ANTAŬEN 1/10 februaro 2002

ANTAŬEN
1/10 februaro 2002

 

 

Enhavo:
La germanlingva literaturo en Bohemio
Vojaĝo en Ĉinion

 

 

La germanlingva literaturo en Bohemio en la 13-a jarcento

 

La alta nobelaro (do laika elemento) serĉas sian
lokon en la literaturo. Ĝi okupiĝas laŭ la ekzemplo de la kortego
per la germana literaturo, sed aperas en ĝi jam la sekularaj temoj.
Aŭdiĝas “minnesang” (amkantoj), havanta diversajn lokajn
formojn. Unu el la famaj majstroj kantistoj fariĝis la heroo de la
opero Tannhäuser de Richard Wagner.

 

Ankaŭ nia reĝo Václav (Venceslao) la II-a
(U1305) bonvenigadis en sia kortego amkantistojn (Heinrich Mîsnaere,
Ulrich von Etzenbach k.a.). Li mem verkadis amkantojn; oni aljuĝas
al li minimume tri kantojn. Jen unu el ili:

 

 

Ĉar vintro pereigas
la tenerajn florojn,

 

ĉar super kampoj,
super turn’ de ĉiu voj’

 

kaj ankaŭ en
arbaroj mutas birdaj kantoj,

 

konsilos mi akiri
ĉiujn amtrezorojn;

 

kiu obeos min, kun
tiu estos ĝoj’!

 

Se kruelega vintro
iras tra la kampoj,

 

al sinjorino vi
anstataŭ al la flor’

 

esprimu amon. La
rigardoj per ador’

 

ekflamos. En ĉi tiu hor’

 

ŝi kisos nin kun amfavor’.

 

 

 

Ĉu povas feliĉul’,
al kiu kis’ gracia

 

donita estis de
floranta ruĝa buŝ’,

 

ne ardi flame por
pli granda don-sopiro?

 

Nenie estas homo
tiel apatia –

 

jen senton lian
devus trafi morbo-tuŝ’.

 

Mi ankaŭ ardas pro
fortega ĉi admiro.

 

Aĥ, kion donus mi
por tio, sinjorin’ –

 

vin ĉirkaŭbraki
kaj la tutan kisi vin!

 

Vi certe senkulpigus min

 

pro mia al vi am-inklin’.

 

 

 

Aminda mia sopirata
sinjorino,

 

en vi, en vi
restadas mia am-konsol’!

 

Nenion karan pli –
ol via korp’ – mi vidas,

 

sed ĝia valoraĵo
kaj purec-fascino

 

devigas min ekstari
antaŭ la idol’

 

sur sojl’ de honto.
Min ĉasteco mia bridas,

 

se antaŭ vi mi
staras; cedas la prudent’,

 

kiam mi vidas viajn
lipojn kun amsent’!

 

Sed bedaŭrinde korpa tent’

 

kvietas antaŭ virt-atent’.

 

 

 

Fine de la 13-a jarcento komencis konkuri al la
germana kreado la ĉeĥa verkado. La ĉeĥa literaturo sukcesis
disvolviĝi en tiu ĉi duelo (ankaŭ kontraŭ la latina verkado). Pri
tio legu venontfoje.

 

Jaroslav
Mráz

 

 

Vojaĝo en  Ĉinion

 

Stáňa Kníchalová

 

 

Mi veturis pere de vojaĝoficejo al Pekino, de kie
ni faris ekskursojn al Granda muro, al tomboj de dinastio Ming kaj al
urbo Xi’an, kien ni flugis el Pekino.

 

Nia vojaĝo komenciĝis en Prago. Ni flugis per
malgranda aerobuso ĝis Vieno, plu per pli granda aviadilo ni celis
Pekinon (ĉine Beejing). La tempo de la flugo estis preskaŭ 10
horojn.

 

Kiam ni ŝanĝis aviadilon en Vieno, ni trapasis
vere detalan dogan-kontrolon. La doganistoj elprenis el mia mansako
ĉion pikan kaj metalan – ungotondilon, manikurilon, tranĉilon (kiun
mi pli ol 30 jarojn ĉien kunportadis) – mi preskaŭ ploris, eĉ etan
malfermilon por boteloj. Ĉiujn aĵojn ili simple forĵetis. Meze
staris granda papera ujo, kien ili ĉiujn konfiskitajn aĵojn
forĵetadis. Kaj kia estis mia mirego, kiam ni ricevis manĝon en
aviadilo kun metala manĝilaro. (Ni flugis nur unu semajnon post la
terorista atako kontraŭ USONO).

 

Finfine ni oportune sidiĝis en aviadilo kaj kun
eta malfruiĝo ni ekflugis. Antaŭ ĉiu seĝo (sur dorso de antaŭa
seĝo) estis instalita monitoro, sur kiu dum la tuta flugo ni povis
vidi, kie ni ĝuste troviĝas – per ruĝa strio sur la mapo. Ni
flugis super estinta Sovetunio. Plue aperis la informoj pri la
temperaturo ekster la aviadilo – minus 58şC, alto 10 kilometroj,
kioma horo estas en Pekino kaj kiom da horoj ni flugis.
Interesa agrabliĝo de la vojaĝo.

 

Mi atingis Pekinon je la 6-a matene. Montriletoj
de mia brakhorloĝo montris noktomezon. El la flughaveno ni estis
veturigitaj hotelon en centro de la urbo. Dumvoje ni vidis, ke la
11-miliona urbo estas vere moderna kun bela arkitekturo, kun multe da
verdaĵo, preskaŭ 30-etaĝaj loĝdomoj. Por ni estis interese vidi
en la urbo milojn da biciklistoj, kiuj havas proprajn ŝoseojn.

 

En la hotela ĉambro atendis nin pluaj surprizoj.
Ĉio bele ekipita, ĉiutage novaj pantofloj apud la lito. En
banĉambro krom garnituro, kiun ni konas el eŭropajhoteloj, estis
malgranda kombilo, ĉapo por duŝi kaj dentobroso kun eta dentopasto
– ĉio ĉiutage nova. Ĉiutage estis preparita granda termobotelo kun
varma akvo, kruĉo kun malvarma akvo, 2 tasoj kaj 2 teosaketoj. Unue
ni manĝis en la hotelo, ĝi ankaŭ ne estis kutima por ni. Ĉirkaŭ
ronda tablo sidis 10 personoj. Meze de la tablo estis vitra
turniĝebla disko, sur kiun estis alportitaj multaj grandaj teleroj
kun diversaj manĝoj. Antaŭ ĉiu kuŝis malgranda telero, malgranda
kuveto por supo, taso da jasmena teo, glaso, manĝilaro kaj
stangetoj. Ĉiu povis preni el la disko kion ajn por gustumi – nur
estis necese turni la diskon. Mi kalkulis 15 diversajn manĝojn.

 

Kvankam ni miksis diversajn viandojn ekzemple kun
terpomoj en karamelo,tamen nia stomako ne notis gravajn problemojn.
Tagmanĝon oni finas per la supo.

 

Posttagmeze ni vizitis malnovan urbocentron, kiu
nomiĝas
hutong.
Ni admiris mallarĝajn stratetojn kun malaltaj dometoj – nun turista
historia memoraĵo.Tie ni vizitis familion, kiu helpe de nia
trarigardo perlaboras monon. Sur la korteto kreskis bela
granatpomarbo. En aliaj “hutong stratetoj” ni vidis mizeran
vivon de homoj, kiuj malrapide ŝanĝiĝas.

 

Ni partoprenis ceremonion en preparo de teo. Ĝi
daŭris sufiĉe longe, sed la teo gustumis same, kiel el simpla
teosaketo.

 

Promenante tra bela ĝardeno ĝis palaco el la
19-a jarcento, ni admiris artefaritajn rokojn, florojn kaj arbojn,
ĝis ni tute perdiĝis. Nia grupo estis for kaj kie parkas nia buso,
ni forgesis. Kvazaŭ mi estus antaŭvidinta ĉi tiun situacion, mi
prenis en la hotelo vizitkarton kun la nomo kaj adreso de la hotelo.
Mi petis iun sinjoron, ke li voku taksion per mobiltelefono. Baldaŭ
ĝi aperis, kaj ni havis eblecon vidi, kiamaniere estas ŝoforoj
sekurigitaj. Ili sidas kiel en kesto. De malantaŭa kaj dekstra
flanko estas instalitaj netrapafeblaj plastoj. Dekstre malsupre en la
plasto troviĝas mallarĝa aperturo, garnita per krado – por pagi.
Tiun instalaĵon havas ĉiuj taksioj. Pasaĝero povas sidi apud la
ŝoforo kaj tamen ne povas ataki lin. Ni pagis tre malmulte.

 

La venontan tagon ni vizitis placon de Ĉiela
trankvilo, kiu estas la plej granda en la mondo. Ĝia amplekso estas
40 hektaroj. En la jaro 1989 ĉi tie estis brutale subpremita
studenta demonstracio kun pli ol 3000 pafmortintoj.

 

Tra pordego norden oni eniras imperiestran palacon
alinome Malpermesita urbo. Ĝis la komenco de la 20-a jarcento ĝi
servis kiel sidejo por 24 imperiestroj. Ĝi enhavas 9000 ĉambrojn
sur areo 720 mil m
2.
Ĝi estas ĉirkaŭita per 10 m alta muro, 3000 m longa, kun turoj kaj
akvofosaĵo larĝa ĝis 52 m. La palaco estis konstruata tri jarojn,
de la jaro 1417. Ĝi estas dividita je ekstera parto, kie okazadis
oficialaj aŭdiencoj, kaj interna parto kun la ĉambroj de la
imperiestra familio, librejoj, arkivo, provizejo, ĉambroj por
kunkubinoj ktp.

 

Daŭrigo
en la venonta numero

 

———————————————————————————————————–

 

Tiklaj pensoj (el
Eventoj)

 

Nur edziĝinte mi
komprenis, kio estas feliĉo, sed … jam estis malfrue.

 

Li drinkadas nur en
du okazoj – kiam pluvas kaj kiam ne pluvas.

 

Ne ĉiuj papagoj
parolas. Estas ankaŭ tiaj, kiuj skribas.

 

Li amis la tutan
homaron – krom najbaroj de sia loĝejo.

 

En ĉiu lingvo plej
malfacile estas prononceblaj du vortoj: mi kulpas.