ANTAŬEN 5/11 JULIO 2003

ANTAŬEN 5/11
JULIO
2003

 

Enhavo:
Kiel Mihok instruis angle

 

Julio Baghy:
Kiel
Mihok instruis angle

 

J. Baghy estas unu el niaj plej grandaj
verkistoj. Li verkis multe da poemoj, noveloj, romanoj ktp. La titolo
de kelkaj liaj libroj estas: Preter la vivo (poemoj), Pilgrimo
(poemoj), La vagabondo kantas (poemoj), Viktimoj, Hura, Sur
sanga tero, Printempo en aŭtuno, Verdaj Donkiĥitoj, Verda koro
(romanoj). La novelo, kiun vi legos ĉi tie, estas el la libro:
Dancu Marionetoj! Sed, ĉar la novelo estas iomete longa por
nia gazeto, ni prenos nur parton ĝian; esperante, ke vi legos la
tutan, se vi havos okazon aĉeti, aŭ prunti la libron.

 

7         En
la komenco de la novelo estas rakontate, ke en Siberio, militkaptito
estas servisto de rusa leŭtenanto. La nomo de la militkaptito estas
Mihok. (Militkaptito estas homo, kiun oni kaptis en la milito.) La
novelo okazas post la rusa revolucio. La leŭtenanto estas alta kaj
forta viro. Lia voĉo estas tre laŭta. La servisto, Mihok, estas
malgranda, timema homo kaj li tre timas la akrobat-similan
leŭtenanton, kiu tamen estas tre bona homo. Sed ili ne komprenas unu
la alian, ĉar Mihok ne parolas ruse kaj la leŭtenanto parolas nur
ruse. Mihok estas tre entuziasma esperantisto, tajloro. La leŭtenanto
multe pensas pri Petrogrado, kie li antaŭe estis. Ankaŭ nun li
revas pri la bela ĉefurba vivo, kiam …….. (kaj nun ni transdonas
la vorton al Julio Baghy):

 

Mihok paŝis al la lito, delikate
ektuŝis la leŭtenantan moŝton. Delikate, sed ne en feliĉa
momento. La vigla fantazio de Petroff ĵus skizis teruran situacion,
en kiu la ruzaj ĥinoj (arkaika esprimo por ĉino) kun militkaptitoj
konspiris kontraŭ la oficiroj. Kiam Mihok ektuŝis lin, ĝuste en
tiu momento li vidis sin trapikita de sia servisto. La tuŝon li
sentis, kaj por defendi sin, kaptante la revolveron el sub la
kusenoj, li salte leviĝis kun domskua ekkrio. La malfeliĉa Mihok
pro teruro faligis la tason da teo kaj mortpale humile palpebrumis
jen al la danĝera armilo, tenata kontraŭ lia brusto, jen al la
vizaĝo de la leŭtenanta moŝto.

 

       Longminuta
paŭzo. Petroff, vidante la tremantan kapon de Mihok, tuj
embarasiĝis. Li sentis honton kaj, por kaŝi ĝin, laŭte ekridis.
Mihok, pensante, ke ridi estas devo, kiam la mastro ridas, same
altrudis mucidan rideton al siaj kurbiĝintaj lipoj. Lia mieno
similis al tiu de citron-glutanto, kiu volas ŝajnigi, ke la citrono
estas mieldolĉa. Petroff nun plengorĝe kaj sincere ridegis, ĵetis
la revolveron sur la liton, rigardis la termometron. Ĝi montris
dudekkvin gradojn.

 

       “Ĥaraŝo!
(Bone!)”, li diris kaj enlitiĝis.

 

       Mihok
kun trepantaj manoj kolektis la rompitaĵojn, zorge forbalais la
splitojn, por ke ili ne vundu la piedojn de la leŭtenanta moŝto,
pretigis teon en la glason kaj el respektinda distanco proponis ĝin.

 

       “Gospodin
… eto ĉaj … ĉaj pitj!
 (Sinjoro,
jen teo, trinku!)”

 

       “Nu,
ĥaraŝo … blagodarju vas …
(Nu
bone, mi dankas.)”

 

       Petroff
trinkis, Mihok staris ĉe la forno. Kun premegita koro li pripensis
la ĵus forpasintan teruraĵon … Li estis nun tute konvinkita, ke
la sinjoro leŭtenanto estas tigro.

 

       Dum
la tetrinko Petroff projektis kelkajn planojn por la rifuĝo.
Malagrable estus kuŝi traborite per kuglo … Hazarde lia rigardo
trafis Mihok-on … Onidire la militkaptitoj baldaŭ hejmeniros.
Estus bone vojaĝi kun ili en Eŭropon. Bedaŭrinde krom la rusa li
ne konas alian lingvon. Nu, li devas lerni! Sed de kiu?
Memkompreneble de Mihok. Li estas eŭropano, aspektas inteligenta, li
nepre devas
scii kelkajn lingvojn. Tiu ĉi “
nepre
tuj fariĝis lia fiksa ideo.

 

       “Herr
Mihok … govoritje pa germanski?

(Sinjoro Mihok, ĉu vi parolas germane?)” li komencis leonvoĉe.

 

       Mihok
ektremis. Li komprenis nenion krom la vorto “germanski”? Verŝajne
la leŭtenanta moŝto bonvolis interesiĝi,
ĉu
li vidis
 jam
germanon? Li vidis ja. Kion fari? Eble ne estas kulpo vidi germanon
kaj humiltone li informis la tigronaturan sinjoron.

 

       “Da!
(Jes!)”

 

       “Nu
ĥaraŝo … i pa francuski?
 (Nu
bone kaj france?)”

 

       Mihok
iom pripensis la demandon, esploris en siaj rememoroj. Kie li vidis
francon? Ah, jes! En la modgazetoj ĉe lia majstro. Certe tiuj bildoj
figuris francojn, ĉar la gazeto venis el Parizo.

 

       “Da,
da!”
li respondis
post ioma konsidero.

 

       “I
toĵe pa angliski?
(Kaj
ankaŭ angle?)”

 

       Mihok
embarasiĝis. Nun jam li tute ne komprenis la leŭtenantan moŝton,
sed por daŭra pripensado li ne havis tempon, ĉar tiuj okuloj kvazaŭ
trapikis lin. Li rapidis do respondi.

 

       “Dadada!”

 

       “Ĉto
dadada? 
(Kio
jesjesjes?)”

 

       “Niĉevo!
(Nenio!)”

 

       “Ĉto
niĉevo?”

 

       “Niĉevo
dadadada njet!
(Nenio
jesjesjesjes ne!)”

 

       La
sensenca respondo pruvis, ke Mihok miskomprenis lin, sed tamen
Petroff pensis, ke eŭropano
nepre
devas paroli tiujn lingvojn. Mihok aspektas  inteligenta, estas
eŭropano, do li parolas tiujn lingvojn. Petroff provis alimaniere
sin komprenigi. Li montradis al diversaj objektoj de la ĉambro kaj
leonvoĉe demandis, pensante, ke la tono plialtigita helpas en
interpretado.

 

       “Pa
germanski … pa francuski … pa angliski?”

 

       Mihok
iom post iom ekkomprenis pri kio temas kaj tiam elbalbutis la lastan
frazon de sia rusa lingvoprovizo.

 

       “Ja
ne znaju!
(Mi ne
scias!)”

 

       Leŭtenanto
Petroff ne volis kredi al siaj oreloj, eble li malbone aŭdis. La
konsterniĝo kvazaŭ tondris en lia voĉo.

 

       “Ĉto
vi nje znajetje?
(Kion
vi ne scias?)”

 

       Pizograndaj
ŝvitgutoj aperis ĉe la tempioj de Mihok. Li pensis, ke tiu ĉi
terura homo certe mortpafos lin, se li ne scias ĉion, kio estas
postulata. La malesperiga situacio donis al li genian ideon, kiu
savos lian vivon almenaŭ por la momento. Kiam Petroff persistis plu
en montrado kaj demandado, volante scii germane la vorton “
seĝo”,
tiam li senhezite respondis:

 

       “Das
seĝungen.”

 

       “Pa
francuzski?”

 

       “Le
seĵ.”

 

         “I
pa angliski?”

 

       “The
siĝ.”

 

       Petrof
estis kontenta, sed por tute konvinkiĝi, li komencis novan provon,
montrante tra la fenestro al tureto, kiu staris sur la ekzercejo de
la urba fajrobrigado.

 

       “Nu,
Herr Mihok, pa germanski?”

 

       “Der
turung.

 

       “Pa
franciski
?”

 

       “La
Eiffel.”

 

       “Pa
angliski?”

 

       “Krevu
tuj, se mi scias!” eliĝis la amareco el Mihok.

 

       “Krevutuj
Da, da, da …
oĉćĉen interesni!
(tre
interese!) Krevutuj …”

 

        La
apetito de Petroff ĉiumomente pliiĝis por la fremdaj lingvoj. Li
decidis  formanĝi ilin. Per gestoj, grimacoj kaj akrobataĵoj
li tuj klarigis al Mihok, ke li devos ĉe ĉiu sunleviĝo preni
libron kaj instrui lin, kaj Mihok komprenis, ke li devas sunon
forŝteli de la ĉielo, meti ĝin en la Biblion kaj per la Sankta
Libro li devos kelkfoje bati la kapon de la leŭtenanta moŝto. Sed
kiel li kuraĝus fari tion? Bati la kapon de la sinjoro leŭtenanto?!

 

       Petroff
ellitiĝis, lavis sin per plenbuŝo da akvo kaj post la vestado li
amike frapetadis la ŝultrojn de Mihok, kiu preskaŭ terenfalis pro
tiu ĉi intimaĵo. Kiam Petroff estis ekster la domo, li surgenue,
kiel bona katoliko, promesis  dekduon da kandeloj al Sankta
Antonio, se li forkondukos lin sana kaj nekripligita el la manoj de
tiu ĉi tigronatura sinjoro.

 

       La
tagoj pasis. Ĉiu mateno alportis sian kvarlingvan torturon. Petroff
demandis, Mihok respondis kaj ĉe la fino li promesis ĉiam unu
dekduon da kandeloj.

 

       Iun
tagon Petroff surprizis  lin per tio, ke li decidis lerni nur la
anglan lingvon kaj li jam aĉetis kajeron, krajonon por noti ĉion
necesan, Mihok sentis batadi la koron en sia gorĝo. Kion fari? Ĝis
nun estis facile, ĉar la leŭtenanta moŝto  nenion notis kaj
forgesis ĉion ĝis la alia mateno. La kajero kaj krajono malebligas
la trompon. Li decidis konfesi, ke lia angla scio egalas la nulon,
sed en la lasta momento, rigardante la bizonstaturan leŭtenanton, li
rememoris pri la revolvero kaj rezignis. Venu, kio devas veni!
Ankoraŭ kelkaj funtoj da kandeloj pli aŭ malpli al Sankta Antonio
ne multon diferencos kaj li sisteme komencis instrui
Esperanton,
nomate ĝin
angla
lingvo.

 

       Petroff
diligente lernis ĉie: en la kazerno, sur la ekzercejo, en la oficira
manĝejo, en la intima ĉambreto de … sed tio ne apartenas al tiu
ĉi historio.

 

       Foje
dum promeno, li rimarkis ilustritan revuon, kuŝantan sur la
trotuaro. Kelkaj ĉifitaj folioj de malnova “
The
London News”.
La
titolo frapis lian atenton.

 

       “London
estas metropolo en Anglujo”, li komencis konkludadi, “tio estas
certa. Nun ĉar la titolo diras “
London”,
pli ol verŝajne la gazeto venis el London, sekve ĝi estas angla
gazeto. Nu, ni kontrolu nin!”

 

       Li
levis la foliojn, singarde glatigis ilin kaj provis legi kelkajn
liniojn. Li ne komprenis. Iom ekscitite li rigardis ĉiujn paĝojn
kun la espero, ke li trovos almenaŭ unu kompreneblan frazeton. Ne,
ne kaj ne! Pro diablo, kiel povas okazi, ke eĉ vorteton li ne
komprenas.

 

(Daŭrigota)