Agado de AEH en la jaro 2013

 

Agado de AEH en la jaro 2013
– kunlabore kun E-klubo de dr. Schulhof en Pardubice

1) Regulaj kunvenoj de membroj en Pardubice okazas ĉiun lundon de la 17-a horo krome someraj kaj Kristnaskaj libertempoj. En la jaro entute estis 37 kunvenoj meznombre kun 6 – 8 membroj, kelkfoje vizitis nin esperantistoj el pluaj kluboj aŭ de eksterlando. Dum kunvenetoj ni ofte havas buntan enhavon. En la klubejo ni havas ekranon kaj de la redakcio ni projekcias de tempo al tempo interesaĵojn en ĉeĥa lingvo, kiujn ni tradukas al Esperanto, aŭ male.

2) Samtempe ni devas ofte respondi diversajn leterojn, pri kunlaboro kun Centro de neprofitemaj organizaĵoj, aŭ por Klubo de amikoj, aŭ por lingvaj seminarioj en Skokovy aŭ ni decidas, ĉu ni povos partopreni pluajn E-renkontiĝojn en aliaj urboj. En lastaj monatoj ni klopodas renovigi webajn paĝojn, sed ni ankoraŭ ne havas sufiĉe da spertoj, do ne ĉiam ni estas kontentaj kun rezultoj.

3) AEH aĉetis novan propag-ŝranketon por 7 000 Kč kaj naŭ monatojn daŭris, ol ni ricevis permeson de Magistrato por fiksi ĝin al muro apud granda vendejo de bakejo Hrubý sur la ĉefa avenuo de Pardubice. Pri la ŝranketo zorgas Mirka Kosnarová.

4) Kiel ĉiujare ni kompilas, eldonas kaj ekspedas monatgazeton Informilo kun kvaronjara suplemento Antaŭen. La gazeton ni dissendas al 160 adresoj en CZ kaj al 30 membroj kaj interesatoj en 17 landojn. Nunjare estis la plej granda aranĝo – 3taga busa ekskurso al germana urbo Herzberg am Harz, kiu en lastaj 6 jaroj fieras per dua nomo „Esperanto-urbo“. Ĝi estiĝis la konata nocio inter eksterlandaj esperantistoj kaj ni ankaŭ vizitis Leipzigon kaj Dresden. Ni eldonis por ĉiuj 45 partoprenantoj de la ekskurso broŝureton pri interesaĵoj de tiuj ĉi urboj, ni mendis tranoktadon, manĝon ktp. La tuta ekskurso estis bela, ni ekkonis interesajn homojn, nur en unu tago ne estis sufiĉe bona vetero.

5) Niaj membroj vizitis dum la jaro 8 aliajn E-klubojn kaj kiel ĉiam la lasta vespero de ĉiu jaro estas Zamenhofa vespero – okaze de naskiĝdatreveno de Zamenhof. Venis inter nin 4 membroj de kantĥoro Návrat kaj ĉe piano ludis kaj kantis kun ni kristnaskajn kantojn ĉe ornamita arbeto.

Tradukis J.Rýznarová