ANTAŬEN 3-4/17 DECEMBRO 2009

 

 

ANTAŬEN 3-4/17 DECEMBRO 2009

 



 

Enhavo: Ivo Lapena
Antaŭkristnaska vespermanĝo

 

Esperanta kato Romanco de Kristnaska
tago

 

***********************************************************

 

Memore
al
Ivo Lapenna

 

 

Prof. d-ro Ivo Lapenna
(1909-1987), kies centjariĝon ni festis la 5-an de novembro 2009,
estis sendube la plej elstara inter la gvidantoj en la organizita
Esperanto-movado. Oni ofte ligas lian esperantistan karieron specife
kun Universala Esperanto-Asocio, kiun li gvidis en ties modernan
institucian formon. Sed lia kontribuo al la Movado superverŝas la
limojn de tiu institucia identeco.

Lapenna estis la plej
elstara oratoro en la historio de la lingvo. Lia verko “Retoriko”,
kiu instruas la arton de parola persvadado, vicas inter la klasikaĵoj
pri tiu temo en iu ajn lingvo. Liaj paroladoj restas modeloj ofte
aŭskultataj de sinsekvaj generacioj. La sukceso de lia retoriko en
Montevideo en 1954 estis venko ne nur por UEA, kiun li tie
reprezentis, sed ankaŭ por la parola persvadado, la sola akceptebla
batalilo en serioza batalado por la paco.

 

Li multe laboris ne nur
por akceptigi kaj fortikigi la demokratian metodaron, sed ankaŭ
specife por pliakrigi la retorikon kaj plivastigi la kapablon de
publikaj agantoj uzi ĝin efike. Multaj el ni ne memoras, ke li ankaŭ
fake okupiĝis pri la evoluigo de nia lingvo: en la Simpozio pri
ata/ita, libroforme organizita de la eldonejo Stafeto, gramatikis kun
aliaj gramatikistoj ankaŭ Ivo Lapenna, tute kapable kaj senglite.

 


Tamen kompreneble
li specife apartenis al tute alia fako: li estis grava fakulo pri la
internacia juro, kaj ĝuste surbaze de tiu sia faka kono li muldis la
postmilitan laborlinion de UEA. Lia sinengaĝo sur la tereno de la
homaj rajtoj kreis apartan profilon ne nur por UEA, sed ĝenerale por
la Esperanto-movado de post la dua mondmilito. Pro liaj klopodoj UEA
jam ekde 1947 – unu jaron antaŭ la formala adoptiĝo de la
Universala deklaracio de homaj rajtoj en Unuiĝintaj Nacioj –
enstatutigis la principon, ke la respektadon al homaj rajtoj UEA
rigardas kiel nepran antaŭkondiĉon por siaj laboroj.

Al la
hodiaŭa generacio devus esti grave, ke li estis inter la unuaj, kiuj
en la batalo por konservi la malfortajn lingvojn kaj kulturojn
emfazis la koncepton de lingva genocido kiel juran batalilon. El la
perspektivo de la juro li prezentis analizon de la lingva geopolitiko
kaj bazis sur tio la pledadon por Esperanto kiel justa solvo.

 

 

La principoj de tiu
analizo akiras pli ĝenerale agnoskatan gravecon hodiaŭ, kiam multaj
komentantoj iom post iom agnoskas la valoron de moralaj (anstataŭ
nur de pragmatikaj) konsideroj en la agado sur la monda scenejo, kaj
kiam la voĉoj de la neregistaraj organizaĵoj kiel portantoj de tiuj
moralaj valoroj – foje opozicie al la foje senmoralaj ŝtataj
sistemoj – plifortiĝas en la internaciaj institucioj.

 


Mi ne volas en tiel
grava jubilea momento paroli ĉefe pri la UEA-kariero de persono, kiu
tiel elstare skulptis tutan ĉielpejzaĝon por la lingvanaro kiel
tuto: tro mallarĝe limigi lin al nia asocio donus la impreson, ke ni
volus iel ŝteli lian vizaĝon por ni!

 

 

De LPLP (kiu en lia
tempo havis la pranomon “La monda lingvo-problemo”) ĝis la
serio Oriento-Okcidento, de la dumkongresa oratora konkurso ĝis la
roterdama oficejo de UEA, tiom da institucieroj de nia asocio atestas
lian ĉarpentistan lerton, ke ni prefere ne eku pri tiu temo, sed
lasu al la tuta esperantista publiko, sendiskriminacie pri asocia
aparteno, aplaŭdi la memoron de tiu homo, kiu donis al ni plej da
kialoj por aplaŭdi! Li estis unu el tiuj malmultegaj, pri kiuj eblas
tute sincere kanti, “La mond’ aliiĝos, la temp’ pasos for, sed
vivos eterne pri ili memor’.”

 

Probal Dasgupta, prezidanto de UEA,
gk de UEAndlr: Foto pri Lapenna:
http://www.ivolapenna.org/index/lapenna_farve.jpg

 

el ret-info

 

 

 

Kiel
ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo

 

 

Pasintjare je
Kristnasko ricevis la patro de iu sia kolego en la oficejo vivan
leporon. Ĉi tiun pliriĉigon de la antaŭ-kristnaska manĝokarto
kvitancis la tuta familio kun dankemo – kompreneble, krom la
avineto, kiu ĉiam opoziciis. Sed eĉ ŝi, vidante, ke ŝi estas de
la familia konsilantaro voĉdone superita, eĉ ŝi submetis sin al ĉi
tiu decido kaj kiel persono sperta, ŝi prenis sur sin la taskon
organizi la tutan preparon de la leporo por la antaŭkristnaska
vespermanĝo. Poste la avineto elserĉis en „La hejma konsilanto“
devizon „Leporo“, kie estis skribite „mortigado de la leporo“
– vidu la samon sub la titolo „kuniklo“. Ĉi tiu saĝa libro
poste konsilis, ke „kuniklon, same kiel leporon ni ekprenos je
malantaŭaj kruroj kaj mortigos per bato inter la orelojn“. Post
tiu ĉi grava konstato estis la taskoj dividitaj jene:

 

La
patro – mortigo de la leporo, la patrino – ĝia prilaboro. La
frato Fabiano estis tenonta la leporon je la kruroj. La avineto –
kontrolo de la tuta procedo. La aveto estis destinita kiel unua, mi
kiel la dua rezervulo.

 

 

Poste do la afero
komenciĝis. La patro suprenfaldis al si la manikojn, elprenis la
leporon el la kesteto kaj transdonis ĝin al la frato Fabiano, kiu –
laŭ la konsilo – ekprenis ĝin je la malantaŭaj kruroj. La patro
dismetis la gambojn, trifoje profunde ekspiris kaj levis la manon por
doni al la leporo mortigan baton; sed subite la animalo ekkomprenis,
ke la afero fariĝas grava – ĝi ekskuiĝis kaj Fabiano kontraŭvole
ĝin liberlasis. Anstataŭ la leporo ricevis la baton Fabiano; por la
plua batalo li estis tiamaniere perdita.

 

 

La
avineto, kiel unua ekkomprenis la situacion kaj ekkuregis kontraŭ la
leporon, kiu en senpripensa fuĝo zigzage kuregis tra la ĉambro.
Bedaŭrinde, ŝia fulmorapida ago restis senefika, ĉar la leporo
enkuris malantaŭ la ŝrankon – kaj evidente ĉi tiu loko al ĝi
ekplaĉis, ĉar ĝi ne montris multe da emo ĉi lokon forlasi.
Intertempe rekonsciiĝis kaj organizis sin pluaj taĉmentanoj. Post
longa proklamo de la avineto, ke ŝi kontraŭstaris kaj avertis kaj
post mallonga familia interkonsento estis decidite la leporon elpeli
per la helpo de balailo. Ĉi tiu ideo estis tuj realigita. La
atendata rezulto ne venis, ĉar la leporo forkuris antaŭ la balailo,
sed ne forlasis la lokon malantaŭ la ŝranko. La patrino alkuris kun
brosbalailo por helpi elpeli ĝin de la alia flanko. Ne vidante alian
eblon, la leporo rampis el sub la ŝranko kaj ree komencis
sen-pripense kuregi zigzage tra la ĉambro. En la batalon intermetis
sin la patro; li ĵetegadis post la leporon kuirtranĉilojn, sed li
sukcesis nur frakasi la vitron en la fenestro, unu tranĉilon rompi
kaj unu enigi en la pordon tiel profunden, ke ne estis eble ĝin
eltiri.

 

 

Post plua horo de la
batalo estis mallonga ripozo, kiun uzis ankaŭ la leporo. Ĝi estis
en angulo, moke vidigis la dentojn kaj starsidis. Tion mi ne povis
toleri, kaj tial mi ĵetegis sur ĝin la viandpistilon; de ĉi tiu
foje detruiĝis nur la vitro de la libroŝranko. La batalo denove
komenciĝis kun ankoraŭ pli granda rapideco kaj vervo, sed
montriĝis, ke ĉiuj disponeblaj bataliloj, t.e. balailo,
brosbalailo, resto da kuirtranĉiloj kaj viandpistilo, ke ĉiuj tiuj
rimedoj ne sufiĉas. Subite venis al mi savoporta ideo: mi enkuris la
loĝĉambron kaj alportis al la patro kuglopafilon, por ke li mortigu
la leporon tiumaniere. La patro ekcelis, sed poste li ŝanĝis sian
decidon kaj donis al mi kapofrapon; kaj kiam li ekvidis, ke la leporo
intertempe enkuris la loĝĉambron, ĉar mi lasis la pordon
malfermita, mi ricevis ankoraŭ unu frapon. Jes, tiel la mondo
rekompencas!

 

 

La
batalo transportiĝis en la loĝĉambron, kio estis granda avantaĝo
– por la leporo, kompreneble. Ĉi tie ĝi trovis multe pli da ebloj
por defendo kaj estas necese aldoni, ke ĝi uzis ilin rimarkinde. De
tempo al tempo ĝi haltis kaj starigis la orelojn, – sed tuj ĝi
denove daŭrigis la vojon, ne permesante al ni respiri. La situacio
estis senespera; la tempo senkompate pasis – estis jam la naŭa
vespere kaj ni ankoraŭ senĉese ĉaspeladis la leporon, kiu
kontraŭstaris al sia fatalo kaj estis kuranta de unu angulo al la
alia, entute mal-atentante, ke ĝi estas destinita al la
antaŭkristnaska vespermanĝo. La patro intertempe rompis ĉiujn
restantajn tranĉilojn kaj komencis do ĵetegadi sur la leporon
diversajn aĵojn, ekzemple paperpezilojn, cindrujojn, ŝuojn ktp.;
kelkajn el tiuj aĵoj li sukcesis detrui komplete, aliajn nur parte.

 

 

La ĝisnuna stato de la batalo estis
jena: la leporo restis viva kaj sana, sed la materialaj perdoj de la
familio estis grandaj.

 

 

La batalo venis al sia
kulmino. La afero finiĝis tute alie, ol ni atendis. Nome, subite iu
ekfrapetis la pordon kaj venis nia najbarino, kiu lasis malfermita la
pordon. Tion uzis nia leporo, kiu inter ŝiaj kruroj rapidege
forkuris. Per tio ni perdis la esperon pri la lepora rostaĵo.

 

La
patro terure ekkoleris kaj ekkriis: Dio mia, pardonu al mi, ke mi
ekbategos ĉi virinaĉon, forprenu de mi la forton, por ke mi ne
mortigu ŝin, ĉar alie oni povus min malliberigi. La najbarino
antaŭvidis la danĝeron kaj fuĝis.

 

Kiam la patro trankviliĝis, la panjo
finploris kaj la avineto plendis, ke neniu aŭskultis ŝin, ĉiuj
foriris vespermanĝi en la restoracion.

 

 

Ĉu Vi interesiĝas, kion faris poste
la leporo?

 

Ĝi kuris sur trotuaro,
kie ĝi endanĝerigis iun maljunulon kaj poste zigzagis tra ŝoseoj,
kie ĝi kaŭzis karambolon de kelkaj aŭtomobiloj. Fine ĝi atingis
sopiratan arbaron kaj malaperis en la arbustoj. Ni kredas, ke ĝi
travivis gajan Kristnaskon.

 

Mallongigita rakonto je
la temo de V. Váňa el la lernolibro

 

Paŝoj al plena posedo de
W. Auld.

 

Ilustris Zd. Novotná

 

 

Esperanta
kato

 

En la pensiono ESPERO
en Skokovy, ĉarma vilaĝo proksime de „Bohemia paradizo“, belega
regiono de Ĉeĥa respubliko, oni jam multajn jarojn aran-ĝas
kursojn de Esperanto. Ankaǔ mi en tiuj kursoj kelkfoje partoprenis.
Mia lasta vizito restos enskribita en mia memoro por ĉiam. Mi
travivis tie ĉe iu posttagmeza promeno okazaĵon, kiu estas tre
grava por studo de disvastigado de Esperanto. Ĉar tie manifestiĝis
scipovo de Esperanto mem disvatiĝadi !

 

 

Kio
okazis: Promenante, mi ekvidis sur herbejo subitan rapidan movon de
nigra-blanka korpo. Ĝi aperis kaj ree malaperis. Mi rigardis la
lokon pli atente kaj vidis katon, kaptantan musojn. Mi amike demandis
ĝin (kompreneble en la ĉeĥa): „Tak co, chytilas?“ La
kato ignoris min. Mi ripetis la demandon kaj la kato denove min
ignoris. Jen venis en mian cerbon ideo alparoli la katon Esperante.
Mi kriis al ĝi: „Ĉu vi kaptis?“ Kaj la kato iomete leviĝis,
turnis la kapon al mi kaj per piedo antaǔ la buŝo piedsignis:
„Silentu!“ Poste ĝi ree tuŝkuŝiĝis sur la teron kaj kaǔriĝis,
atendante muson.

 

Mi ne sukcesis
malkovri, kiamaniere efektiviĝis ĉi tiu miraklo. Eble gravas la
longtempa regula ripetado de Esperantaj kursoj. Helpas eble ankaǔ la
natura beleco de la regiono. Mi nepre ĉe mia venonta vizito en
Skokovy alparolos Esperante iun el la ĉevaloj, kiuj tie paŝtiĝadas.
Mi certe sukcesos. Bestoj estas ofte pli saĝaj ol homoj.

 

Jaroslav Krolupper

 

 

Noto de la redakcio: Se nia membrino
el Č.Třebová edukis sian hundon pere de ordonoj en Esperanto, ĉu
tio ne estus ebla ĉe katoj???

 

Jan Neruda

 

Romanco de Kristnaska tago

 

 

El la ĉeĥa
tradukis JUDr. Tomáš Pumpr

 

Petro sur la liton falas

 

kaj tuj sonĝo lin vualas.

 

Kaj li vidas: la pejzaĝo

 

en plej hela lumo staras. Petro gapas
en konsterno:

 

Simpla
stal´ kun familio,

 

kaj
jen – li apenaŭ spiras

 

knabo
kiel Sun-radio.

 

Anĝeletoj svarmas, brilas,

 

flugpetolas tra aero,

 

ĉiu kantas Haleluja,

 

kiel scias nur anĝelo. Petro vidas
nun alkuri

 

vilaĝanojn
kaj jubili:

 

Marŝas
viroj, marŝas fraŭloj,

 

muzik-bando
antaŭ ili.

 

Vaŝek frapas la tamburon,

 

Martin arĉas, Matej blovas,

 

Vojta fajfas per klarneto,

 

Kuba fajfil-sakon movas. Ludas ili,
aĥ, aŭdinde,

 

pufaj vangoj, man´ flugetas…

 

Al li ŝajnas, ke la kruroj,

 

mem en dancon salti pretas.

 

Fino. Elviciĝas Briĥta,

 

glatrazita, en dekoro,

 

eksa kaporal´ ulana,

 

nun solena oratoro. Li sin streĉas,
tuŝas ĉapon

 

Kristo!“ Li parolon tenas,

 

Ni ne konas sanktajn skribojn,

 

sed ni scias, kio venas.

 

Vi… Ne! Mi… Ne! Jes! Ni ĉiuj

 

estas – sciu – por Di-gloro…“

 

Nun li stumblis: Plumba lango

 

trovas truon en memoro.

 

Lia lipo time tremas

 

lia pugno prem-rigidas,

 

Hontu!“ Petro el la sonĝo

 

laŭte al ulano krias. Sed Jesuo
alridetas:

 

Vi
infanoj estas bravaj.

 

Post
la mort´ animoj viaj

 

hop!
ĉielen flugos savaj.“

 

Nun alvenas ĥor´ kantanta,

 

la mastrinoj al omaĝo,

 

kaj en sakoj, korboj portas,

 

kion havas la vilaĝo. Mielkukojn,
pomojn, kremon,

 

tolon,
kion ajn necesas …

 

Jozef
prenas la donacojn

 

kaj
Maria kape jesas.

 

Sed nun kio? Petro sonĝe

 

gapas procesion plian:

 

Dek du virgulinoj gvidas

 

per rubando la dek trian. Ĉarmaj
kiel dek du rozoj.

 

Ho,
vi infanet´ ĉiela,

 

ni
venigas al vi Anjon,

 

ĉar
ŝi estas la plej bela.“

 

Jes, ja! Prave!“ grumblas Petro.

 

Jen ŝi estas. Povas ja vi

 

de ŝi – anstataŭ de ĉiuj

 

mieldolĉan kison havi. Kaj Aninjo
proksimiĝas,

 

klinas
sin kun bona volo.

 

Jesueto
tuj la brakojn

 

krucas
ĉirkaŭ ŝia kolo.

 

Aj, li ridas, ŝin karesas,

 

ŝin al sia brusto premas,

 

ricevinte unu kison,

 

jam la plian havi emas. Petro sur la
lit´ baraktas

 

kiel
urso en kaptilo.

 

La
patrino ne protestas?

 

Tiel
edukiĝas filo?“