo de
nia planedo“. Kia do devas esti tiu ĉi lando, kia insulo, kiam
propraj loĝantoj de tiu ĉi laŭdira paradizo konsideras fakta
paradizo nur tiun ĉi unusolan sopiratan lokon?

 

Ĝi nomiĝas Nauro
(angle Nauru). La kono pri ĝia escepteco estas certe ĝusta. Nauro
efektive similas al nenio alia, al neniu alia lando de la mondo jam
per sia vivnivelo. Se vi demandus kiun ajn ekonomiiston, kiu regno en
la mondo havas la plej altan vivnivelon, li senhezite respondus, ke
Usono. Eraro! Ĉiu naurano produktas duoble pli da mono, ol usonano.
Ĉiu viro, virino, ĉiu mikronezia suĉinfano tie ricevas ĉiujare
duoble pli da dolaroj, ol usonano. Kial? Ĉar sur tiu ĉi insulo jam
fine de la 19-a jarcento oni malkovris kuŝejojn de la plej
bonkvalita fosfato en la mondo!

 

La 31-an de januaro
1968 estiĝis la unua tute sendependa mikronezia regno, la unua
libera mikronezia respubliko – Nauro. Sed dum multaj landoj de la
tiel nomata tria mondo sendependiĝas suferante de teruraj ekonomiaj
malfacilaĵoj, Nauro venis en liberan tempon kun plenplena monujo. La
vivo en Nauro efektive similas al vivo nenie aliloke en la mondo! Al
la insulo, situanta tute ekster ĉiuj ĉefaj trafikaj linioj, tamen
torentas la plej luksaj varoj el la tuta mondo. Francaj parfumoj,
nederlandaj fromaĝoj, eĉ ĉeĥa kristalo kaj memkompreneble la plej
luksaj aŭtomobiloj, kiuj veturadas ĉiam ĉirkaŭe sur la unusola 19
km longa ĉeborda vojo de la insulo.

 

La
vertiĝdona riĉeco de Nauro kompreneble logas diversajn
entreprenemajn aventurulojn. Nauranoj tion scias. Tial ili
neatingeblecon de sia insulo persistege gardas. Dum ĉiuj ceteraj
landoj de la mondo logas turistojn, Nauro ilin rifuzas. La insulon
eblas alveturi ekskluzive nur surbaze de persona invito de denaska
naurano. Nauro krom unusola aerlinio ne estas kunigita kun la ĉirkaŭa
mondo. Insulo, kiu dronas en riĉeco, intence ne konstruis eĉ
unusolan hotelon.

 

Alveturi Nauron do
estas eksterordinare malfacile. Tamen en Nauro estas fremduloj.
Nauranoj, kiuj havas certajn riĉegajn enspezojn, ja ne devas labori.
Sed nauran fosfaton oni devas mini. Tial mikronezianoj – „koloraj“
– invitis al laboro „blankajn“. Blankuloj laboras en Nauro
plejparte kiel teĥnikistoj. Krom ducent eŭropanoj tie estas ĉirkaŭ
mil ĉinoj el Hongkongo. Kiel servistoj, kuiristoj, ŝuistoj,
tajloroj ktp. Laboristoj en fosfataj minejoj, da kiuj estas ankaŭ
ĉirkaŭ milo, estas mikronezianoj el la Ĝilberta insularo.

 

Nauranoj parolas pri la
estonteco kaj pri novaj problemoj. Sed ĉu tiu ĉi ekvatora paradizo
povas havi iujn problemojn? Ĝi havas. Kaj havas plurajn. La plej
malbonajn kaŭzas ĝuste la plej granda riĉaĵo de Nauro. Fosfatoj
plenigas pli ol 75% de la insula areo. Dragiloj elmordas tri
kvaronojn de la insulo ĉiam pli profunden. Kelkcent metrojn de la
bordo komenciĝas dezerto. Terura polva fosfata mikronezia Saharo.
Sed kio okazos post kiam la minado finiĝos? Nauranoj konsideras pri
tio, ke ili importus grundon por rekulturado de sia insulo, eble el
kelkmil kilometrojn distanca Aŭstralio. Sed tio estus eksterordinare
malfacila kaj precipe multekosta entrepreno. Tiel multekosta, ke ĝi
superas eĉ povojn de riĉega bankkonto de la naura registaro.

 

Sed ne temas nur pri importado de
grundo iam en estonteco. Jam nun oni devas al tiu ĉi insulo,
ĉirkaŭata de amasego da akvo, importi ĝuste akvon: trinkeblan
akvon. Ankaŭ el Aŭstralio.

 

(Noto: La libro estis
verkita, kiam Nauro havis 8 000 loĝantojn. Lasta indiko el la jaro
2005 estas 13 000 loĝantoj.)

 

Nauranoj estas unu el
la frondoj de la mikronezia arbo. Ora, riĉe floranta frondo. Ĉu
ekkomprenas riĉaj al malpli riĉaj, ĉu ili malfermos la pordegojn
de sia ora insulo kaj etendos manojn al la cetera Mikronezio? Aŭ ĉu
ili plu persistos en sia malpermesita paradizo?

 

El la libro de d-ro
Miloslav Stingl „Tra nekonata Mikronezio“ elektis kaj
esperantigis Lubomír Středa

 

 

La
malbono
ne
ekzistas

 

Unu profesoro en iu
universitato demandis studentojn: „Ĉu la dio kreis ĉion sur la
tero?“ Unu el la studentoj respondis „Jes.“ La profesoro denove
insistis: „Ĉu vere ĉion? Ĉu ankaǔ malbonon? Do, poste fakte la
dio ne estas bona, la dio estas malbona!“ La studentoj silentis. La
profesoro estis kontenta pri si mem.

 

Sed iu alia studento
aliĝis por demandi. „Sinjoro profesoro, ĉu mi rajtas starigi
demandon?“ „Kompreneble,“ jesis la profesoro. La studento
ekstaris kaj demandis: „Ĉu ekzistas malvarmo?“ „Certe, stranga
demando, ĉu al vi neniam malvarmas?“ La studentoj ekridis. La
studento daǔrigis: „Reale, sinjoro, la malvarmo ne ekzistas. Laǔ
reguloj de la fiziko, malvarmo estas nur manko de varmo. Homon kaj
objektojn ni povas science priskribi kaj mezuri iliajn varmecon,
varmecan energion, sed neniam radiadon de malvarmeco. La nocion
„malvarmo“ oni kreis, por ke ni povu priskribi, ke ni sentas
mankon de varmo.“

 

La studento parolis
plu: „Sinjoro profesoro, ĉu ekzistas mallumo?“

 

Kompreneble, ke
ekzistas,“ respondis la profesoro. „Ne, same, ankaǔ la mallumo
ne ekzistas. Reale estas mallume danke al neesto de la lumo. Lumon
oni povas esplori, sed mallumon oni mezuri ne povas. La mallumo ne
havas sian mezurilon. Mallumo estas nur vorto, kiun elpensis homoj
por nomi mankon de lumo.“

 

La junulo donis sekvan
demandon: „Sinjoro, ĉu vere ekzistas malbono?“

 

La profesoro penseme
respondis: „Nu, certe, ĉiutage okazas malbono. Homoj estas
agresemaj, fiagas, perfortas, ĉio estas manifesto de la malbono.“

 

La studento respondis:
„La malbono ne ekzistas, sinjoro. Ĝi estas manko de bono, manko de
amo en la koro de homo. La malbono ekestas same kiel malvarmo kaj
mallumo.“

 

La profesoro eksilentis
kaj sidiĝis.

 

Onidire, la juna
studento estis Albert Einstein.

 

Laǔ materialoj de
„Brněnská tisková misie, o.s“.-sendis J.Drahotová

 

 

Ne
forpelu vagantajn hundetojn

 

Maljuna,
tre lace aspektanta hundo antaŭ nelonge venis en mian korton. Ĝi
estis bone nutrita kaj laŭ la bela kolrimeno kaj pureco de la pelto
estis evidente, ke pri ĝi oni bone zorgas. Ĝi amike skuis voston
kaj kun stulta rideto, kiujn scipovas nur hundoj, ĝi venis humile al
mi kaj mi povis ĝin karesi sur la kapo. Ĝi estis feliĉa, ke mi ne
rifuzis ĝin kaj sekvis min hejmen.

 

La hundo paŝis
malrapide tra la koridoro nur flarante al proponita frandaĵo; ĝi
ekkuŝis sur la tapiŝon en la angulo kaj post momento ĝi ekdormis.
Post horeto de dormo ĝi ekstaris, denove amike vostumis kaj iris al
la pordo, kiun mi malfermis por ĝi.

 

Pluan tagon ĝi
revenis, denove salutis min en la korto, eniris en la saman lokon en
la angulo kaj denove proksimume unu horon dormis. Tio ripetiĝis dum
kelkaj semajnoj…

 

Scivolema mi skribis
mesaĝon sur peceto de papero, kiun mi alfiksis sur ĝian kolrimenon:
„Volonte mi scius, kiu estas la posedanto de tiu ĉi belega kaj
kara hundo kaj ĉu vi scias, ke preskaŭ ĉiam antaŭtagmeze ĝi
venas en mian domon kaj unu horon ĉi tie dormas?“

 

La sekvantan tagon la
hundo denove venis dormi kun la respondo alfiksita sur la kolrimeno:
„Ĝi nomiĝas Bela kaj ĝi vivas en brua hejmo kun ses infanoj; du
infanoj ankoraŭ ne estas trijaraĝaj …, ĝi klopodas nur ripozi
kaj dormi. Ĉu ankaŭ mi povus morgaŭ veni kun ĝi?“

elĉeĥigis J. Rýznarová