AEH-vojaĝo al UK Lisbono

Por nunjara 103-a UEA kongreso en Lisbono aliĝis jam preskaŭ 1100 esperantistoj el 61 landoj de la mondo. El nia CZ respub-liko amase veturos 30 personoj, pluaj eble veturos memstare. Por la komuna flugo mi jam certigis flugbiletojn kaj la tranok-tadon ni havos en la plej malmultekostaj pensionoj kaj tranoktejoj. La kongresan programon ĉiu ĝuos laŭ siaj interesoj, sed por la interesatoj mi preparis komunan trarigardon de la urbo Lisbono, kiun por ni certigos esperantistinoj el Prago. Pri la dato ni interparolos post eldono de la Dua Bulteno.

Krom tio mi preparas la tuttagan ekskurson por merkredo, kiam la kongresejo estas fermita, por ĉiuj interesatoj ĝis la plena buso, kiu staros ĉe la kongresejo merkrede matene.

La ekskurson „al fino de la mondo“ ni komencos en la fabela urbo Sintra, kiu troviĝas nur kelkajn kilometrojn de Lisbono, meze de eterne verdaj montetoj de naturparko Serra de Sintra kaj Cascais. La terkapo Cabo da Roca estas la plej okcidenta sektera montarlango de la kontinenta Eŭropo. La rigardo al vasta oceano el 140 metroj alta roko estas preskaŭ magia.

Tiu ĉi ĉarma loko estis la somera azilo de portugalaj reĝoj kaj nobeloj. Troviĝas ĉi tie ankaŭ du reĝaj palacoj kaj multe da imponaj, nobelaj domoj kaj pompaj restadejoj de artistoj, vojaĝemuloj aŭ vendistoj, kiuj ĉi tie restadis. La urbo estas notita sur la listo de la monda heredaĵo UNESCO. Sintra estas ankaŭ konata pro siaj tipaj tradiciaj tortetoj el la kapra fromaĝo, kiujn vi certe gustumos.

Ĉe la konkludo de la ekskurso ni traveturos laŭ ĉarma marbordo de Lisbona riviero kun spirprenaj panoramoj ĝis la ĉemara somerejo Cascais. Ĉevoje ni povas malsekiĝi en la oceano.

Prezo: 30 eŭroj por persono (UEA organizas ekskursojn plej malmulte por 60 eŭroj) En la prezo estas buso por 8 horoj kaj ĉeĥe aŭ slovake parolanta gvidanto por 8 horoj). La prezo ne-alkulas enirojn al memoraĵoj, gustumoj, tagmanĝo.

Ekzemplo de tagmanĝo:
Hejma pano, freŝa fromaĝo, vianda kaj fiŝa kroketoj, porkido kun pipra saŭco, terpometoj, salado, deserto, akvo, vino, kafo – la prezo 16 eŭroj/persono.

ATENTU:
Ĵus pro kialo certigi la tagmanĝon kaj lokojn en la buso mi bezonus scii nombron de interesatoj krom nia grupo, kiuj jam aliĝis al mi. Tial mi petas ĉiujn interesatojn pri nia tuttaga ekskurso por la mesaĝo ĝis fino de la aprilo.