ANTAŬEN 4/19 NOVEMBRO 2011

ANTAŬEN 4/19  NOVEMBRO 2011



Enhavo: Pavel Sittauer, SET Lančov



Intervjuo
al la estro de SET Lančov

Ĉiun printempon, kiam mi ricevis prospektojn pri diversaj someraj restadoj kaj renkontiĝoj, mi rememoras miajn naŭ libertempojn, kiam miaj infanoj estis ankoraŭ malgrandaj, ni ne havis multe da mono kaj ni ĝoje aliĝadis al la malmultekosta Somera Esperanta Tendaro (SET) Lančov ĉe la Vranov-valbaraĵo, kie ni, la tuta kvarpersona familio lernis Esperanton.

Kaj al la fondinto kaj konstanta estro de SET, Pavel Sittauer, mi metis antaŭ nelonge kelkajn demandojn. Jarmila Rýznarová

Diru al mi, kara Paŭlo, kial kaj kiam vi fariĝis esperantisto?

Kaj ĉu laŭ prof. Kilian vi estas denaska esperantisto? Kial?

Mia patro kaj la profesoro Theodor Kilian estis esperantistoj kaj ambaŭ instruis en la urbo Třebíč. Ili ofte por konversacii en Esperanto vizitis unu la alian. Kiam paĉjo posttagmeze foriris al sia amiko, li prenis ofte infan-ĉareton kun mi. Kiam la profesoro min alparolis, li ridis. Certe pro tio li pensis, ke mi Esperanton komprenas. Mia paĉjo estis ĉeĥa germano. Do li min ĉiam alparolis aŭ germane aŭ Esperante.

Ĉu vi poste kun la patro konversaciis en Esperanto?

Tion mi vere ne memoras. Mi certe nur respondadis liajn demandojn.

Ĉu la amikeco inter prof. Kilian kaj via patro daŭris longe?

Jes, la amikeco restis.
Sed ni transloĝiĝis al la urbo Zlín. Mia patro instruis lingvojn ĉe eksperimenta lernejo de Baťa. Kiam venis la antaŭmilita tempo, mia patro organizis subskriban proteston kontraŭ sinjoro Henlein, parlamentano kaj gvidanto de la sudetogermana partio. Post la alveno de nazianoj al nia respubliko la patro estis punita de ili. Li devis instrui ĉe la vilaĝa germana lernejo en Ŝreflová en la regiono de Znojmo. (Tiu ĉi vilaĝo hodiaŭ nomiĝas Zálesí). De tie li devige militservis. Dum la militservo li trovis en ukraina urbo sian unuan E-korespondanton. Neniu ilin komprenis. Pro tio ili ambaŭ estis ekzekutitaj kiel spionoj.

Kiam vi do fakte esperantistiĝis?

La mondmilito finiĝis komence de majo en la jaro 1945. En la fino de majo mi ekskoltiĝis. En la j.1947 mi kun kelkaj geskoltoj partoprenis la 2-an postmilitan E-kurson, kiun gvidis prof. Kilian. Ankoraŭ dum la kurso ni geskoltoj starigis fondan grupon de Skolta E-ligo. Ni estis ĉirkaŭ 30-persona grupo. Kaj mi, tiam 13-jaraĝa knabo, fariĝis estro de la grupo.

Kia estis via aktiveco?

Unue ni volis perfektiĝi en Esperanto. Pro tio nin ofte vizitadis prof. Kilian kaj aliaj spertuloj de la E-klubo en Třebíč. Kelkaj membroj jam komencis korespondi pere de Esperanto. Plej multe Olga Hrubešová, mia estonta edzino. Ŝia korespondanto estis Geraldo Mattos el Brazilo, estonta akademiano. Kaj ni ankaŭ varbis ceterajn skoltojn al nia movado.

Kaj kio okazis pli malfrue?

La komunistoj likvidis skoltismon. Mi do vizitis la kulturan inspektiston de la distrikta nacia komitato, Fr. Sedláček, kiu estis esperantisto, kaj petis lin organizi ĉe la E-klubo ankaŭ E-junularon. Kaj li konsentis. El likviditaj skoltaj grupoj alvenis al nia junularo ĉirkaŭ 200 membroj. Ĉiuj grupoj devige studis dum siaj kunvenoj Esperanton. Tio daŭris du jarojn! Poste venis la tempo, kiam multaj volis tendumi. Do mi denove vizitis s-anon Sedláček (inspektiston de kulturo) por demandi lin, ĉu ni povas tendumi! – Vi povas, sed vi devas en la tendaro studi Esperanton.

Ĉu la rezulto estis la komenco de SET?

Jes. Sed venis demando, kiu SET-on organizos. Nur mi studas, do nur mi havas tempon. Sed mi estis de la tuta komitato la plej juna – precize mi jam fariĝis plenkreska. De skoltismo mi sciis, kion oni devis fari. Unue trovi bonan herbejon, kie en proksimo estas puteto kun trinkebla akvo.
Aĉeti ĉe segejo malmultekostajn lignotabulojn, el kiuj la infanoj konstruos subkonstruaĵojn. Kaj poste pruntepreni de iu tendojn. Ni fine sukcesis. Sed la tendoj estis diversaj. Estis malnovaj ĉeĥaj, estis germanaj el kolora tolo. La loĝantoj devis por ĉiu tendo konstrui alian subkonstruaĵon. Por tendara forno ni devis havi kuiran tubon. Per traktoro oni senpage alveturigis lignotabulojn de segejo.

Ĉu senpage?

Ĉar en la apuda vilaĝo Zálesí mi dum la milito loĝis, mia amikino faris tion senpage. Do plej malfacile estis konstrui el ŝtonoj kaj koto la fornon kun tubo. Tion mi devis konstrui mem! Kaj miru! La unuan fojon mi tion faris kaj oni povis en ĝi baki buĥtojn! En la sama loko ĉe la golfo de Chvaletice ni tendumis jam en tri etapoj en la jaro 1955.

Kial en tri etapoj?

Pri Esperanto tiam interesiĝis ne nur infanoj, sed ankaŭ pli aĝaj homoj el la tuta respubliko. Kaj
grava fakto estis, ke por aĉeti nutraĵojn oni ne plu bezonis kuponojn.

Ĉu la tendaro okazis sen incidentoj?

Tute ne! Venis kontroli min la ĉefoj de pionira organizo! Kaj kion ili tuj ekvidis? Sur unu tendo la nuna akademia pentristo Kremláček pentris kapon de indiano kun diademo. Terure! Tio estas okcidenta maniero! Ili poste kantis por ni novajn kantojn el Sovetunio pri Stalin ktp. Kaj fine oni demandis nin: Kion vi ankoraŭ ŝatas? Kaj unu tendarano ekkriis: Ni volus ĵazmuzikon! Denove terura afero! Ĵazo venis el okcidento! Estis pli da incidentoj.

Ĉar vi estis organizanto, ĉu neniu punis vin?

Ho jes! Vi estis instruisto! Kial vi permesis tion? Kial vi permesis, ke duono de la tendaranoj vizitis dimanĉe preĝejon!? Por mi estis feliĉo, ke mi aŭtune soldatservos. Mia anstataŭanto, Jaro Habeš devige iris por unu jaro labori al uranminejoj en Příbram. Sed li post unu jaro revenis hejmen kaj tuj dum majo organizis la E-tendaron ĉe la rivero Jihlavka. Bedaŭrinde aliĝis nur 17 homoj.

Kaj ĉu vi, Paŭlo, aktivis pri Esperanto dum soldatservo?

Jes, kompreneble. La unuan jaron oni sendis min al soldata kemia lernejo en Jaroměř. Tie ni estis de diversaj batalionoj mez- aŭ altlernejanoj. Mi havis Esperantan rondeton, la duan jaron mi servis en Písek. Mi kun kelkaj amikoj vizitadis la E-klubon, kiun gvidis Libor Křivánek kun sia edzino Radka.

En Písek okazis al mi unu ŝerca okazaĵo.Vokis min kapitano Kořínek de la 2-a grupo. Kion li volis de mi? Laŭ soldata maniero mi prezentis min. Li ŝlosis la pordon, diris „sidiĝu, serĝento“ kaj komencis: „mi aŭdis, serĝento, ke vi instruas niajn ciganojn legi kaj skribi. Vi instruos Esperanton al mi, ĉu?“

Mi estis ŝokita. „Jes, kamarado kapitano, mi instruos vin pri Esperanto“. Kaj li rakontis al mi: „Mia edzino lernas Esperanton. Ŝi ricevadas leterojn de diversaj viroj el la tuta mondo kaj mi ne komprenas ilin. Kaj mi volas kompreni“.

Ekde tiu tempo mi sentis min kiel ia turka paŝao. Li baldaŭ Esperante parolis. La soldatservo finiĝis kaj mi komencis organizi novan SET-on en la jaro 1958. Kia estis mia granda surprizo! Kpt. Kořínek konstruigis ĉe la rivero Vltava el grandaj tendoj la duan tendaron kaj ankaŭ kun soldata kuirejo.

Ĉu vi, Paŭlo, revenis al via loko ĉe la golfo de Chvaletice?

Tute ne. La lokon ni vizitis dum januaro. Kaj sur nia herbejo iu konstruis kabanojn. Ni do transiris la frostiĝintan golfon al la dua flanko kaj trovis novan lokon en la Arĝenta golfo de Lančov. En la jaro 2008 mi festis sur tiu loko 50-jaran jubileon de la tendaroj.

Kaj kio okazis poste?

Komence de la 60-aj jaroj mi fariĝis membro de Ĉeĥoslovaka E-komitato. Kaj pli poste membro de Ĉeĥa E-Asocio. En la jaro 1952 la komunista registaro likvidis ĈEA. Kompreneble la esperantistoj ne estis kontentaj kaj volis ian centron. Finfine ili sukcesis.

En, ŝajnas al mi, la jaro 59 estis fondita ĉe kleriga instituto Ĉeĥoslovaka E-instituto. Mi fariĝis ĝia membro. Estris ĝin d-ro Jermář, sekretario fariĝis František Sviták. Ambaŭ kelkfoje vizitis SET-on. El la membroj mi rememoras prof. Kilian, d-ron Tvarožek el Bratislava kaj d-ron Izák el Martin. Post iom da tempo, en la jaro 1969, la E–instituto iĝis la memstara Ĉeĥa E-Asocio. Ankaŭ en ĝi mi estis membro!

Kiam vi, Paŭlo, anstataŭigis la tendojn per kabanoj?

Tio ne estis facila afero. Sed en la jaro 1968 mi sukcesis aĉeti por 5000 Kčs la unuan kabaneton. La venontan jaron ni jam havis kvin samajn. El aĉetita materialo konstruis ilin dum vintro s-ano Lada Bala.

Kaj iom poste viaj Pardubicanoj sub la gvido de Karel Franc konstruis pluajn dek. Entute ni havis 15 kabanojn, ĉiu por kvar homoj. 60 personoj povis en ili loĝi. Sed, sed.

La kabanoj estis sufiĉe malgrandaj. Sed unue ni bezonis ĉefan kabanon. Tiu, kiun ni havis de la jaro 1959, ne sufiĉis. Helpis s-ano Sedláček. De kie li ricevis 140 000 Kč, mi jam forgesis. Sed sufiĉe grandan kabanon ni kun niaj knaboj ekkonstruis kaj malantaŭ la kabano grandan kuirejon el konstruaj paneloj.

Unu nia membro, radioamatoro, kiu pere de Esperanto dank´ al radio korespondas kun la tuta mondo, fariĝis en la politika sfero la unua viro de la sudmoravia regiono. Mi veturis al li kaj petis lin pri helpo. Kaj li helpis.

De sudmoravia vojaĝoficejo ni ricevis por aĉeti kabanojn preskaŭ duonmilionon da kronoj. Ni la kabanojn aĉetis kaj mem konstruis. Tio ne estis facila afero. Kaj poste? Por ekipi ilin, la entrepreno donis al ni ankoraŭ du milionojn. La kabanojn ni ekkonstruis en la jaro 1980. Dudek kvar kabanojn ni mem konstruis du jarojn.

Kaj kiel aspektas la tendaro nun?

Vi do scias, ke venis nova, por la tuta nacio pli bona tempo. Komunistoj foriris al diablejo. La mondo malfermiĝis al ĉiuj, kiuj havas monon. Ni volis ankaŭ helpi. Ni komencis instrui diversajn fremdajn lingvojn por helpi al nia popolo vojaĝi eksterlanden. Ĉi-jare ni instruis bedaŭrinde nur Esperanton, la germanan kaj anglan lingvojn.

Kio okazos en estonto pri SET?

Vere mi ne scias. Ni, organizantoj jam de jaro al jaro pli aĝas. Gvidi kaj instrui dum dek kvar tagoj estas iom pli facile ol jam de aŭtuno la tendaron organizi! Kaj mi? Mi jam vere bezonus labori nur en nia ĝardeno.

Sed tamen vi havas sufiĉe da kunlaborantoj.

Tute ne. La plej bona kunlaborantino estas mia edzino. Ŝi organizis kun mi jam la unuan SET-on en la jaro 1952. Ankaŭ multe helpas Věra Podhradská kaj Mirek Malovec. Kaj por ke mi ne forgesu, nun helpas ankaŭ miaj genepoj. De la jaro 1958 zorgis pri instruistaro via samurbano Karel Franc kaj Dieter Berndt – „Čenda“ el Berlino. Li ankaŭ tradukis Esperanten la libron de Jaroslav Foglar „La knaboj de kastora rivero“, kiun ni eldonis okaze de la UK en Prago en la jaro 1996.

Ĉu vi rememoras iajn pluajn instruistojn?

En la unua demando vi diris, kial vi kun la tuta familio vizitadis Lančov. Sed vi forgesis aldoni, kiom foje vi en Lančov ankaŭ instruis. En SET komencis instrui ankaŭ s-ano Bala. Sed baldaŭ mi uzis liajn kvalitojn por alia celo. Kiam mi ricevis monon por ekipi la tendaron, faris ĉion li.

Mi rememoras ankaŭ s-anojn Th. Kilian, Vuk Echtner kaj Jar. Mařík, ĉe kiuj mi en la jaro 1955 fariĝis instruisto. Ekzemple s-ano Josef Vondroušek instruis literaturon kaj historion de Esperanto en 32 etapoj. Fr. Sedláček instruis 25 foje. Ĉiun jaron dum sia vivo venis por instrui Drahoš Kočvara, lia frato Vlastík, Josef Chvosta, d-ro Horský, inĝ. Felix, Václav Pechoč kaj ceteraj. Kaj nun en lasta tempo? Mi ne povas forgesi geedzojn Filip, Mirek Malovec, Bohouš Hodovský….

Kaj ĉu venadis ankaŭ eksterlandanoj? Kaj via ĝemeliĝo kun la bulgara Velingrad?

La unua eksterlandano venis en la jaro 1955 de Svedio. Poste venis homoj de 5 kontinentoj. Venis ankaŭ japano Kei Kurisu. Li tradukis al japana lingvo el Esperanto nian „Avineton“ de Božena Němcová. Venis s-ano Du Temple el Kanado kaj forveturigis de la tendaro sian estontan edzinon. Poste ili ambaŭ kelkfoje revenis ankaŭ kun infanoj. En la jaro 1982 ni subskribis ĝemeliĝon kun la E-klubo en Velingrad. De tiu jaro ĉiujare venis al SET ĉirkaŭ 20 geknaboj. Mi mem estis en Velingrad kvinfoje. La estro de la E-klubo en Velingrad Manol Colev ĝisvivis 102 jarojn. Ankoraŭ foje mi ŝatus Velingrad viziti por doni al lia tombo bukedon da rozoj.

Miaj filinoj ŝatas vizitadi renkontiĝon de estintaj partoprenintoj, kiu okazas ĉiam ĉe la fino de 14-tagaj kursoj.

Jes, tre ĝojigas min, ke niaj eks-tendaranoj ŝatas revenadi en nian medion por rememori pasintajn jarojn kaj amuziĝi ĉe granda tendarfajro.

Kara Pavel, kion deziri al Vi? Kvankam nuntempe la homoj preferas lukson kaj komforton dum siaj libertempoj, mi opinias, ke ankoraŭ troviĝos homoj, kiuj ŝatas la skoltan manieron, tendarfajrojn, kantojn ĉe gitaro aŭ harmoniko kaj simplan nutradon en proksimeco de granda lago en la sudo de la Moravia regiono en amikeca medio. Kaj al Vi kaj al Via familio mi deziras multe da sano kaj kontento, ke Viaj posteuloj helpu en pluaj sukcesaj tendaroj kaj mi dankas al Vi por Viaj respondoj.

Jarmila Rýznarová