ANTAŬEN 1/12 FEBRUARO 2004

Dostupný jazyk: eoEsperante

ANTAŬEN 1/12
FEBRUARO
 2004

 

Enhavo:
Lingva
tutmondpesto
Giuseppe Verdi
Viena legendo

 

LINGVA TUTMONDPEST
(Daŭrigode la pasinta numero de
Antaŭen.)

 

Potenciĝon
de la angla lingvo ĉe ni subtenas ĉeĥofobio, kiu vidiĝas en iuj
fakoj jam delonge. La plej rimarkebla tio estas en ĥemio, kie antaŭ
ĉio oni ŝanĝis nomon de oksido (anstataŭ
kysličník
nun estas oxid),
sekvis sulfidoj, sulfitoj kaj sulfatoj (anstataŭ
sirník,
siřičitan, síran
nun estas sulfid,
sulfit, sulfát
). Mi ne havas aktualajn
informojn, sed mi timas, ke jam eble oni ŝanĝis nomon de nitrato
(ke anstataŭ
dusičnan
nun est­as nitrát)
ktp. Mi tute ne aŭdis, nek legis eĉ unusolan prudentan motivon por
tiu ĉi fikutimo. Aserto, ke tion komprenos fremduloj, estas
debilaĵo.

 

 Nomoj
oxid uhličitý, hlinitý, křemičitý ktp. diros al fremdulo tute
nenion, sed sufiĉas parenteze skribi formulon (CO
2,
Al
2O3,
SiO
2
ktp.). Ol hibrida nomo oxid uhličitý, estas ja pli bona tute fremda
no­mo karbona dioksido (karbondioxid). Antipatio al la ĉeĥa
lingvo devis en ĥemio regi jam tre antaŭlonge, ĉar el ĉeĥaj
nomoj de elementoj, kiujn kreis Presl, estis enkonduk­itaj nur
iuj (ekz. vodík, kyslík, uhlík = hidrogeno, oksigeno, karbono
ktp.), sed aliaj (ekz. kostík, solík, ďasík, nebesík = fosforo,
kloro, kobalto, uranio ktp.) ne enradikiĝis kaj falis en forgeson.

 

Germanoj estadis fieraj pri tio, ke
la germana lingvo estas pura, t. e. ke ĝi enha­vas malmulte da
fremdaj vortoj. Sed antaŭ kelkaj jaroj mi legis artikolon, kies
aŭtoro, kiu regas perfekte la germanan lingvon, skribis, ke lia
amiko petis lin, ke li traduku instrukcion pri uzo de aparato aĉetita
en Germanio, do nur kun germanlingva instruk­cio. Li promesis
traduki ĝin, sed la promeson li ne plenumis, ĉar la instrukcio
enhavis tiom da anglaj vortoj, ke ĝi estis por li nekomprenebla.

 

La
angla fariĝis furorlingvo kaj ĝi triumfe marŝas tra la mondo. El
multaj rusoj, kiuj ne povis trovi trafan insulton por aĉaj usonaj
imperiistoj, fariĝas amikoj kaj admi­rantoj de Usono. Dume en
Anglio entuziasmuloj revivigas mortajn lingvojn, la kornval­an
kaj la anglosaksan, nuntempa angla lingvo mortigas aliajn lingvojn
kaj eniĝas en animojn de apartenantoj de multegaj nacioj, malgrandaj
kaj grandaj. Nur Francio defendas sin per leĝo, kiu malpermesas
uzadon de fremdaj vortoj, se ekzistas samsig­nifaj vortoj
franclingvaj. Islando ja tian leĝon ne havas, sed la islanda lingvo
havas proprajn esprimojn por aĵoj kaj fenomenoj, por kiuj preskaŭ
ĉiuj eŭropaj lingvoj uzas vortojn fremdajn, do internaciajn. Ĉe ni
estas fremdaj filmoj feliĉe dublitaj, sed la angla lingvo eniĝis
jam eĉ en infanĝardenojn. Infanoj, trafitaj de tiu ĉi pesto, ĉesas
kompreni sian gepatran lingvon. Lernanto ne povas kompreni frazon
„Kastrůlek měl trochu odprýsknutý email.“ (= Kaseroleto havis
iom forfendiĝintan emajlon.), kiun li leg­as jene : „Kastrůlek
měl trochu odprýsknutý ímejl.“ Tio ja ĉiun ridigos, sed kiu
ŝatas sian gepatran lingvon, tiu eĉ dum la ridado eksentos froston
en la dorso.

 

Lubomír
Středa

 

 Giuseppe Verdi
Itala
komponisto

 

Li naskiĝis la 18-an de oktobro 1813
en Roncolle ĉe Parma, mortis la 27-an de januaro 1901 en Milano, 87
jaraĝa.

 

 
Kompare al multaj komponistoj oni
eblas diri pri Verdi, ke ju pli aĝa li estis, des pli altkvalita
estis lia verkado. Siajn lastajn operojn
Otelo
(1887) kaj
Falstafo
(1892)
, kiuj estas
aprezataj kiel la plej bonaj, li komponis kiel 74 ĝis 80 jaraĝa,
plimulto da tiel maljunaj komponistoj jam ne plu verkas.

 

Verdi devenis el malriĉa familio kaj
lian muzikan klerigon pagis lia onklo, monhava komercisto. Malgraŭ
tio Verdi malsukcesis ĉe eniraj ekzamenoj por studi je Milana
muzik-konservatorio kaj li devis kleriĝi private. Poste, kiam li
kiel 26 j. aĝa famiĝis per sia unua opero
Oberto,
li ricevis mendojn je pluaj muzikaj verkoj.

 

      Esperigan
karieron de Verdi interrompis tragedia evento: dum du monatoj mortis
lia edzino kaj du malgrandaj infanoj. Tiun perdon portis Verdi tre
pene kaj li intencis ne plu komponadi.

 

Feliĉe baldaŭ li denove eklaboris
kaj lia nova opero Nabucco  (1842) suprenlevis lin super aliajn
italajn komponistojn. Al la plej konataj operoj de Verdi apartenas
Rigoletto (1851), La Traviata (1853) kaj Aida (1871). Ili estas
ŝatataj pro siaj klaraj gvidmelodioj kaj rava vivemo de la agado.
Verdi ankaŭ komponis Arĉkvarteton (1873) kaj faman Rekviemon
(1874).

 

Elĉeĥigis L. Srbová

 

  Viena
legendo

 

Kiu el la verda trupo ne konus la
Internacian Esperanto-Muzeon sub granda kupolo de la Imperiestra
Kastelo en la centro de Vieno? Tien pilgrimis – ŝi mem ŝerce uzis
tiun vorton – Marisa, 32-jara slovakino, por postspuri en flavaj
paperoj kaj polvozaj volumoj la komencon de la Esperanto-vivo en sia
lando. Kiam ŝi alvenis tien la unuan fojon – post peniga grimpado
de 154 ŝtupoj finiĝantaj abrupte en ia subtegmenta, sinistra
koridoro – ŝi preskaŭ ne havis kuraĝon sonorigi ĉe tiu malhela
pordo, kiu, malgraŭ la tria etaĝo – ŝajnis konduki en ian
malnovmodan inferon de Kafkaeskaj koŝmaroj. Akceptis ŝin moroza
mezaĝulo, kiu evidentiĝis tamen pli kunlaborema kaj helpema ol
lasis malbonaŭguri la unua impreso. La rezulto de ŝia dokumentada
laboro estis almenaŭ duone kontentiga: Ŝi trovis kelkajn interesajn
indikojn pri pionira periodo de Esperanto en Slovakio.

 

Tranoktante ĉe amiko, kiun ŝi renkontis dum la
lasta UK, ŝi promenis post farita laboro tra la stratoj de la
malnova Vieno, kie svarmis bunta turistaro internacia. Pleje ŝin
allogis la luksaj magazenaj fenestroj, kies elmetitajn komercaĵojn
ŝi povis aĉeti nur perokule, ĉar la realan akiron eĉ de eta
memoraĵo ne permesis la kruda maljusto de nepagipovo.

 

Sed eksidis en la kapo de Marisa
kaprico: Unufoje manĝeti lukse! Ŝi memoris la rakonton de ŝia
patrino pri la tramo, kiu kunligis Bratislavon kaj Vienon en la
tempoj de tiu onkleca, en ĉiuj rilatoj malfeliĉa kaj maltaŭga
imperiestro Francisko Jozefo. Eĉ poste, ĝis la jaro 1939,
Bratislavanoj povis veturi al Vieno kun la nura celo trinki Vienan
kafon sur Graben, observante la ŝikajn ulojn kaj ulinojn tie
paradantajn. Tiaj tempoj revenu! Ŝi sopire pensis, dum ŝia stomako
komencis kraki pro troa malpleno. Supeton kaj poste kafon!
Nerevokeble prezentiĝis firma decido, kiu sonis pli forte ol veoj de
ŝia magra monujo. En la centro de Vieno mem! Kiel en la tempoj de
avinjo kaj panjo.

 

Ŝi
alvenis al la luksa delikataĵejo „Meinl al Graben“, kiu en pompe
ekipita salono ofertas ĉiutage tri ne tro kostajn, sed tamen
delicajn menuojn. Marisa hezite eniris, kun miro ŝi vidis ĉe la
marmoraj tabloj starantajn homojn, kiuj aspektis mondumaj en ŝiaj
okuloj, sed verdire estis nenio alia ol iom snobe tagmanĝanta
oficistaro kaj turistaro. Manĝi starante ĉe tablo, nu bone! Almenaŭ
ĉe marmoraj.

 

Heziteme ŝi legis la afiŝitan per
gotikaj literoj skribitan menu-liston, komencante per preza rubriko
kaj haltis ĉe la cifero 24. Dudek kvar ŝilingoj, jen la plej
malalta elspezo. Temis pri faba supo, kiun ŝi ĉiam volonte manĝas.
Des pli bone! Tiel do estu! Ŝi iris al la memserva bufedo, mendis en
preskaŭ senerare prononcita germana, ricevis blankan pelveton
vaporantan, kiun ŝi portis al unu el la tabloj. Ŝi demetis sur la
subtablan ŝtonan breton la kopiojn de la Muzeaj dokumentoj, volis
ekmanĝi, sed subite rimarkis, ke ŝi forgesis kuleron.

 

Kiam ŝi revenis kun manĝilo enmane al la tablo, ŝi ne povis kredi
siajn okulojn: Tie staris granda ulo nigra, trankvile kulerumante
ŝian supon! La diablo lin… trafulmis ŝian cerbon tabua sakro. Sed
antaŭ ol orelfende kriĉi, venkis ŝia internacia, de esperantismo
nutrita sento, kiu insinue diktis al ŝi: Toleru la umojn de
afrikano, venanta el tute alia kulturo, kiu eble propagas la komunan
supujon. Ĉu ne same en ŝia patrio antaŭ unu generacio
ĉirkaŭtablanaro kampara manĝis el unu telerego? Al kio do servas
la interna ideo, se ĝi eĉ ne toleras forkontinentajn morojn? Ek!
Vivu la verda stel´!

 

Ŝi alpaŝis la nigrulon, sinĝene
kaj iom tordbuŝe grimacis rideton kaj plonĝis la kuleron en la
varman brogaĵon. La ulo stulte gapis! Tamen ŝia nevole komika
rideto trovis baldaŭ eĥon en la bele malhela vizaĝo, kiu fandiĝis
en bonkora mieno.

 

Unue silente ili kulerumis, sed
Marisa baldaŭ preferis konversacii: „Ist die Supe gut?“ La
germana ne efikis. „La soupe est bonne?“ Same la franca! La
anglan ŝi ne scipovis. Lasta klopodo: „Gut?“ „Good!“ resonis
la negro kun kamaradeca brilo en siaj okuloj. Jes, Esperante nia
tagmanĝa interparolo pli prosperus! Ŝi amare pensis. Manke de
vortoj ili daŭrigis la babiladon per pingpongo de ridetoj, streĉe
volitaj ŝiaflanke, kaj malferme bonulaj liaflanke.

 

Ĉiu supo iam venas al sia fino kaj
pro tio ankaŭ la stranga eŭrop-afrika gemanĝado en „Meinl am
Graben“. Per lasta rideto Marisa adiaŭis, ŝovis sian manon sub la
tablon por preni la kopiojn – kaj palpis nur la breton. Kun ekscito
ŝi perokule kontrolis la lokon, kie devus troviĝi la por ŝi tre
gravaj dokumentoj: Sed estis nenio. Ŝtelis, ŝi interne muĝis.
Ŝtelis kaj manĝis mian supon! Tiu negra kanajlo! Mi kaj miaj
stultaj internaciaj sentoj! Sed fakte kial li ŝtelu esperantaĵojn?
Ŝi trankviligis siajn emociojn kaj helposerĉe rigardis ĉirkaŭen.

 

Sur la breto de la apuda tablo fine
ŝi ekvidis, kion ŝi ŝajne estis perdinta. Kaj sur tiu tablo staris
ŝia ankoraŭ varmeta supo.

 

El Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno
Hofburg, Michaelerkupple,
A-1010 WIEN

alportis
Jindřiška Drahotová