100-a Universala Kongreso en Lillo

 

100-a Universala Kongreso en Lillo

(skribas la gvidantino de la busvojaĝo Lenka Angelová):

 

Post la fino de ĉiuj organizaj taskoj
antaŭ la forveturo, inkluzive de la serĉo de kelkaj anstataŭantoj,
ni forveturis el Pardubice en la planita horo kaj en bona harmonio.
En la aliaj haltejoj albusiĝis pluaj ĉeestontoj de la UK.
Bedaŭrinde la ĉeĥa amiko s-ano Václav Kaprál ne povis kunvojaĝi,
ĉar li ĵus devis esti forveturigita en malsanulejon.

En la germana urbo Dresden venis al ni
la lastaj partoprenontoj kaj en la plena buso ni rapidegis renkonte
al la franca urbo Lillo.

Sed la matena Bruselo, kiun ni volis
trarigardi survoje, ne bonvenigis nin agrable. Kiam ni fine trovis
liberan lokon por parki la buson, la vetero ekpelis nin reen en la
buson. Torenta pluvo kun ŝtormo – kion fari? Ni fotis dum la pluvo
nur ATOMIUM kaj daŭrigis al Lillo.

En la kongresejo ni registris nin,
demetis la objektojn por la vespera foiro kaj forveturis al nia
hotelo. Sed tien ni alvenis tro frue kaj la ĉambroj ankoraŭ ne
estis preparitaj. Pagado kaj preparo de la ĉambroj daŭris longe (ĝi
realiĝis nur danke al perfekta scio de la franca lingvo, kiun regas
Jarka Malá), do la plimulto de la ĉeestantoj esploris nian estontan
ĉiutagan traceon al la kongresejo. Ĝi postulis 20-30 minutojn da
piediro, sed ĉiuj tion bone kapablis aŭ ili elektis taksion. La
urban trafikon ni ne povis uzi pro la malproksimeco de la haltejoj.

La Movada Foiro estis por
prezento de unuopaj asocioj, ke oni povu montri gazetojn, broŝurojn
aŭ verketojn. Aliĝis 130 fakaj aŭ landaj asocioj, ĉiu sidis ĉe
sia tablo (80x50cm). La tabloj ne estis preparitaj kaj ni devis serĉi
nian tablon kun la numero 115. Kiam ĝi ne estis trovita, ni prenis
unu alian kaj jam kuris kun ĝi al la certa loko por prepari ĝin por
nia prezentado. Ankoraŭ hejme ni skribe demandis UEA, ĉu malantaŭ
la tablo estos ia muro, sur kiu ni povos alglui nian logoon kun la
nomo de nia organizaĵo, aŭ ĉu sur la tabloj estos iaj tukoj, sur
kiuj ni povus pendigi nian logoon – la oficistino nenion sciis. Do
el nia hejmo ni kunprenis 2 stangojn, la logoon kun la nomo AEH ni
preparis – presis sur la tolo kaj tiu estis pendigita sur la
stangojn, kiuj estis alfiksitaj al la piedoj de la tablo.

Kaj sciu, nia tablo plaĉis al ĉiuj,
ni estis bone videblaj kaj ĉefe, sur la tablo estis ankaŭ frandaĵoj
por senpage gustumi!! (La magistrato en Pardubice donacis al ni
preskaŭ kilogramon da mielkukaj dolĉaĵoj). Ĉe nia tablo haltadis
multaj homoj, kiujn ni informis pri nia asocio AEH, pri la urbo
Pardubice, kiu subtenis nian vojaĝon kaj pri la belaĵoj kaj
interesaĵoj de la Bohemia-moravia regiono.

La solena inaŭguro de la kongreso
estis kiel ĉiam belega kaj kortuŝa, la oper-kantistino Anja ravis
nin per sia belega voĉo ĉe la kultura almetaĵo. Ĝenis nin nur, ke
la plimulto de ni havis enirbiletojn por ĉiuj plej gravaj
programeroj en la pli malgranda salono Lapenna, kie estis projekciita
rekta dissendo el la ĉefa salono Zamenhof. Tie ne estis loko por la
tuta amaso de 2700 partoprenantoj, do ni estis dividitaj en tri
salonoj. Ni spektis la programon sur la ekrano kiel en kinejo. Poste
nin vizitis persone s-ano Mark Fettes, la prezidanto de UEA, sed
bedaŭrinde ni ne plene ĝuis tiun solenan atmosferon, kiu regis en
la ĉefa salono. Tamen niaj aplaŭdoj, kantadoj kaj ĝojo aldoniĝis
kaj trapenetris en ĉiujn spacojn de la domego. Tamen tio havis unu
avantaĝon. Ĉe la nacia vespero mi kaŝe iris en la ĉefan salonon,
ke mi alĉerpu tiun etoson, sed poste mi ŝate revenis en la
“kinejon”, kie ni vidis ankaŭ gestajn esprimojn kaj la
vizaĝojn de la artistoj, ĉar la kamerao ilin bele filmis kaj
projekciis. En la ĉefa salono de granda malproksimeco ili aspektis
sur la podio kiel formiketoj.

En Lillo ĉiĉeronis por ni la franca
esperantisto Daniel David, multjara amiko de mia panjo. Li gvidis nin
tra la plej bela malnova parto de la urbo kaj rakontis al ni ĝian
historion. Eĉ malfavora vetero ne deturnis nin kaj la trarigardo
danke al la loka spertulo tre plaĉis al ni.

Daniel ankaŭ konsilis al ni la pluan
temon de la ekskurso – la urbon Bruĝo, Belgio kaj tie ni
antaŭtagmeze lunde enŝipiĝis en du ŝipojn kaj ni navigis tra
kanaloj en Bruĝo. La vetero por iom da tempo „saĝiĝis“ kaj ni
havis belan vidon sur historiajn konstruaĵojn de la urbo. Dum
mallonga pluvo ni kaŝis nin en la katedralo kaj poste ni plu povis
admiri belecojn de Bruĝo. Post la reveno ni denove aŭskultis
diversajn prelegojn en la kongresejo laŭ niaj emoj kaj interesoj.

Antaŭvespere kelkaj el ni partoprenis
la solenan bankedon, poste en la vespero la balon en la halo Michaux.
Ni ne dancis niajn societ-kutimajn dancojn, sed ni lernis diversajn
kolektivajn dancpaŝojn kaj dancludojn ĉe la akompano de muzik-grupo
“Kapriol”.

Mardan antaŭtagmezon ni promenis tra
la urbo Antverpeno. La urbo estas belega, en simila stilo kiel Bruĝo,
sed tre granda, do iri de unu belaĵo al la alia postulis de ni pli
multe da tempo kaj klopodo. La domo de Rubens kaj liaj pentraĵoj en
la katedralo estis por ni rekompenco. La vespera koncerto de la grupo
Getch Gaëtano, denove en la kongresejo, estis tre impresa.

La merkredo estas ĉiam kongresa
paŭzo, tial oni aranĝas tuttagan ekskurson. Sed la nunjara centa
datreveno de la kongreso estis kronita per solena akto en la loko de
la unua kongreso en la jaro 1905 en Boulog-ne-sur-Mer.

Nia buso kun la ĉiĉerono Daniel
alveturis en la malnovan parton de la urbo, kiu estis multe ornamita
per E-flagoj kaj standardoj kaj ni rapidis al la Placo Zamen-hof. Kaj
jam venis kantanta parado florkronita per transparantoj kaj
flirt-rubandoj. Post solenaj paroloj kaj salutvortoj de gravaj
personoj de la urbo kaj de UEA estis senvualigita nova monumento kun
la busto de LLZ kaj ĉiuj partoprenantoj estis invititaj en la
urbodomon por plua solena akto. Tie ni ĉiuj (post pluaj solenvortoj)
tostis per glaseto da ŝaumvino kaj gustumis la lokan specialaĵon
“tapasko”.

Post la forveturo el Boulogne ni
promenis ĉe la terkabo “Blanka Nazo”, sed pro malvarma
vento ni nur iom admiris la doverajn blankajn klifojn trans la Kanalo
La Manche, iomete trempis niajn lacajn piedojn en la maro kaj volonte
sidiĝis en la buson por reveni al nia hotelo. Vespere ni jam povis
kanti ĉe gitaro en la manĝejo de nia hotelo.

Ĵaŭde ni vizitis la belgan ĉefurbon
Bruselon, admirante la ĉefan grandan placon kaj legende famajn
pisantajn knabeton kaj knabineton kaj gustumis la belgajn vaflojn.
Tie la vetero favoris al ni, sed male estis en la urbo Gento. Do ni
atendis finon de la pluvo en belega katedralo kaj poste ni admiris
ĉarmajn urbanajn domojn sur la placo. Lacaj post la trarigardo de du
urboj ni ripozis dum la vesperaj koncertoj en la kongres-palaco.

Kiu ne volis la tutan vendredan tagon
travivi en la kongresejo, memstare promenis tra la urbo Lillo aŭ kun
nia grupeto vizitis la zoologian ĝardenon, kie estas 400 bestoj kaj
eniro senpaga. Blankajn rinocerojn en tiel granda libera spaco povus
envii ankaŭ zoo en la urbo Dvůr Králové.

La plej granda salono Zamenhof dum la
Internacia artista vespero jam ne estis tiel plena, ĉar sufiĉe da
homoj jam forveturis kaj ni povis elekti liberajn sidlokojn. La fino
de la vespero apartenis al la koncerto de ĉina esperantistino Eruda
LI, kiu estas fondinto kaj prezidanto de Hongkonga-E-Asocio. Ŝi
ricevis por ĉinaj popolkantoj en Esperanto grandegan aplaŭdon.

Sabate atendis nin nur la solena fermo
de la kongreso, al kiu venis saluti infanoj el multaj landoj, kiuj
havis sian “infanan kongreseton”.

Ĉe la vojaĝo hejmen ni atendis
plenajn aŭtostradojn, pro tio niaj ŝoforoj multe rapidis kaj ni
venis en Pragon en tro fruaj, preskaŭ noktaj horoj. Laŭ miaj
informoj ĉiuj partoprenintoj atingis sian hejmon en ordo kaj mi
esperas, ke belaj rememoroj de la tuta vojaĝo transkovros la malpli
feliĉan finon de la vojaĝo.

Lenka Angelová