ANTAŬEN 5/10 Oktobro 2002

ANTAŬEN
5/10 Oktobro 2002

 

Nur migri, ĉiam migri, migri for

 

Nur migri, ĉiam migri, migri for,
postlasi
ĉie iom el la kor’,
al hejm’ sopiri ekster hejma ter’,
sed
hejme sklave revi pri l’ liber’
kaj ree kuri for ĝis spira
halt’
de ombra fundo al sunriĉa alt’;
jen vivo mia: migro
kaj sopir’. . .
Celperda halto kaj celstreĉa ir’.

 

Forviŝi fremdan larmon per konsol’,
sed lasi
flui propran en la sol’
kaj arlekeni kun kaŝita larm’
por
senti korkareson de korvarm’,
dividi min kun donacema sent’
kaj
poste vei pro l’malfrua pent’;
jen sorto mia: dono kaj ricev’.
. .
Semado vana kaj senfrukta rev’.

 

Al mi nur vortoj ŝajnas ĉio jam:
ideo, celo,
bono, vero, am’. . .
Mi scias, ke la tuta glora mond’
nur
estas en dezerto seka font’.
Por ĉerpi el ĝi, por vivteni
nin
la proprajn sentojn verŝas ni en ĝin.
Fatalo: klara vido,
blinda mir’. . .
Infera sobro, migro en delir’.

 

Julio Baghy, el “La vagabondo kantas”

 

 Miaj traduklaboroj

 

La
redakcio instigas la membrojn de AEH-IKEH  skribi ion pri siaj
traduklaboroj. Jen pri la tradukoj de J. Drahotová:

 

Mia unua traduko estis ĉeĥigo de la libro „Tra la
mondo per biciklo kaj Esperanto“ de Lucien Peraire el Esperanto. En
1999 tajpis ĝin mi mem, sed ĝi estis fuŝe enkomputiligita de
spertulino. Ĝi estis eldonita libroforme helpe de subteno de
distrikta ofico kaj kun helpo de handikapitaj neesperantistoj. Fine
ĝi estis sukcese plene disvendita propraklopode. Tiam mi
entuziasmiĝis por traduki originajn E-verkojn kaj tiel pruvi, ke oni
povas ĉerpi el la trezoro de E-literaturo, ke Esperanto havas veran
kulturon, ke ĝi ne estas nura kodo, sed male, ke ĝi estas riĉa kaj
prezentas ŝancojn al naciaj lingvoj, ne nur al tiuj, kiujn oni nomas
„mondaj“.

 

Sed ve! En mia tirkesto kuŝas kaj
dormas pliaj verkoj, kiuj trovas nek eldoniston, nek subtenon. Ili
trafas nur nekomprenon kaj skrupulojn. Ili  estas skribitaj jam
komputile per sistemo Word kaj pli zorgeme prilaboritaj.

 

Ili vivis sur la tero – ok
jaroj da migrado ĉirkaǔ nia planedo“ de Maryvonne kaj Bruno
Robineau. Libro plenplena de aventuroj, lerniga kaj interesa, por nia
movado efika, por samtempa socio tre utila, aktuala…

 

Kredu min, sinjorino!“ de
Cezaro Rossetti. Historio pri la vivo de li mem, kiel li vivtenis sin
per negoco en Britio. Multaj elementoj kongruas kun nia samtempa
merkato en nia respubliko. La verko estas amuza, tamen kun profunda
homa sento kaj vero.

 

Verda koro“ de Julio Baghy:
La sortoj de la homoj dum la unua mondmilito en malproksima Siberio,
en medio multnacia, kie Esperanto havas ĉefan rolon. La libron mi
alte taksas, ĉar ĝi povas servi kiel legolibro por komencantoj, ĉar
ĝi enhavas partojn de Esperanta teksto kaj klare kaj imprese
priskribas la kvalitojn de nia lingvo. Sendube la heroo Nadai,
hungara instruisto, estas la sama persono, kiu mem priskribis
proprajn travivaĵojn en la libro „Modernaj Robinsonoj“ kaj pli
poste en la libro „Maskerado ĉirkaǔ la morto“.

 

Kromozomoj“ de Lorjak:
streĉa, eĉ gaja historio pri heredeco de krimeco, preskaǔ
nekredebla, sed tamen ebla.

 

Certe inter tiaj amuzaj libretoj
estas tiu ĉi verko juvelo. – „Fabeloj de ĉiuj mondaj anguloj“.
Al tiu laboro instigis min Eva Techniková kaj Marjorie Boulton. Mi
aldonas pliajn. Fabeloj jam longtempe naĝas en interreto, sed libra
formo estus konvena.

 

Paĉjo, kio estas rasismo?“de
marokano Tahar ben Jelloun, tradukita de Armela LeQuint kaj Ĵak Le
Puil en Esperanton. Patro respondas al sia filineto ŝiajn demandojn
pri aktuala problemo, kiu ekzistas ankaǔ ĉe ni .

 

Esplorvojaĝo“ –
lasta kaj nefinita verko de Jules Verne, tradukita de Istvan Ertl al
Esperanto. Ĝi enhavas nur kvin ĉapitrojn, temas vere nur pri
prepara laboro –pri la historio de konkero de ekvatora Afriko.
Estas prezentitaj la ĉefaj herooj: du francaj parlamentanoj, du
spertaj vojaĝantoj kaj delegito de monda Esperanta asocio. La
traduko estis tre malfacila.  La verko donis al mi multe da
informoj pri la historio de Esperanto. La titolo estis eldonita ankaǔ
en Italujo kun teksto franca, Esperanta kaj itala dum la pasinta
jaro. Pluraj verkoj allogas min por traduki. 

 

Mia lasta traduko estas „Maskerado
ĉirkaǔ la morto – nazimondo en Hungarujo“ de Tivadar Soros. Ĝi
estas nura, kiu iomete kaptis atenton de eldonistoj. Sed… ni vidos.
Oni ne rajtas gajigi sin pri tago antaǔ vespero.
Jindřiška
Drahotová

 

Lingvokolekto

 

 

      Mi
interesiĝas pri lingvoj de la mondo, malgraŭ ke (aŭ ĝuste tial,
ke) krom la ĉeĥa mi estas kapabla interkompreniĝi nur per unu
lingvo kaj nur kelkajn aliajn mi iom komprenas. Sed ĉar tiu unusola
fremda lingvo, kiun mi regas, estas lingvo internacia, nome
Esperanto, mi atingis helpe de ĝi skribkontaktojn kun pli ol okdek
landoj, el kiuj multaj estas plurlingvaj ĝis multlingvaj, kvankam
aliflanke en multaj landoj oni parolas la saman lingvon. Inter
lingvojn, kiuj estas oficialaj en pluraj landoj, apartenas precipe la
angla, hispana kaj araba, sed ankaŭ multaj aliaj mondlingvoj kaj eĉ
malpli konataj lingvoj, inkluzive de ekzemple la svahila, la
polinezia ktp.

 

      Kontaktoj
kun multaj landoj venigis en mian kapon ideon pri lingvokolekto. Mi
ja havas libron “Определитель языков мира
по письменностям”, t.e. “Ŝlosilo de lingvoj
de la mondo laŭ literaturaĵoj”, en kiu ĉe ĉiu el 183 lingvoj
estas citita mallonga teksto, sed ĝi estas ĉe ĉiu lingvo alia
(temas pri fragmentoj el libroj, elektitaj evidente tute hazarde). Mi
volis havi en ĉiu lingvo la saman tekston aŭ almenaŭ vortojn. Kiam
mi pripensis, kiuj vortoj povus esti en kiel eble plej multaj lingvoj
plej facile akireblaj, mi venis al konkludo, ke tio estas nomoj de
tagoj kaj monatoj, kiuj estas en ĉiuj kalendaroj. Multaj lingvoj ja
uzas monatnomojn transprenitajn el latino, sed multaj havas krom ili
ankaŭ proprajn nomojn. Ekzemple la soraba havas krom la nomoj
januar, februar ktp. ankaŭ tiajn belajn nomojn kiel ekzemple
róžovnik, smažnik, pražnik ktp., en la slovena januar – lednik =
snežnik, februar – svečan, marec – brezen, april – traven, maj –
cvetnik, junij – rožnik, julij – pšeničnik, avgust – mlatnik,
september – jesenik, oktober – vinotok = kozoprsk, november –
listopad, december – prosinec, sed ankaŭ la germana havas ekzemple
Eismond, Lenzmond, Ostermond, Erntemond, Herbstmond, Weinmond ktp.

 

      Danke al
helpo de esperantistoj el multaj landoj mi akiris nomojn de tagoj kaj
monatoj el multaj lingvoj kaj dialektoj. Mia kolekto nun enhavas 91
lingvojn kaj dialektojn kaj senĉese pliampleksiĝas. Vi eble miras,
ke mi ne kalkulas aparte lingvojn kaj dialektojn. La kaŭzo estas
simpla: Plurkaze eĉ lingvistoj ne samopinias, ĉu temas pri lingvo
aŭ dialekto. Tipa ekzemplo estas supra soraba kaj malsupra soraba.
Pri la kaŝuba oni en ĉiuj ĉeĥaj fontoj asertas, ke ĝi estas
dialekto de la pola, sed polo, kiu mem estas kvarone kaŝubo, skribis
al mi, ke nun jam lingvistoj koncedas, ke la kaŝuba estas memstara
lingvo. La luksemburga ja estas dialekto de la germana, tamen ĝi
estas kune kun la franca kaj literatura germana lingvoj oficiala
lingvo de Luksemburgio.

 

      En mia
kolekto troviĝas, krom lingvoj aziaj kaj afrikaj, preskaŭ ĉiuj
eŭropaj lingvoj kaj iuj dialektoj, kvar elmortintaj lingvoj (latina,
anglosaksa, kornvala kaj manksa) kaj ses lingvoj internaciaj
(Esperanto, Ido, Interlingue (Occidental), Interlingua, Volapük kaj
Glosa).

 

Lubomír Středa, Úpice

 

 

Miliono da vizitoj!

 

Kun granda ĝojo mi informas, ke la
15-an de majo niaj paĝoj
www.esperanto.pl
estis vizititaj jam milionan fojon. Tio estas impona rekordo. Tiun
rekordon ni atingis dum pli ol 13 monatoj. Centmilan viziton ni havis
en julio pasintjare, kaj kvincentmilan en decembro 2001. Ni
kontrolis, ke vizitoj estis el diversaj partoj de la mondo. Krom la
diversaj ekzotikaj kaj foraj landoj estis eĉ registrita vizito el
Paska Insulo!

 

      Mi
aldonas, ke krom tiuj paĝoj ni havas informriĉan (pole kaj
esperante) duan lokon
www.esperanto.w.pl

 

Krome antaŭ kelkaj semajnoj juna
komencanta lernanto preparis interesajn informojn pollingve sur siaj
paĝoj
www.esperanto.zanet.pl

 

Mi rememorigas, ke estas kelkaj polaj
urboj, kiuj havas siajn paĝojn ankaŭ en Esperanta versio:

 

www.malbork.pl
pri la urbo Malbork (plej granda brika teŭtona kastelo
en Eŭropo

 

www.um.bialystok.pl
pri la naskiĝurbo de Zamenhof

 

www.um.gliwice.pl
pri Supra-Silezia urbo kun riĉa historio

 

www.przemet.pl
 pri la urbo kaj komunumo Przemet
(okcidenta Pollando)

 

www.um.totun.pl/esperante
  pri la urbo de Nikolao Koperniko.

 

      Mi petas
viziti tiujn paĝojn kaj enskribi en gastlibrojn por konvinki la
urbgvidantojn, kiuj ofte administras tiujn paĝojn, ke Esperanto
estas funkcianta lingvo,  servanta ne nur kiel hobio.

 

Stanislaw Mandrak, prezidanto de Pola
Esperanto-Asocio,    staman@ka.onet.p