ANTAŬEN 1/11 JANUARO 2003

Dostupný jazyk: eoEsperante

ANTAŬEN
1/11
JANUARO 2003

 

 

 

Enhavo:      Komenio
– anĝelo de la paco

 

 

 

 

Komenio – anĝelo
de la paco

 

Jaroslav Mráz

 

(daŭrigo)

 

Grandan intereson vekis la
lernolibro de la latina lingvo
Pordo de
lingvoj malfermita
(ĉeĥe Brána
jazyků otevřená
, latine Ianua
linguarum reserata
). Tiu ĉi libro
estas unusola, kiun Komenio presigis ĉeĥlingve. Ĝi estis tradukita
en dek ses lingvojn. Ĝi servis do kiel lernolibro de koncernaj
lingvoj. Krom Biblio ne ekzistis tiam pli disvastiĝinta libro. Ĝi
estis uzata kiel lernolibro ĝis la 19
a
jarcento.

 

En la jaro 1631 eklumis fajrero de
espero por la ĉeĥaj ekziluloj. Tiam la luterana saksa
princo-elektisto venkis la armeon de Ferdinando la II
a
(al ties imperio tiam apartenis ankaŭ Bohemio, Moravio kaj Silezio).
La ekziluloj el Leŝno preparis sin por reveni, sed la aŭstria
armeestro Albreĥt de Valdŝtejn (germane Wallenstein) elpelis
saksojn el Bohemio. La malespero de la Ĉeĥaj fratoj kulminis en la
jaro 1632, kiam mortis Frederiko la Palatinata, verŝajne inside
venenita.

 

Komenio estis preparanta
grandiozan projekton en kelkaj partoj. Laŭ lia imago ĝi devis esti
sumo de la tuta scienco aranĝita kiel harmonia tutaĵo. Sed tiun ĉi
laboron interrompis la invito en Anglion. La invito venis de la angla
parlamento,kiu deziris de Komenio reformi la lernejan sistemon.
Komenio alveturis en Londonon en septembro 1641. Sed la angla
politika sceno estis malkvieta. En la jaro 1642 komenciĝis la
revolucio, kiu daŭris dudek jarojn. En tia ĉi situacio Komenio
kreis nur la verkon
Vojo de lumo
(latine
Via lucis),
enhavanta la vizion, kiel reformi la socion. (Ĝi aperis nur en la
jaro 1668 en Amsterdamo.)

 

En tiu tempo li ricevis inviton en
Francion por reformi francan lernejan sistemon. La invitinto estis la
plej potenca viro de Francio – kardinalo Richelieu. Interese estas,
ke la potenca reprezentanto de la katolika eklezio invitis
reprezentanton de protestanta eklezio. La invito enhavis ankaŭ
grandanimajn promesojn. Verŝajne li povis helpi la politikajn
klopodojn de Komenio, t.e. helpi renovigi la ĉeĥan ŝtaton. Sed
Richelieu baldaŭ mortis, en la jaro 1642.

 

Post naŭmonata restado en Anglio
Komenio forvojaĝis en Hagon. En Lejdeno li akceptis ĝojigan
sciigon: lia
Pordo de lingvoj
estas tradukata en orientajn lingvojn – en la araban, la turkan, la
persan kaj la mongolan, sed la lasta estas verŝajne la hinda –
Hindujon tiam regis mongola dinastio – Mogoloj, pli ĝuste
Manguloj. En Nederlando li renkontiĝis kun Kartezio (René
Descartes). Ilia diskurso estis fruktodona, kvankam iliaj starpunktoj
ne alproksimiĝis unu al la alia. Temis pri la rilato de teologio kaj
filozofio – Kartezio rifuzis la interligiĝon inter ili. Tamen
Komenio en siaj pansofiaj verkoj uzis kelkajn opiniojn de Kartezio.

 

En aŭgusto li forvojaĝis en
Svedion. En Svedio li renkontiĝis kun la deksesjara reĝino Kristina
kaj kun la kanceliero Oxenstierna. Li ekloĝis en Elbląg en
Pollando, kiu tiam apartenis al Svedio. El Leŝno venis lia familio.
Li komencis labori pri
Ĝenerala
konsulto pri la rebonigo de homaj aferoj

(latine
De rerum humanarum emendatione
consultatio catholica
). En Elbląg li
verkis lernolibrojn por la svedaj lernejoj. Tiam li ankaŭ verkis
ampleksan libron
La plej nova metodo de
lingvoj
(latine Methodus
linguarum novissima
). La komisiono,
destinita por esplori valoron de la verko, aprezis ĝin kiel elstaran
pedagogian verkon.

 

Antaŭ la fino de la tridekjara
milito Komenio turnis sin al la kanceliero Oxenstierna por rememorigi
al li lian promeson defendi la revenon al la situacio en la jaro
1618, ke estu renovigita la ĉeĥa ŝtato. En la jaro 1647 Komenio
estis elektita episkopo de Frata Unuiĝo, eklezio de Ĉeĥaj fratoj.
Leŝno estis la centro de la Unuiĝo, tial Komenio revenis tien kun
sia familio. Tuj post la reveno mortis lia edzino.

 

En la jaro 1648 la militantaj
ŝtatoj interkonsentis t.n. vestfalian pacon. La rajtoj de la ĉeĥaj
landoj tute ne estis menciitaj en la pacaj dokumentoj. Post tio
Komenio malsaniĝis. Resaniĝinte li triafoje edziĝis. Lia edzino
estis filino de ĉeĥa paroĥestro, kiu trovis rifuĝejon en
Nederlando. Ŝia nomo estis Jana Gajusová. La sentojn de trompiĝo
pro la malfavora evoluo Komenio esprimis en la verko
Testamanto
de la mortanta patrino Frata Unuiĝo

(ĉeĥe
Kšaft umírající matky
Jednoty bratrské
). Sed li esprimas tie
la esperon pri la plenumiĝo de klopodoj por restarigo de la ĉeĥa
ŝtato. Tiu ĉi lia sopiro plenumiĝis nur post tri jarcentoj, en la
jaro 1918.

 

La ekziluloj, trompitaj de svedoj,
turnis sin al nordorienta Eŭropo. Komenio akceptis la inviton de la
princo Sigmundo Rákoczi por la konsultoj pri la lernejaj aferoj. Li
restis en Sárospatak kvar jarojn. Li tie fariĝis direktoro de
lernejo. El la verkoj tie kreitaj la plej fama estas
Mondo
en bildoj
(latine Orbis
pictus
). Tiu ĉi unika lernolibro estis
eldonita en la jaro 1658 en Nurenbergo. Ĝi estis tradukita en ĉiujn
eŭropajn lingvojn, ankaŭ en la persan kaj la japanan. En Moskvo ĝi
estis eldonita dufoje ankoraŭ en la 18
a
jarcento. En Ruslando ĝi estis uzata kiel lernolibro ankoraŭ en la
19
a
jarcento. Komenio reverkis la lernolibron je scenejaj dialogoj kun la
titolo
Lernejo sur scenejo
(latine
Schola ludus).

 

Li sentis sin tie sola kaj tial en
la jaro 1654 li revenis en Leŝno
n.
Li volis tie travivi la maljunaĝon, sed en la jaro 1656 svedoj
atakis Pollandon. La nova sveda reĝo invitis lin en sian kampan
tendaron, sed Komenio ne volis forlasi la urbon. Li kredis la paciĝon
de ambaŭ armeoj. Sed la svedaj trupoj atakis Leŝno
n
kaj bruldetruis ĝin. Komenio kun la familio devis fuĝi, sed lia
tuta havaĵo estis detruita, inkluzive preskaŭ pretan
Trezoron
de la ĉeĥa lingvo
.

 

Komenio obeis la inviton en
Nederlandon de Laŭrenco de Geer. Post la alveno en Nederlandon la
urba konsilantaro de Amsterdamo donacis du milionojn da guldenoj al
la ĉeĥaj ekziluloj. Tio estis lia tria restado en Amsterdamo. Li
venis kun la tuta familio. Li rifuzis ja la honoran profesorecon, sed
akceptis la grandaniman proponon eldoni tie
La
tutan pedagogian verkaron
(latine Opera
didactica omnia
) kaj la subtenon de tiu
ĉi grandioza projekto. Tiel estiĝis la fundamenta verko de la
moderna pedagogia scienco.

 

En Amsterdamo li skribis dek
verkojn – el ili la plej grava estas
Unu
estas necesa
(latine Unum
necessarium
). „Trovu la feliĉon en
vi mem,“ konsilas li al la legantoj. En la lastaj jaroj li suferis
pro kelkaj gravaj malsanoj, sed li ne ĉesis zorgi pri la eldonado de
siaj verkoj.

 

Komenio forpasis la 15an
de novembro 1670. Li estis entombigita en la valona preĝejo en
Naarden. En la jaro 1933 la nederlanda registaro dediĉis ĝin al
Ĉeĥoslovakio. La ĉeĥoslovaka registaro konstruigis tie la
monumenton de Komenio. Li travivis tie la lastajn dek kvar jarojn de
sia vivo. Ni, la anoj de la ĉeĥa nacio, estas dankemaj al
Nederlando kaj precipe al la urbo Amsterdamo, ke ĝi proponis al
Komenio la lastan rifuĝejon, al la homo, kiu por tuta sia vivo
perdis sian patrion kaj tamen dediĉis tutan sian vivon al la tuta
homaro.

 

Por du jarcentoj la ideoj kaj la
planoj de Komenio estis forgesitaj. Estis eldonataj nur
Mondo
en bildoj
kaj Pordo
de lingvoj
, sed pri la aŭtoro mem
nenio estis konate. La ceteraj verkoj estis elmergiĝantaj el la
profundo de la tempo nur en la duono de la 19
a
jarcento.

 

Granda parto de la vivo de Komenio pasis dum la
tridekjara milito, en la tempo tre malfavora por realigo de la
humanismaj ideoj, kiujn Komenio ĉiam propagandis. Lia vivo estis
suferplena, sed li estis vera, evangelia kristano. Tial neniam
forlasis lin optimismo. Li vidis, kiajn damaĝojn alportis la milito,
ne nur materialajn, sed ankaŭ moralajn. Lia religio ne estis dogmo,
sed religio konforma al la vivo kaj al la praktiko. Por li, same kiel
por Frata Unuiĝo, la religio estas rimedo por bonmorigo kaj nobligo
de la homa naturo kaj por justa ordigo de la mondo.

 

Komenio postulas ĝeneralan
klerigon por riĉuloj kaj malriĉuloj, por nobelaj kaj simplaj homoj,
por urbanoj kaj vilaĝanoj, por viroj kaj virinoj. La neceson de ilia
klerigo li pritraktas en
Granda
didaktiko
jene: „Kial la virina sekso
de la arto kaj saĝeco forigata devus esti? Ĉar ili egale homaj
estaĵoj estas, egale por kompreno de saĝeco talentohavaj estas …
oni uzas ilin por arto medicina kaj por helpado al homoj. Kial ni
toleras al ili nur la alfabeton kaj poste kial ni devus ilin de la
libroj forpeladi?“

 

Eĉ en la malfacilegaj tempoj
Komenio konsideras la postulojn de klereco aktualaj por la tuta
socio, ne nur por la propra nacio. Nur memkonscia, spirite libera
popolo scipovas rompi la katenojn de la ekonomia kaj sociala jugo, ke
ĝi kapablas forigi ĉiujn privilegiojn kaj senjustecon kaj krei
novan socian ordon, kiu baziĝas en la justeco, la rajto kaj la vero.
La lernejo estas baza ŝtono de la homa klereco. La infanoj naskiĝas
ne por si mem, sed por Dio kaj la proksimuloj. Per sia laboro ili
devas esti utilaj al la tutaĵo.

 

La celo de la edukado estas unuigi la
homaron. Tial li turnas sin al ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj, li atendas
reagon kaj serĉas helpon. La rimedo por atingi tiun ĉi celon estas
universalaj libroj, universalaj lernejoj kaj universala lingvo.

 

Nin, la esperantistojn, certe
interesos la ideoj de Komenio pri la universala lingvo. Kvankam li
tre aprezis la konon de la latina lingvo kaj akcentis la studadon de
la patrolingvo, tamen li konsideras tre grava krei novan universalan
lingvon, kiu faciligus la interkompreniĝon kaj reciprokan
alproksimiĝon de la nacioj.

 

Por ni certe estas interese, ke la
principoj de la universala lingvo de Komenio estas identaj kun tiuj,
en kiuj baziĝas Esperanto. Ilin esprimas Komenio en la verko
Panglotio
(latine
Panglottia),
t.e. „universala lingvo“; li montras la vojon al forigo de lingva
ĥaoso.

 

 

El
la sesa ĉapitro:

 

1e
Eĉ se oni sukcesos kiel eble plej multe faciligi la plurlingvan
studadon, per tio oni ne helpos al la homa gento. Ĉar eĉ se la
lernado de lingvoj funkcius plej glate, tamen la okupiĝo nur per
lingvoj estos perdo de tempo (apartenanta al aferoj).

 

4e
Sed kiu estos la lingvo, kiun ni bontrovos inda por rekomendi ĝin al
ĉiuj nacioj de la mondo? … Kaj ne estos facile decidi la disputon,
ĉar ĉiu el tiuj lingvoj rekomendas sin per iu avantaĝo. La hebrea
lingvo apelacios al la antikveco. La greka fieros pro la riĉeco, la
latina pro la precizeco, … la itala fanfaronos pro la facileco, la
franca pro la ĉarmo, la hispana pro la majesteco, la germana pro la
seriozeco, la araba kaj la slava pro la amplekso kaj la aliaj pro io
alia. Kaj la ĵaluzemo facile kondukos en ĥaoson la tutan konsulton,
tial ke ĝi ne kapablos progresi.

 

 (Finigo en la venonta numero)