ANTAŬEN 1/15 FEBRUARO 2007
Enhavo:
Memore al Eva Seemannová
Kaŝitaj animaloj
Nia
vojaĝo al Ukrainio
Memore
al Eva Seemannová
+
21.1.1999
Jen
la tago, kiu por ĉiam tristigis nin: mortis Eva Seemannová.
Kvankam ŝi mem forte kredis sian longan vivon la fato
tion aranĝis alie…
Eva
estis korpstature subtila (ni diradis, ke ni devas ŝin
subtenadi, kiam ventegis, ke la vento ŝin ne forportu), sed ŝi
enhavis enorman anim-forton kaj paciencan reziston. Ĝuste tion
esprimas jena poemo de ni du amikoj:
EVA
Vidi
ŝin sveltan sur podio
estadas ĝuo. Mia dio,
ŝi
pezas kvardek kilogramojn!
Eva. Ŝi konis ĉiujn miajn
amojn.
Eva. Mi emas vin brakumi…
Novaĵo! Eva ĉesis
fumi!
Eva, vi ino nekredebla,
tiel subtila, sed ne febla,
mi ŝatus havi vian forton,
mi pensus vivon kaj ne
morton…
Eli
Urbanová
Vidìt
ji ivou v divadle hrát
je vdy poitek, co kadý
má rád.
Ètyøicet kilo váha
stálá!
Eva. Mé vechny lásky
znala.
Obejmout nech se…Zvìst nemalá,
s kouøením
e Eva pøestala!
Ty enská neuvìøitelná,
tak
køehká, ne vak bezmocná.
Kdybych tak tvou
sílu mìla,
ne na smrt, na ivot bych myslela…
tradukis Èestmír
Vidman
Pri
tiuj ŝiaj ecoj atestas la fakto, ke ŝi fortevole kapablis
resaniĝi kaj regeneriĝi post la grava akcidento, kiu okazis
en iu teatro, en postkulisa mallumo, en la jaro 1996, sperti neprajn
operaciojn de la rompita kruro kaj tamen suverene prezenti la
monologon Eliza Premislida dum la Universala kongreso, en
Prago, 1996.
Tamen
bedaŭrinde, kiam ŝi en la decembro 1998 preparis la
omaĝ-programon pri Karel Èapek, trafis ŝin la senkompata
sorto: Eva, tia batalantino pri sia baldaŭa resaniĝo, estis
venkita de la superforto… Forpasis nia bona amikino kaj rara
virino. Ŝi foriris al ni postlasante devizon de sia
ŝatata Karel Èapek: Nur tion ne! La kredon pri
pozitivaj aferoj vi ne perdu; ili ne ĉesas esti pozitivaj,
kvankam intertempe ili estas opiniataj fatraso…
Jen
la lastan citaĵon mi lokigas por instigi nin ĉiujn,
ke la pozitiva energio, emananta ankaŭ pere de Esperanto, al kiu
Eva S. subordigis sian tutan vivon, ne perdiĝas en la Kosmo.
Margit
Turková, ankaŭ nome de Eli Urbanová kaj Èestmír
Vidman
Trovu
kaŝitajn animalojn en jenaj frazoj:
(B.v.
serĉi insekton, birdojn, suĉanimalojn
,
,,,,
)
(Ekzempla
frazo: Atestu do, ke mi ne kaŭzis ĉi tiun aferon
solvo:
Atestu do, ke mi
= testudo)
-
Ĉiuj
gepatroj, nepre sciu: rokaro estas tre interesa natura vidindaĵo,
sed tre danĝera por neobeemaj infanoj. -
En
metala alojo, kiun oni preparas por produktado de moneroj kaj
medaloj, neniam manku niklo kaj kupro. -
Vi
certe lernis en lernejo, mia filineto kara, neolitiko daŭris
kelkajn milionojn da jaroj. -
Ho
ve! Sperto estas ĉiam tre grava en kiu ajn faka laboro. -
Tre
fama pola esperanta verkisto Kazimierz Bein, kiu verkis sub la
pseudonimo Kabe, loĝis dum sia vivo ankaŭ en Krakovo. -
Tri
niaj konataj E-amikoj: sinjoroj Norbert Karbe el Pirna, Dieter
Dungert el Magdeburg kaj Josef Køí el Ústí
loĝas en la urboj, kiuj situas apud la sama rivero (Elbo)
do, ili estas ofte nomataj en Esperantujo samriveranoj. -
Dum
somera ferio ni ofte ekskursas tiam nia hobio ĉiam
estas viziti grotojn kaj enlande kaj eksterlande. -
Sur
la fenestron frapas eroj da neĝo la tutan nokton regule kaj
forte. -
Instruisto
de matematiko minacas al lernanto: Bone devas eĉ ci koni onojn
por praktiki sukcese bazajn matematikajn operaciojn. -
Laborema
slava tribo volis, ke ĝin gvidu trovi novan landon
la maljuna saĝulo prapatro Èech (Ĉeĥ). -
En
televido ni spektis, ke oni uzis tre maldikajn folietojn da oro tute
normale por orumi internajn skulptajn ornamaĵojn de praga Nacia
teatro. -
Tuta
aŭskultantaro, pro tre longa prelego jam velka, proponis, ke
preleganto mallongigu ĝin. -
Mia
japana E-amiko s-ro Atsuo Kaŝijamu ŝoforas sian
aŭtomobilon Honda rapide, sed tre sperte kaj sendanĝere -
Vizitante
regule golfludejon, situita en proksima ĉirkaŭaĵo de
la fama banurbo Karlovy Vary (Karlsbad), ni volonte ofte duope
golfludas. -
Kiu
el vi garantias promesi miozotflorojn el via ĝardeno, por mia
edzino Milada okaze de ŝia nomtago? -
Komparu
oron kaj arĝenton simple vi vidos diferencon, ekzemple
jam en ilia koloro. -
Dum
promenado tra la urbocentro de Prago, ni ofte renkontas kamelotojn
kun freŝe eldonita gazeto Praga vespergazeto. -
En
nova filmo, kiun oni ĵuste prezentas tutan semajnon en ĉi
tiea kinejo, rolas laŭ mia opinio plej bele fantomo. -
Mi
konstatas koncize: broso estas utila hejma ilo, ofte uzata ekzemple
por forigi harojn kaj etajn malpurigaĵojn de la vestaĵoj. -
Sur
la tablo estas freŝe bakita kuko longan tempon mi ne
manĝis tiom bongusta. -
Se
vi kiam ajn tostas, mia kara amiko, bonvolu: pokalon vi devas ĉiam
fintrinki ĝisprofunde. -
La
mesaĝo ĵusta: l´posedanto de la gepatra domo fariĝis
ilia plej maljuna filo. Transprenita el interreto
La
solvon vi trovos ĉe la fino de la gazeto.
Mia
vojaĝo al Ukrainio
De
la 13-a de novembro ĝis la 3-a de decembro 2006 mi denove
mezuris papermaŝinon eksterlande. Tiutempe en Rubine
(Ukrainio). Mi veturis tien kvinope per aŭto dum 44 horoj. Tra
Brno, Èeský Tìín, Cieszyn, Kraków,
Tarnów, Lviv, Kyjiv, Charkiv, Slavjansk, Severodoneck. Terure
longega vojaĝo!
Kiam
ni post du horoj da atendado en aŭtokolono fine atingis
polan-ukrainan landlimon, ni ekvidis grandan surskribon: Ukrainio
invitas vin! Bedaŭrinde la realeco estis mala. Limgardisto
trastudis niaj dokumentojn kaj demandis, kie estas skribita nomo de
stiranto. Ni klarigis, ke en ofica papero el ĉeĥa firmao
estas enskribitaj ĉiuj pasaĝeroj kaj ke la ŝoforoj
kompreneble alternas dum longa vojaĝo. Sed li obstine postulis
la nomon surpapere. Do mi proponis al li, ke li mem enskribu la
nomon. Poste ĉio estos en ordo. Li severe rigardis min, mirige,
ke li tuj ne arestis min. Kion fari? Ni devis reveni. Pli poste ni
eksciis, ke sufiĉus koruptaĵo 10 eŭroj kaj ni
trankvile veturus plu. Sed tiam ne venis al ni la ideo. Ni unue
enskribis la nomojn de la stirantoj kaj decidis atendi ĝis
mateno, kiam la limgardistoj ŝanĝos deĵoron. Certe la
alia limgardisto ne estos tiel obstina.
Rigardinte
mapon mi trovis alian limpasejon en distanco ĉirkaŭ 50 km.
Tial ni decidis eluzi ĝin. Denove ni staris en aŭtokolono,
sed nur duonhoron, ĉar estis preskaŭ noktomezo. La
limgardisto stampis niajn pasportojn senprokraste kaj ni trankvile
daŭrigis la vojon. Apenaŭ 100 m plu haltis nin soldato kun
pafilo. Li postulis de ni paperon kun tri stampoj, sed ni havis nur
unu. Tial ni devis reveni kaj serĉi pliajn oficistojn por stampi
nian vojaĝpermesilon. Ni sukcesis post plua duonhoro kaj fine
ekveturis Ukrainion. Trapaso de la limo daŭris entute 8 horojn
kaj 15 minutojn.
La
laboro estis la sama kiel antaŭe en Hungario kaj Kimrujo. La
papermaŝino estis proksimume 130 m longa, 4 m larĝa kaj ĝi
enhavis proksimume 200 cilindrojn en tri etaĝoj. Dum rekonstruo
oni kelkajn cilindrojn demuntis kaj poste denove almuntis aŭ
ŝanĝis por la aliaj. Kaj mi (kun kvar kolegoj) kontrolis,
ke la cilindroj estu horizontalaj kaj ortaj al ĉefa akso.
Permesita devio estis 0.3 mm. Kelkaj cilindroj havis unue eraron pli
ol 10 mm. Pardonu la detalecon, kiu certe ne interesas vin.
Ni
laboris nokte de la 19-a horo ĝis la 7-a. Tio estis avantaĝo,
ĉar dumtage mi povis iomete trarigardi la urbon. Kolegoj
laborantaj dumtage revenadis en mallumo, tial ili multon ne vidis.
La
urbo malmulte plaĉis al mi. Ĝi troviĝas en tuta
ebenaĵo, fakte en dezerto, ĉar ĉie estas precipe
sablo. Herbo kreskas tie malmulte, el arboj precipe pinoj. Dum soveta
tempo ĝi certe estis sufiĉe bela urbo, sed hodiaŭ ĝi
sovaĝiĝis. Asfalto sur ŝoseoj disrompita, domoj sen
klara koloro, plu la griza aŭtuna vetero, simple dirite mi vere
ĝojis, kiam mi fine alvenis hejmen.
Loĝado
en hotelo estis sufiĉe komforta (eĉ kun televidilo), sed
jam post 3 tagoj oni translokigis nin pli proksimen al paperfabriko
al simpla tranoktejo, kie ofte ne funkciis varma akvo.
Vojaĝo
reen per aŭtobuso daŭris nur 41 horojn. Ĝi estis pli
gaja, ĉar ni revenadis hejmen. Plu plimulto da pasaĝeroj
restis dum tuta vojaĝo ebriaj, do ili kantis.
Dumnokte
en Ukrainio mi ankaŭ sukcesis eksidi ĉe komputilo konektita
al Interreto. Tial mi povis retmesaĝi hejmen. Dum kelkaj tagoj
mi tralegis E-lernolibron “La tuta Esperanto” de Henrik
Seppik. Hejme mi havas similan libron paperan: “Gramatiko de
Esperanto” de Miroslav Malovec. Antaŭtempe mi legis libron
“Paŝoj al plena posedo” de William Auld. Ĝi emas
ankaŭ esti lernolibro por progresantoj, sed pli amuza kaj ne
tiom funda.
K.
Votoèek
———————————————————————————————————–
SOLVO:
1= sciuro, 2 = kuniklo, 3 = araneo, 4 = vesperto, 5 = abelo, 6 = rano, 7 = tigro, 8 = pasero, 9 = cikonio, 10 = bovo, 11 = leporo, 12 = kapro, 13 = muŝo, 14 = pego, 15 = simio, 16 = paruo, 17 = kamelo, 18 = elefanto, 19 = zebro, 20 = kukolo, 21 = lupo, 22 = talpo