Informilo 10/2010

 

Enhavo:
AEPA-2010 KAEST
2010 Junulara kongreso Kubo
Silenta muziko
Marylin el Bretonio
Piramido de Bona Volo

 

La dua internacia seminario (A E P A-2010) Apliko de Esperanto en la profesia agado“

okazis la 11. – 14. 06. 2010 en Karlovo – Sopot en Bulgario. Ĝi estis E-seminario, organizita ĉefe de esperantistoj, sed ĝin partoprenis ankaŭ scienculoj kaj fakuloj, kiuj ne estas esperantistoj, kiuj prelegis kaj partoprenis la diskutojn, ĉar realiĝís  rekta tradukado (Esperante-bulgare-Esperante).

La seminarion partoprenis reprezentantoj de 12 landoj. Pli ol 120 esperan-tistoj el 38 landoj sendis salutmesaĝojn bondezirante sukcesan laboron de la seminario kaj esprimante bedaŭron, ke ili pro vizaj kaj oficaj kialoj ne povus persone partopreni.

La solena inaŭguro okazis en la halo de la urbodomo de Karlovo. Partoprenis ĝin reprezentantoj de la oficialaj instancoj, Radio, TV, gazetaro kaj pluaj civitanoj. La seminarion inaŭguris prof. Bojidar Leonov, prezidanto de AIS-Bulgario.

Tuj post la inaŭguro okazis kunveno omaĝe al la famkonata ĵurnalistino Ada Sikorska-Fighiera kaj ŝia patro gen. Fr. Sikorski.

La solenaĵo estis bonege organizita sub la gvido de vicrektorino de IUK-Prof. Alicja Lewanderska-Quednau kaj D-ro G. C. Fighiera (vidvo post Ada).

Sabate la prelegoj kaj diskutoj okazis en la urbo Sopot. Dimanĉe kaj lunde okazis la prelegoj en la Internacia Universitato-Karlovo.

Dum la seminario okazis 38 prelegoj fare de signifoplenaj profesoroj, docentoj, doktoroj kaj pluaj eminentaj prelegantoj. La prezidanto de Bulgara Esperanto Asocio, inĝ. Petar Todorov, honorigis per jubileaj BEA-medaloj du eminentulojn de la E-movado – D-ron Gian Carlo Fighiera, jam 82-jaraĝan kaj Prof. Hans Ditrich Quednau 70-jaraĝan, pro ilia multjara aktiva partopreno en la internacia E-movado kaj pro aktivaj kontaktoj kaj kunlaboro kun BEA.

Danke al altnivela kaj lerta tradukado en ambaŭ lingvoj fare de inĝ. N. Uzunov, M. Evlogieva kaj M. Kumanova la bulgaraj profesoroj, fakuloj kaj oficialuloj, kiuj ne estas esperantistoj, havis la eblon kontakti kun siaj eksterlandaj gekolegoj kaj mem kompreni la utilecon de Esperanto kiel kontaktlingvo inter la fakuloj en diversaj landoj.

La seminario tiel denove sukcese plenumis sian bazan celon prezenti Esperanton antaŭ neesperantistaro, fakuloj tutmonde kaj al la oficialuloj. La internacia lingvo Esperanto ne estas nur komuna lingvo por babilado, amuzo kaj kontaktoj inter la esperantistoj, sed ĝi povus esti kaj devas esti oficiala lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj sciencaj kaj profesiaj fakaj seminarioj. Prof. Bojidar Leonov

KAEST 2010 okazos 18. – 21. 11. 2010

Kio estas KAEST? Mallongigo de “Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko”.

La aranĝon gastigos la malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km-ojn de la ĉefurbo de Slovakujo Bratislava kaj 90 km-ojn for de Vieno. (La loko de SES 2008 kaj 2009 por tiuj, kiuj ĝin partoprenis.)

La ĉeftemo de KAEST 2010: „Modernaj teknologioj por Esperanto“.

La programo konsistos el kelkaj partoj: prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj), trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.), fakaj diskutoj (pri certa temo), vespera (neformala) programo (vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.), eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj). La E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2010. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!
Petr Chrdle

La 66-a Internacia Junulara Kongreso

La lasta, kvara Esperanto-evento en Kubo – IJK okazis tuj post la 95-a Universala Kongreso, la lastan semajnon en julio, en la bela ĉemara turismejo “Villa Trópico” en la regiono de Matanzas. Ĝi situas mezdistance inter la ĉefurbo Havano kaj la konata feriejo Varadero. Al la kongreso aliĝis 133 geesperantistoj, sed lastmomente aldoniĝis kelkaj pliaj. Bonŝance multaj latinamerikanoj havis la unikan okazon partopreni la eventon. Krom kubanoj venis gejunuloj el Argentino, Bolivio, Brazilo, Dominika respubliko, Haitio, Meksiko, Nikaragvo, Peruo, Venezuelo. Tiel ekestis bunta mozaiko el diversaj landoj.

LKK-anoj zorgis pri transportado. Ĉe la alveno ni estis regalitaj per koktelo. Muzikistoj bonvenigis nin per tipaj kubaj kantoj. Amuza virino (travestita viro) invitis al dancado.

Pro la situo la kongreso estis iom pli ripoziga ol kutime. La fiksitajn programerojn oni kompletigis surloke per kelkaj aldonaj. La gejunuloj pasigis multe da tempo gaje amuziĝante ĉe la naĝejo. Okazis pilkludoj naĝejaj kaj herbejaj. Krome oni ĝissate profitis la maron. Ĝi estis ideala loko ne nur por naĝi, sed ankaŭ por observi la submaran riĉaĵon de fiŝoj kaj koraloj ĉe la proksima koralrifo. Iuj profitis promenadon sur pedalŝipetoj aŭ nur simplan sunumadon en ombro de kelkaj arboj kaj palmoj.

La ofertitaj servoj entenis trifojan tagan manĝadon, libervolan servon ĉe la trinkejo, prunton de necesaj akcesoraĵoj por subakviĝado, plaĝtukojn… Ni loĝis en komfortaj bangaloj panorame al la maro. La apuda naturo de verda monto invitis al grimpado. Dum la promeno ni vizitis proksiman vilaĝon, kie ni gustumis kelkajn fruktojn kaj kokoson. La junuloj havis siajn komitat-kunsidojn kaj prelegojn.

Ĉe la komenco Marek Blahuŝ (sur la foto) klarigis, kio estas E@I, konatigis ĝiajn principojn kaj prezentis ties ambiciajn projektojn. Amri Wandel parolis kaj skizis la historion de TEJO – “Kiam, kiel, kial”. De Franklin Montenegro ni eksciis ion pri Yamar-Festo. La gejunuloj ŝatis diversajn danc- kaj lingvokursojn.

Tre interesa estis la Lingva Festivalo okazanta surloke ĉe la naĝejo. Oni prezentis pli ol dek lingvojn. Brazilanoj aldone invitis al “edziĝfesto – kvadrilo” (brazila kampara danco), kio estis gaja okazaĵo por ĉiuj ĉeestantoj. Paro el Danio regalis nin per tipaj produktoj: pano, fromaĝo, fiŝaĵo kaj likvoro. Ankaŭ rusoj regalis nin per kelkaj specialaĵoj: vodko kaj kaviaro. Aliaj proponis kelkajn sialokajn frandaĵojn. Meksikanoj, krom bela ekspozicio de memoraĵoj kaj kelkaj bongustaĵoj, prezentis tipan meksikan dancon. Ili estis bele kostumitaj. Koreoj instigis al kaligrafia skribado. Marek kaj mi prezentis la ĉeĥan lingvon. Kubanoj gaje dancis.

La vesperaj programeroj okazis en teatro, kie oni poste povis “ĝui” noktan diskotekon. Interesintoj povis rigardi esperantigitajn filmojn. Ĝis malfruaj horoj funkciis la kutimaj “gufujo” kaj trinkejo ĉe la naĝejo. Tio sub tropikvarma kaj stelĉiela nokto estis agrabla okazo por babilado.

La hotelo dufoje proponis kaj organizis por ni profesian, kabaredan spektaklon kun muzika akompano. Ankaŭ la E-muzikgrupo “Amindaj” havis okazon prezenti sin kaj dancigi la ĉeestantojn. Dum la planita ekskursa tago, unu tuttaga ekskurso celis la proksiman urbon Matanzas kaj la alia vizitigis al ni Havanon. En nia restado ni spertis ankaŭ fortan tropikan pluvegon, dum kiu transbordiĝis la rivero kaj makulis per nigraj akvoj kaj malpuraĵoj la maron. Tamen, la sekvan tagon la maro denove helbluiĝis. Ravaj estis la vesperaj sunsubiroj, kiuj kolorigis la ĉielon kaj la strandon ruĝe. Dum la IJK ni ĝuis trankvilon ĉe la bela plaĝo, bonajn manĝojn kaj gajan junularan etoson. Liba Gabalda

Silenta muziko

Kantado de neaŭdantoj en la surdmutula signolingvo? Ĉu vi ne scipovas imagi tion? Silenta muziko demonstros tion al vi. Pri interparolo mi petis la estrinon de la ensemblo Kateřina Červinková-Houšová.

Mi petas vin, diru al ni, kiam kaj kie ekestis la ideo kanti en la surdmutula signolingvo.

En januaro de la jaro1998 formiĝis ensemblo de Silenta muziko sub la komuna asocio, kiu nomiĝas Renkontiĝo. Inspiris min usonaj grupoj, kiuj kantadas en la surdmutula signolingvo.

Kiom da anoj havas la ensemblo?

Nuntempe la ensemblo havas ses anojn, sed dum la dek unu jaroj de ĝia ekzisto preskaŭ kvardek anoj trairis ĝin. La anoj de la ensemblo devenas el diversaj lokoj de Ĉeĥa respubliko (Prago, Brno, Hradec Králové…) kaj nuntempe estas unu ano eĉ el Slovakio, li studas altlernejon en Prago.

Ĉu antaŭ ĉio vi devas konatiĝi kun la enhavo de kantoj kaj nur poste vi alpaŝas al ilia interpretado? Kiel aspektas la studado de nova kanto? Ni elektas kanton, eventuale ricevas mendon. Kune ni pritraktas la tekston, poste ni komune trastudas ĝin, elektas adekvatajn signojn kaj ni ritmigas ilin. Poste mi elektas muzikrapidon, ke la interpretado kongruu kun la muziko. Kaj jam restas nur trejni, trejni kaj ripeti ĝis ĉio estas perfekta.

Ĉu vi povas malkaŝi, kiel estas eble, ke la anoj de la ensemblo kantas laŭ la ritmo? Kiamaniere ili entute komprenas la muzikon?

Ni ekzercas kanton tiel, ke ni povu tion fari ankaŭ sen muziko. Ritmo estas enradikiĝinta en ĉiu homo kaj en ties bazaj vivfunkcioj, ritmo estas vidmaniera afero, ĝin ankaŭ ekuzadas belarto. Por tio, ke ni povu kanti la surd-mutulan lingvon ritme, ne estas bezone la muzikon aŭdi.

Ĉu la Silenta muziko havas post si multajn prezentiĝojn antaŭ publiko?

Ĉijare ni prezentiĝis okaze de societa balo en la Ĉeĥa unio de neaŭdantoj, en Trireĝa benefic-koncerto de Bára Basiková, en festivalo, kiu nomiĝas „Parolantaj manoj“, ni partoprenis ankaŭ en ,,Rigardu, kion ni scipovas“ en la teatro Dejvice. La grupo ekzemple partoprenis transdonon de premioj, kiujn liveris Registara komitato por handikapuloj, en la burgo Krakovec okaze de la festivalo de stepo Prago – DC – Philly 2003, en la internacia festivalo de kulturo en Nitra, en la festivalo Inter Baroj ktp. Sed plej ofte ni plenumas societan aranĝon de neaŭdantoj, kiel estas ekzemple abiturientaj baloj, datrevenaj jubileoj en kluboj por neaŭdantoj, la renkontiĝo, kiu nomiĝas ,,Kantantaj manoj“.

Kiel aspektas similaj aktivaĵoj eksterlande?

Kiel mi jam menciis, inspiris min usonaj neaŭdantoj. En Usono kantas kelkaj ensembloj de neaŭdantoj. Ĉi tie en Eŭropo estas konata la finna rapero Singmark, sed li laboras solkante. Konstantan eŭropan ensemblon de neaŭdantaj kantistoj mi bedaŭrinde ne konas. Estas malfacile diri, ĉu entute ekzistas tia. En Ĉeĥa respubliko certe ni estas la solaj. Sed pli ofte ni povas vidi prezentiĝon kun kanto de la surdmutula signolingvo (unuopulojn aŭ grupojn), kiel ĉe ni, tiel eksterlande, kiu sin formis por ia konkreta okazo, ekzemple festo aŭ datreveno.

Kaj kiajn planojn vi havas ĉijare?

Ĉar aŭtune modifiĝis granda parto de la ensemblo, atendas nin en proksimaj monatoj ĉefe laboro pri novaj kantoj. Alie la komenco de la jaro estas tradicie plena je abiturientaj baloj de lernejoj por neaŭdantoj, kien oni invitas nin prezenti – antaŭ nelonge ni estis en Valašské Meziřící, post ia tempo ni estos en Brno.

Kion diris al ni pri sia laboro la anoj de la ensemblo:

.
.
.
Žaneta
: Mi pensas, ke kantado de la surdmutula signolingvo estas bona ideo. Danke al ĝi kaj nia estrino Kateřina, ni faras kantadon de la signolingvo por neaŭdantoj, ke ili sentu sin agrable kaj povu la kantojn aŭskulti alrigarde. Mi sentas la muzikon danke al aŭdiloj kun fortaj amplifiloj, aŭ eventuale danke al la forta sono de laŭtparoliloj, mi scias, kiam ĝi komenciĝas kaj kiam la muziko finiĝas. Tio helpas min, ankaŭ la gekolegojn, kiuj havas pli bonan aŭdkapablon ol mi.

Roman: Libere pere de la signolingvo oni povas esprimi ĉion – kanton, ŝercon, prezentiĝon de teatraĵo ktp. Per kantado de la signolingvo ni volas montri al aŭdantoj, ke estas eble kanti ne nur voĉe, kiel ĉiu kutimas, sed ankaŭ en alia formo kaj per movoj de manoj. Samtempe ni volas ebligi al personoj kun aŭdhandikapo, ĉefe al la neaŭdantoj, travivi la muzikon en kantado de la signolingvo. Kaj kiel mi sentas la ritmon? Kvankam mi estas grave neaŭdanta, el muziko mi sentas ion, eble melodion aŭ ritmon, sed absolute mi ne komprenas la vortojn. En la ekzercado de kantado en la signolingvo helpas min la tradukita teksto de kanto kaj ne nur laŭ ĝi, sed ankaŭ laŭ la muziko ni agas.

Sandra: Kantado en la signolingvo multe plaĉas al mi, ĉar simple tio estas belega. El la kantado absolute mi aŭdas nenion, nur iom mi sentas sonon, kaj tio estas bela sento.

El la gazeto „Můžeš“(gazeto de handikapuloj) elĉeĥigis Majka Pichová

Marylin el Bretonio

estas instruistino pri la bretona lingvo en infanĝardeno. En aǔgusto 2010 ŝi denove vizitis nian urbon en Mladá Boleslav survoje el Pollando por unu tago kun tranokto. Ŝi vojaĝis per loĝ-aǔtomobilo kun sia amiko, ankaǔ esperantisto kaj kun hundino sufiĉe granda, nigra, afabla, miksrasa.

Marylin estas babilema, agema, afabla, kun densa hararo. Ŝi estas en virina aĝo la plej aktiva, ĉar ŝiaj infanoj jam estas maturaĝaj.

Dum ŝia rakontado impresis nin tri aferoj. Pasintjare ŝi vojaĝis Ĉinien kun tri E-koleginoj, kaj vizitis post interkonsento samideanojn. En pluraj urboj ilin bonvenigis 100-200 homoj kun slogan-rubando BONVENON. En ĉiu urbo ĉinoj preparis por ili programon, loĝadon kaj manĝon, ili estis eĉ akceptitaj en kelkaj urboj de urbestroj.

Krome ŝi rakontis pri la maniero, kiel dommastrinoj abonas legomojn por bezono de unuopaj familioj. Oni antaǔpagas por duono de jaro ĉe loka ĝardenisto pere de iu kooperativo kaj poste regule ili ricevas laŭsezonajn, freŝajn, diversajn legomojn. Tiel la hejma menuo estas diversspeca. Oni ankaǔ povas peti receptojn, kiel la manĝon prepari el tiuj legomoj.

Same interesaj estis ŝiaj spertoj pri instruado de fremdaj lingvoj al infanoj en la aĝo antaǔ la deviga lerneja edukado. Laǔ ŝia opinio 3-5 jaraj infanoj nepre devas bone alproprigi la gepatran lingvon – do la bretonan – por ke ili poste povu kun sukceso eklerni la lingvon francan. Marylin tute ne rekomendas instrui la anglan en infanĝardeno, ĉar poste la lernantoj nebone regos la francan lingvon. Simple, ĉio havas sian ĝustan tempon: infano aǔdas la patrinon, la informojn stokas en sia cerbo kaj poste komencas paroli. Sur tiu gepatra lingvo infano konstruas pluajn lingvojn, ĉar la gepatra lingvo estas la fundamento de cerba agado.

Marylin foriris el nia klubejo post kvar horoj. Antaŭ la adiaŭo ŝi esprimis la deziron reveni, por denove viziti nian landon, precipe la Ĉeĥan paradizon kaj la homojn, kiuj por ŝi tre valoras.

Ankaǔ por ni. Jindřiška Drahotová

La piramido de Bona Volo datrevenas en Brazilo

La piramida Templo de Bona Volo, en Brazilio, la ĉefurbo de Brazilo, fariĝos 21-a jaraĝa en tiu ĉi monato oktobro. La loko, kiu ankaŭ estas esperantujo, ĉar inter la oficialaj lingvoj parolataj ene de la monumento troviĝas Esperanto, jam estis vizitata de miloj kaj miloj da homoj. En la daŭro de sia vivo, la Templo de Bona Volo jam akceptis grandegan nombron da gesamideanoj el la tuta mondo.

La laboro kaj la propono de tiu Templo estas vivi en paco, ekumenismo, kiu estas universalismo, kaj klopodi, por ke ni havu pli bonan mondon, plenan je solidareco kaj interkompreno, sendepende de la religia vidpunkto de la civitanoj.

La konstruinto de la Templo, s-ro Jose de Paiva Netto, kiu estas ĵurnalisto kaj verkisto, estas fervora apoganto de la lingvo Esperanto.

La 23-an de oktobro okazos granda solenaĵo omaĝe al la 21-a datreveno de la Piramido de LBV kaj kelkmiloj da homoj amasiĝos en la ĉefurbo de Brazilo por la granda festo kaj por kanti, meditadi kaj por preĝi.

Paulo César Brazilo

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.