ANTAŬEN 4/10 junio 2002

ANTAŬEN
4/10 junio 2002

 

 

Enhavo:
Du malgandaj granduloj
Lirikaj poemoj

 

 

Du malgrandaj granduloj

 

 

(daŭrigo el la pasinta numero)

 

Jarek restis en Hořice unu jaron, suferante, ĉar
promesitaj kondiĉoj ne estis plenumitaj; en unu ĉambro loĝis tri,
do privateco nenia, la studado estis fakte malebla, lia intenco
labori per handikapitaj manoj estigis miregon. Ĉar li bezonis
prepariĝi al grava atesto, li petis la ĉefkuraciston Bauer pri sia
akcepto por ripeta trimonata resaniga restado. La ĉefkuracisto
jesis. Forveturante li promesis al Jana: “Se mi ion estos
trovinta, mi revenos por vi!”

 

Jarek ĉefe montris en la “sekcio de la
kuracado per laboro”, kion li scipovas, kion li regas, kie li
sukcesis … Estis varmega somero 1966 – la lernado, preparoj por
ekzameno ne estis facilaj, korpe li trejnis en la ekzercejo. Ĉio ĉi
estas atendado de la feliĉo, kiu trafas nur la preparintulon. Dum la
adiaŭo kaj dankoj post la restado la estrino de la ekzercejo menciis
okaze de interparolado: “Kiu estos faronta por mi projektojn?”
Jarek diris: “Do, lasu min ĉi tie!” Vorto sekvis vorton
kaj ili tri interkonsentis, tial Jarek akiris la lokon de “la
belartisto de la sekcio en resanigejo pere de la laboro”. Kaj li
ricevis loĝejon! Ĝi estis iama tenejo malseka, sed ĝi prezentas
privatecon! Kaj ne nur por li. Tuj li skribis al Jana kun fiero de la
venkinto kaj kun la deziro: baldaŭ kunvivi!

 

Jana estis preparita antaŭ Kristnasko, kiun ili
festis jam kune. Ilia geedziĝfesto okazis en februaro, en preĝejo,
kien alvenis ĉirkaŭ 50 gastoj. Post unu jaro ili ricevis loĝejon
de la labordonanto: la ĉambron, kuirejon kaj apartamenton. La vivon
kun signo de romantiko ili konsideris tute serioze kaj reale, kvankam
multaj homoj dubis, dirante: “Du rulseĝuloj kaj la geedziĝo?
Malprudento! Ĉu ili estos regontaj mastrumadon? Tute ne! Oni disiĝas
eĉ se oni estas ambaŭ sanaj. Dum unu jaro ili disiĝos! Vi
ekvidos!!” Ĉiuj eraris, ĉar la nova “artlaboranto de la
sekcio de resaniĝo pere de la laboro” devis streĉi forton por
sorbi multon da novaĵoj: literaturajn, sanitarajn, belartajn,
psikologiajn; li devis regi teorion kaj praktikon, ekkoni, kiamaniere
diverse okupadi handikapitojn, eĉ la lernantinojn “de la
sanitara lernejo” el Ostrava. La postuloj amasiĝis, li
improvizis, sed li devis pruvi, ke li ĉion ĉi estos reganta mem.
Tiam li konstruis unuan protetikan helpilon: spiralan tenilon de la
instrumentoj sur la manoj kun handikapitaj fingroj por kapabli tajpi.
Ĝi pruviĝis! Eminente!

 

Jana baldaŭ ekkonis, ke ŝi, edziniĝinta, sentis
sin pli libera ol antaŭ la edziniĝo, ke la libervole akceptitaj
katenoj ne estas ŝarĝo. Hejme ŝi bone mastrumadis, bone ŝi
kuiris, de sur la rulseĝo ŝi purigas la plankon. La tutan ordigon
ŝi ellernis jam hejme. Same lavi, gladi tolaĵon ŝi scias kaj ĉion
ĉi ŝi faras por sia ĝojo kaj por “aliuloj.”

 

“Se la rulseĝulino decidas naski infanon,
ĉefe necesas konsiliĝi kun la kuracistoj. Estas tre belege, trovi
en la animo kuraĝon, sed vi devas esti de komenco sub faka kontrolo”
– skribis al ili la kuracisto, ĉe kiu ili serĉis helpon. Tiam estis
jam esplorita ilia sanstato. La specialistoj ne vidis obstaklon por
fondado de familio. Kelkaj estis eĉ entuziasmaj kaj la direktoro de
la instituto promesis: “Ni estos kreintaj al vi bonajn
vivkondiĉojn. Vi ja estos la unuaj!”

 

Kiam Jana anoncis al la virinkuracisto sian
gravedon, li – surprizita – tuj veturigis ŝin en ginekologiejon en
la urbon Opava, kie ŝi pli poste devis aŭskulti diversopiniajn
konsiderojn. Aŭdiĝis eĉ la vorto ĉesigo de gravedeco. Fine la
fakuloj interkonsiliĝis, ke ili ne povas rifuzi la rajton de la
rulseĝulino naski infanon. Oni rekomendis al ŝi resti, tuj ekkuŝi
sur la hospitalan liton! Ĉi tion ŝi rifuzis, ankaŭ la kuŝadon en
la hospitalo en la urbo Olomouc kaj senĉese ŝi petis: “Hejmen,
hejmen!” Tien, kie pro entuziasmo distriĝinta Jarek menciis pri
kvin infanoj. Sed naskiĝis nur unusola blonduleto Marek, kiu ekkriis
unue en la akuŝejo en Ostrava -Záhřeb. Tie Jana estis konatino de
la tuta personaro, kiam ŝi estis veturanta al regulaj kontroloj. Ili
ankaŭ ĝojatendis la okazaĵon! “Tio estas la unua “finportita”
sana infano de rulseĝulino – eble la unua en la respubliko”,
estis aŭdebla. Kaj tiel estis! Ĉiuj membroj, ĉiuj fingretoj, ritme
pulsanta koreto!

 

Jarek trovis sur la geometria ligna tabulo
alfiksitan papereton: “Naskiĝis filo Marek, la patrino kaj la
infano estas sanaj.” Jarek kun la helpo de amikoj atingis
finpretigi la lulilon, ol ili tri estis daŭre kune.

 

La avineton – alrapidintan helpi dum zorgo pri la
infano – ili resendis al la aveto, ĉar ili volis zorgi mem –
memstare! Kaj Jarek pruvadis al lacega Jana, ke li estas eĉ
talentita patro! Ĉiam post la manĝo li prenadis la filon al si kaj
sukcesis eĉ ŝanĝi vindojn al sia bebo! La tukpintojn de la vindoj
li premligadis per dentoj. Kaj Marek bonege kunlaboris, li ne
piedbatis, ne ploris. Sed male la dua filo Honzík, kiu naskiĝis
post du jaroj – ankaŭ sen sanproblemoj – estis iom alispeca: kvazaŭ
li antaŭsentis kaj eĉ trouzis, ke la gepatroj estas spertaj!

 

Sed antaŭ ol ili festis la duan bapton, okazis
gravaj aferoj, kiuj influis ilian vivon! Rimarkeble! Pro personaj
malakordiĝoj la direktoro de la instituto en Chuchelná subite
ekkonis, ke jam ne estas bezonata laboro de la artlaboranto. Temis ne
nur pri la laboro, sed ankaŭ pri la loĝejo. La hejmo por du
rulseĝuloj, kun la bebeto! Jarek cerbumadis pri la afero: “De
la komenco mi taksis mian handikapecon kvazaŭ la Dian decidon kaj
ankaŭ mi serĉis helpon de la kuracistoj. Tial mian agadon por la
homoj ĉirkaŭ mi mi konsideras natureca.” Jana simile aldonis:
“Ĉiu homo devus havi en sia animo dum ĉiuj cirkonstancoj
kapablecon trovadi senĉese iun celon, iun elirpunkton.” Pro tio
la maldungo ne kapablis damaĝi ilin.

 

En proksima urboparto de Ostrava en Hrabyně estis
finkonstruita komplekso da konstruaĵoj por handikapuloj; resaniga
instituto kun ducent litoj, sekcio de sociala zorgo, cento da
loĝejoj, laborejoj. Kaj ĉefe okazo de salajroj. Ĉi tien ili
transloĝiĝis, ĉar la “sekcio de resaniĝo pere de manoj”
postulis la artlaboriston!

 

Pasis jaroj…

 

Marek – la knabo deksepjaraĝa, estonta ĝardenisto
kaj Honzík – dekkvinjaraĝa studento de maŝin-industria lernejo ili
severe defendas siajn opiniojn, ĉar de komence de iliaj bubetaĝoj
ili estis kondukataj al memstareco. Nun apenaŭ ili rememoras, kiel
ilin la patro lernigis iliajn unuajn paŝojn apud la rulseĝo: per
unu mano li gvidis veturilon kaj per la alia tenis lin – kaj ni iru,
iru. Multaj homoj opiniis, ke la buboj ne estos komplezaj paŝadi,
vidante la aron de rulseĝuloj en sia ĉirkaŭaĵo. Sed la buboj
malkonfirmis la teorion de la skeptikuloj, asertataj, ke la buboj
estos malagrablaj, se la gepatroj diferenciĝas de la aliuloj. Nenia
eskapo de la realeco okazis! Ja, ili havas la nesteton ĉe la
gepatroj!

 

Hrabyně – de iuj homoj laŭdata instituto por
grave handikapitoj kaj male iuj opinias ĝin getto kun troa amaso da
invalidoj inter la sanuloj. “Kial getto? Ĉi tiu instituto estas
necesa por tiuj, kiuj bezonas tuttagan zorgon. La instituto estas
timiga nur por tiuj, kiuj ĝin ne bezonas”, cerbumis Jana. Por
la familio estas Hrabyně alloga pro la laboro kaj konvena loĝado.
El la artlaboristo fariĝis iom post iom laboristo-modelisto en
“Asocio de handikapuloj nomita META”. Kiajn taskojn li
devas plenumi? Li devas pretigi prototipojn por vunditoj, pretigi
tenilojn de la manĝilaro. La aĵurita juto akiris en konkurso la
unuan lokon (kunlaboris Jana)  en bulgara urbo Plovdiv, la duan
lokon en grafika konkurso. La plej eminenta laboro por entrepreno
Zverimex estis la prilumita mozaiko el polistiren-granuloj. Liaj
grafikaĵoj sukcesis ĉe la komisiono de kooperativo DÍLO. Eminenta
estis  la 4-a premio de la proponoj de la infanludiloj por
handikapuloj. Li pretigis eĉ helpilon por la knabineto kun amputita
maneto. Ĉi tiu aŭtoro elsendas al la mondo mesaĝon pri la
nevenkebleco de la homo, kiu pri io ajn penadas.

 

Mastruminte la hejmon, ĉiuj virinoj – eĉ la
handikapulinoj – sentas mankon de kontaktoj kun la aliaj homoj. Tial
Jana eklaboris en “META” en kontrolejo. Ŝi kontrolis la
kondensilojn – sed ho ve! estiĝis problemoj kun spirado pro
ĉeestado  de maligna gaso! Tial ŝi transiris labori en
poŝtoficejon. Ĉar Jana frekventis ankaŭ la kurson “por
organizado kaj gvidado de entreprenoj”, du jarojn ŝi laboris en
tiu ĉi sfero. En la jaro 1988 ŝi estis dungita en “la invalida
kooperativo” en Hrabyně, kiel la estrino de la kultura komisio.
Pli poste ŝi ricevis proponon fariĝi “honoria funkciulino –
estro de la loĝejkomitato”. Ŝi iom hezitis, sed ŝiaj knaboj
konvinkis ŝin: “Panjo, vi tion ja kapablos.” Kio estas pli
edifa ol la konfido de la infanoj?

 

Estas tagmezo. Ete ektintis la kulerego de la
telero. Jana plej frue enverŝis al la edzo, poste al la pli maljuna
Marek, poste ricevis pli juna Honzík kaj pli poste (laŭ pratempa
kutimo de ĉiuj hejmmastrinoj kaj patrinoj) ŝi plenigis sian
teleron. Tagmanĝis la tuta familio.

 

Eksonas la sonorileto, kiu anoncas vizitantojn.
Eble iu aŭ bezonas ion, aŭ deziras nur babili. Pri tio la familio
alkutimiĝis. Ĉar ĉi tie la homoj vivas por la homoj!

 

Elĉeĥigis
Miloslav Pokorný, alĝustigis Luďka Srbová

 

 

Lirikaj poemoj

 

(la fino de la 13-a kaj la komenco de la 14-a jarcentoj)

 

El la tempo de la kulminanta feŭdismo konserviĝis
du poezi-komponaĵoj idee signifoplenaj kaj laŭforme altnivelaj:
Ostrova kanto (la dua duono de la 13-a jc.), devenanta el la Ostrov-a
monaĥejo sude de Prago, pri la enkarniĝo de Kristo kaj pri la
elaĉeto de la homaro kaj recitativa Preĝo de Kunhuta (ĉirkaŭ la
jaro 1300). Kunhuta estis filino de la reĝo Přemysl Otakar la II-a
(reĝo fera kaj ora), ŝi fariĝis abatino de la monaĥinejo de
Sankta Georgo en Prago. Ĝia temo estas dogma problemo pri la
trasformiĝo de hostio je la korpo de Kristo; ĝis tiu tempo tiu ĉi
problemo estis traktata nur latinlingve.

 

Meditan karakteron kiel la du menciitaj
poezi-komponaĵoj havas ankaŭ Disputo de animo kun korpo. Helpe de
la formo, en kiu “kun sia animo disputas korpo”, estas
solvata la problemo de la respondeco pri la pekoj, faritaj de homo
dum lia vivo kaj pro kiuj estas juĝata la animo. En tiu ĉi verko
montriĝas la klopodo de la aŭtoro prezenti la temon vivece: la
korpo respondas al kormalĝoja animeto tre orgojle kaj memfide. “Vi
vidas ja, ke en mi estas forto, belo kun racio, kun ĉiu reputacio,
sen apatio… havas mi azilojn, saĝajn konsilojn, multnombrajn
ŝirmilojn” kaj tial “al neniu mi submetiĝas”.

 

En la unua duono de la 14-a jc. estiĝis du
kantoj, kiuj eĉ penetris en la popolajn tavolojn. De la 1408-a jaro
la sinodo permesis ilin kanti en preĝejoj. Temas pri “Dio
ĉiopova resurektis” kaj “Jesu-Kristo, bona pastro”.
El la sama tempo devenas du valoraj popolaj amkantoj: “Kie mi
iradis” (Kudy sem já chodila) kaj “Estis mi en ĝardeneto”
(Byla sem ti v sádku).

 

Jaroslav Mráz