ANTAŬEN 3/14 JULIO 2006

 

ANTAŬEN 3/14  JULIO 2006

 

 

La
vojo de amikeco transe Francion.

 

Panjo,
mi volus kun la edzo ekkoni francan marbordon de Normandio kaj
Bretonio. Ĉu vi volus kunveturi? Tamen ĝi havos unu kondiĉon. Se
ni veturus solaj, ni povas tranoktadi en la tendo. En la kazo, ke Vi
volos kunveturi, ĉu Vi povus mendi la tranoktadon – certigi ĉe
Pasporta servo aŭ ĉe Viaj geamikoj kaj francaj konatoj?

– Kompreneble mi konsentis.

 

Sekvis
kelkaj vesperoj super la mapo de Francio, super la detala mapo de
Normandio kaj Bretonio, kiujn lokojn ni volus vidi, kie loĝas niaj
geamikoj aŭ gastigantoj de Pasporta servo. Mi volis speciale vidi
kastelon “Le Mont de saint Michel” kaj vidi, kiel aspektas
fino de Eŭropo. La liberaj tagoj de miaj familianoj sumis 25. Do ni
kalkulis eblecojn de unuopaj tagoj, nombron de kilometroj; nin ne
interesis aŭtostradoj, sed belecoj de la naturo, maro kun siaj
klifoj, fiŝistaj havenetoj, ekkono de historiaj vidindaĵoj, sed ĉe
la revena vojaĝo multaj kasteloj kaj katedraloj sur la rivero Loire.

 

Ni
preparis precizan planon de nia vojaĝo. Poste mi skribis al unuopaj
adresoj pri nia vojaĝo kun peto, ĉu en tiu preciza dato ili povas
nin tranoktigi. Fakte ĉiuj konsentis, geamikoj kaj nekonatoj –
gastigantoj el Pasporta servo kaj ĉiuj sendis manskribitan planon,
kiel de tiu ŝoseo, de kiu ni venos, tra kiom da rondaj ĉirkaŭvojoj,
pontetoj ktp. por bone veni ĝis ilia domo. Mi sendis al ili 16
adresojn kaj telefonnumerojn de ĉiuj kun precizaj tagoj de alveno
kaj ĉe la proksimiĝo al plua gastiganto ili mem jam telefone
demandis, se ni estis ĉe ili kaj je kioma ni forveturis, ĉu ĉio
estas laŭ nia deziro. La zorgemo pri ni estis kortuŝa kaj perfekta.

 

En
nia aŭtomobilo Felicia estis grandega teko kun manĝaĵo, ĉar mi
antaŭe ĉiujn informis, ke ni havos dormsakojn kaj propran manĝaĵon.
La dormsakojn ni uzis nur unufoje – dum 25 tagoj, manĝaĵon ni ĉe
gastigantoj ne povis manĝi, ĉie ni havis preparitajn iliajn
manĝojn por vesperoj kaj matenoj. Ni kunportis eĉ plenan tekon de
diversaj suveniroj el nia lando..

 

Ni
veturis tra Nürnberg kaj Heidelberg, tra Luksemburg al Reims, kie ni
vidis la faman katedralon, kie estis kronitaj ĉiuj francaj reĝoj.
Norde de Parizo ni salutis malnovajn geamikojn, sed vilaĝeto Osny
havis direkttabulojn sur ambaŭ flankoj, tamen tia rebuso estis bone
solvita post eta tempo kaj ni trovis etan paradizon en ĉarma familia
dometo.

 

La
plej grandan urbon de Normandio Rouen ni ne povis viziti pro granda
nebulo, forta vento kaj densa pluvo, do ni veturis plu al la maro –
kanalo la Manche por viziti interesan havenon Dieppe. Ankaŭ de ĝi
mi ne povas rakonti al vi, pro grandaj ventegoj kaj pluvegoj ni ĝin
nur traveturis. Mi pensis, ke nia granda vojaĝo ne komenciĝas tro
bone. Nur ni povis promeni en fiŝista haveno Fécamp, kvankam bone
vestitaj pro forta vento kaj nekutima julia malvarma vetero. Etretat,
mara banloko kun siaj klifoj 70 metroj altaj, kiuj kreiĝis el kreta
materialo, impresis nin, tamen supren tra etaj vojetoj al rokaj
pordegoj ni ne kuraĝis iri pro forta ventego. Nur malgaje ni
rigardis plaĝon kaj belan lokon por banado, kiu estis de ĉiuj
forlasita.

 

La
urbo Le Havre estas granda havenurbo, kiu dum la mondmilito estis tre
damaĝita.

 

Ni
proksimiĝis al urbo Caen, kie ni en proksima eta vilaĝeto serĉis
nekonatan gastiganton de Pasporta servo. La okmembra familio ĵus
volis eksidi al solena vespermanĝo, sed atendis nin; ni estis
bonvenigitaj kiel longjaraj geamikoj, tuj ni vespermanĝis kun ili –
ni unue ne sciis al kiu gratuli, ilia filo faris sukcese gravan
ekzamenon. Post la vespermanĝo s-ano Yv veturigis nin per sia aŭto
en la malnovan urbon por vidi grandegan universitatan areon por 30
mil studentoj, bele vespere lumigitan burgon, tribunalon, katedralon
kaj du preĝejojn por viroj kaj virinoj kaj pluajn preĝejojn. Ĉion
ni aŭskultis en bonega Esperanto.

 

En
Granville ni promenadis super la maro ĉirkaŭ kelkaj grandaj bunkroj
„La muro de Atlantiqua“, kiuj dum la dua mondmilito ludis gravan
rolon.

 

Ni
proksimiĝis al majesta Le Mont-Saint-Michel, kiun mi tiom da jaroj
sopiris trarigardi. Sur la insula granita monto staras rempara
monakejo meze de mara sablaĵo. Ĝi estas proksimume 80 metrojn alta
kaj ligita kun marbordo per digo. Dum malalta tajdo estas la fundo de
la maro dekaŝita ĝis 10 – 15 metrojn de la marbordo. Por mi ĝi
estis granda travivaĵo, tamen multegaj ŝtupoj ege lacigis min.

 

Niaj
gastigantoj – longjaraj geamikoj ĝojis, ke mi povas nokte gardi
iliajn infanojn – parolantaj Esperante kaj ili kun miaj familianoj
partoprenis noktan aventuron kun pluaj 15 personoj. Ili alveturis al
la bordo de la monto de sankta „Miŝel“ de la malantaŭa flanko
ĉe malalta tajdo por vidi diversajn bestojn kaj noktajn birdojn.
Estis planite, ke ili piediros eble 4 kilometrojn kaj post refreŝiĝo
en fiŝista nokta gastejeto ili ankoraŭ dum malfluso revenos. Sed la
vetero montris sian malbelan vangon kaj ĝojigis la piedirantojn per
grandega ventego kaj pluvego, ke la gvidanto de la kolektivo perdis
konatan vojeton kaj ili ĉiuj enfaladis “ĝis al ventro” en
la koton.

 

Iliaj
kontraŭpluvaj plastaj manteloj estis de ventego tute disŝiritaj, do
elĵetitaj; ĉiuj partoprenintoj estis antaŭ gastejo ŝprucigitaj –
purigitaj per akvo el hoso, ke ili povu ricevi en gastejeto almenaŭ
varmegan supon kaj devis rapidi reen pli frue, ol leviĝos la tajdo.
De planitaj 4 kilometroj estis pli ol 14 km kaj laŭ ilia gvidanto
okazis en tiu nokto la plej malbona vetero en tuta lia vivo.

 

La
urbo Rennes almenaŭ por kelkaj horoj permesis montri al ni siajn
vidindaĵojn kaj al ni plaĉis diversaj signifaj konstruaĵoj, kiel
palaco de justico ktp., tamen el la belega parko ni denove devis fuĝi
pro forta pluvo. Ankaŭ grava haveno Saint Malo, kiu famiĝis en la
16-a jarcento en batalo de korsaroj kontraŭ Angloj, firmaj digoj,
fortika burgo kaj en la maro la estinta arestejo ne lasis nin
promenadi sen pluvombreloj.

 

Survoje
al marbordo de Roza granito ni admiris katedralon en St. Brieux,
urbeton
Paimpol, Pointe de Arceules kaj el alteco multegon de etaj belegaj
insuletoj L´ile de Bréhat. Tamen trovi nian pluan tranoktadon en la
urbo Cavan, kiam ni alveturis de alia flanko ol estis desegnita sur
la plano, ne estis facila. Kiam ni ne konis francan lingvon kaj ni ne
povis veturi tro malrapide sur rondaj krucvojoj kaj longajn francajn
nomojn ni ne sukcesis rapide tralegi, ni devis rondvojaĝi iam
sesfoje kiel sur karuselo. Tamen fine sukcese.

 

La
Cote de Granit Rose – marbordo de Roza granito estas ĉarma, ankaŭ
ĉe akompano de du longjaraj amikinoj, kiujn ni jam plurajn jarojn ne
renkontis. Ploumanach, Saint Quires – fine la vetero trankviliĝis
kaj la suno brilis kaj miaj familianoj kiel kapridoj saltetis sur
grandegaj ŝtonegoj, ke mi timis pri ilia hazarda glitfalo.

 

Perros
Guirec,- ĉu tio estas ebla? Ni trarigardis maran horaron de la
tajdo. Precize je minutoj la marakvo venas kaj post ses horoj
forfluas. Por kvar monatoj antaŭen la homoj konas la tajdon.
Tregastel, Pleumeur Bodou, tie ni admiris grandegajn plastikajn
kuglojn de satelitoj (muzeo de telekomunikado), Lanvelec, Saint
Efflam.

 

Survoje
al granda havena urbo Brest ni haltis en Morlaix, kie ni admiris
interesajn konstruaĵojn kaj 58 m altegan duetaĝan viadukton, longan
300 metrojn. En Brest surprizis nin multaj flagoj eble de la tuta
mondo. Kio okazas? La dekkvaran de julio estas franca nacia festo kaj
ĉi tie okazas ĉiam post kvar jaroj Internacia festivalo de ŝipoj,
velŝipoj kaj krozŝipoj el la tuta mondo. Brest estas granda
marhaveno ĉe la enfluejo de la rivero Penfeld. Ĝi estas verko de la
plej signifa ministro de maristaro Colbert el la 17-a jarcento. Li
kreis el malnova milithaveno, konata jam de la komenco de nia erao,
la plej grandan maristan bazon de Francio ĉefe de armea celado.
Antaŭ fino de la dua mondmilito estis Brest preskaŭ senpaŭze
bombardita, post ĝi estis renovigita.

 

La
festivalon partoprenis 2500 ŝipoj el 27 landoj, 20 mil maristoj,
2000 muzikistoj, dum 5 tagoj okazis centoj de diversaj ekspozicioj
kaj diversaj prezentadoj. Ni havis grandan ŝancon, ke ne venis al
niaj geamikoj iliaj parencoj, por kiuj estis aĉetitaj enirbiletoj
kaj ili estis al ni donacitaj. Ni estis tre dankemaj pro tio, ĉar
tian travivaĵon ni certe jam ne povos vidi.

 

Ni
proksimiĝis al oficiala fino de Eŭropo ĉe Atlantika oceano, kiun
mi tiel sopiris vidi. Bonvenigis nin krom ĉarma vetero belega roka
marbordo, kiu kreas en la maron du interesajn longajn terlangojn; unu
nomiĝas La Pointe du Van kaj la pli konata La Pointe du Raz. Ni
promenadis sur ambaŭ, admirinte kiel la ondoj puŝiĝas kontraŭ
rokoj, kvankam la maro estis sufiĉe trankvila.

 

Post
trarigardo de la urbo Benodet kaj milithaveno Lorient ni planis pluan
tranokton en vilaĝo proksime de la urbo Vannes, sed de antaŭaj
gastigantoj ni aŭdis, ke tiu samideano kuŝas en malsanulejo. Tamen
tuj ili telefone kontaktis alian samideanon, kiu estis preta akcepti
nin. Ni opiniis, ke ni venos al ia kampara malnova bieno, eĉ la
nomon ni ne bone memoris. Sed neniun malnovan bienon ni trovis, sed
ĉarman dometon plenan de hortenzioj tute super la maro. Kara
bonvenigo, kvankam neniam vidis unu la alian. La vespermanĝo
preparita de fremda familio, kiun ankoraŭ vizitis nigrulo kun
japanino. Sub nia fenestreto plaŭdis la maro, la suno subiranta en
la maron estis grandioza prezentado. Matene vekis nin muziko de
Beethoven – la kanto himno de ĝojo. Ni estis kortuŝaj.

 

Pluan
tagon bonvenigis nin Carnac. Tie estas granda regiono de menhiroj –
ŝtonoj starigitaj sur alta flanko en paralelaj vicoj el la jaroj
3500 – 1800 antaŭ nia erao. Ili estas restaĵoj de religiaj
memoraĵoj astronomiaj el la tempo, kiam la popolo kultivis
sunkulton.

 

Ni
pasis terkapon Quiberon, trarigardis armean fortikaĵon Pointe du
Percho, kie ni eĉ unu homon ne renkontis, en Sant Nazaire ni admiris
gravan submarŝipan bazejon, kiu dum la Dua mondmilito estis tute
likvidita per bombardado. Nun tie trankvile staris grandega oceana
ŝipego.

 

Nia
plano gvidis nin pluen al la loko de niaj longjaraj geamikoj kaj por
kelkaj tagoj ni tie restis kaj faris nur pli mallongajn ekskursojn.
Tiel de Préfailles ni vizitis natur-rezervejon de Briére, urbeton
Pornic, insulon Noirmoutier, kiu estas unika pro sia ŝoseo, kiu
estas uzebla nur en la tempo de maltajdo. La ŝoseo estas pli ol 4
kilometrojn longa, ĝi havas savkolonojn kun ŝtupetaroj por savo de
nura vivo. Ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la ŝoseo estas mara
horaro, kiam eblas uzi la ŝoseon. Sur la insulo neniam neĝis, la
mimozoj floras jam en januaro, senĉese tie estas forta vento, do
ankaŭ arboj ne kreskas tro alte. Tie estas multaj kampetoj, de kiuj
oni ricevadas maran salon. Tamen estis tie multaj problemoj kun
trink-akvo, kiu devas esti transportata per tuboj el la kontinento.

 

Ni
pasis la fiŝistan havenon Herbaudiere, trarigardis grandegajn
traktorojn, kiuj en Port du Bec helpas al fiŝistaj ŝipoj el la
akvo, kiam la malalta tajdo jam ne permesas albordigi al ili. Ni
direktas nin al la plej granda duka burgo el la 15-a jarcento al la
urbo Nantes. En proksimo de la rivero Loire estas dissemitaj multaj
kasteloj, sed pro financaj kaj tempaj kialoj ne eblas ĉiujn
trarigardi, do kelkajn ni vidis nur de la ŝoseo, kelkajn ni
trapromenis, kelkajn ni vidis nur tra ŝlosita pordego. Tamen de tiuj
kelkaj, kiujn ni trarigardis, ni forportis belegajn travivaĵojn.

 

Unu
el la plej belaj kasteloj de la fino de mezepoko, konstruita de la
reĝo Ludoviko XI. estas Langeais. Mezepoka burgo Amboise estis en la
15-a jarcento transkonstruita al komforta kastelo. La reĝo Ludoviko
XII. invitis ĉi tien la plej grandan artiston kaj scienciston de tiu
tempo Leonardon da Vinci. Ni trarigardis eĉ detale lian proksiman
muzeon pri ĉiuj liaj inventoj en la kastelo Clos-Luce, kie li ankaŭ
estas entombigita. Ni sciis pri li, ke li estis signifa pentristo kaj
skulptisto, sed li ankaŭ inventis aviadilon, helikopteron,
mitraleton, tankon, paraŝuton, turbinon, turn-ponton, globetlagron
ktp. ktp.

 

Plua
kastelo, kiu tre entuziasmigis nin estis Blois kun ege interesa ronda
ŝtuparo. Ĝi estis transkonstruita el malnova fortikaĵo je reĝa
restadejo dum la tempo de Ludoviko la XII-a.

 

Sed
la plej vasta kastelo estas Chambord, kiu havas 440 ejojn, konstruita
komence de la 16-a jarcento, ĉirkaŭita de grandega parko kaj
ĉasarbaro 55 km2.

 

Ni
ĉirkaŭveturis nekutimajn dometojn – loĝejojn konstruitajn el
kalkoŝtonaj rokoj – „troglodytoj“, sed mi ne povus imagi tie
loĝi.

 

Plua
tre ĉarma kastelo Chenonceau estas nomita la kastelo de ses virinoj.
Ĝi staras super la rivero Cher en renesanca stilo kaj ni estis
ravitaj de kelkaj ĝiaj parkoj.

 

Tamen
ni devis forlasi regionon de multaj kasteloj kaj daŭrigi orienten
por pliproksimiĝi al nia hejmo. Survoje ni trarigardis la urbon
Orleans. La urbo famiĝis dum la centjara milito inter Anglio kaj
Francio, kiun liberigis en la jaro 1429 popola heroino Jeanne d´Arc,
de tiu tempo nomita Virgulino de Orleans.

 

Post
la unutaga promeno tra Parizo ni ankriĝis por du noktoj ĉe nia
membrino, longjara amikino en Boissy, kiu invitis niajn pluajn
malnovajn konatojn kaj tiel nia kolektivo bone amuzis.

 

La
urbo Nancy – en pasinteco restadejo de lotrinaj dukoj – ege surprizis
nin. La sesangula placo en la mezo kun la skulptaĵo de la duko
Stanislav havas ĉiujn ornamaĵojn orumitajn; ankaŭ komenco al ĉiu
strato el la nomita placo havas grandioze orumitan krad-pordegojn, de
du flankoj kun belegaj akvujoj, ankaŭ ĉiuj lum-kandelabroj brilas
per orumitaj ornamaĵoj.

 

La
ĉefurbo de Alzaco, Strasbourg, estas unu el la plej gravaj urboj de
Francio kaj de la tuta okcidenta Eŭropo, ankaŭ pro eksterordinara
signifo historia, komerca, industria, trafika, kultura kaj
administra. Ni admiris belegajn malnovajn domojn kun ligna skeleto,
multege da floroj kaj kvartalon „Eta Francio“, kiu estas la plej
bone konservata angulo de la malnova urbo kun kanaloj fonditaj el
riverbranĉoj.

 

En
la urbeto Dieuze ni vizitis nian karan membron André kun sia edzino.
Ambaŭ geedzoj estas ĉaretuloj. Ni tre admiris inĝenian solvon de
ilia mastrumado. La tabloj sur radetoj, enŝoveblaj pordoj,
eltireblaj bretoj en la kuireja ŝranko, la duŝo en dormĉambro kun
levata ramplo, apartaj ĵaluzioj kaj aŭtomata malfermado de
fenestroj, aŭto kun levata platformo. Ni estas tre dankemaj, ke ni
povis propraokule vidi, kiamaniere oni povas plibonigi sian nefacilan
vivon.

 

La
libertempo finiĝis, la travivaĵoj kaj rememoroj restas ankaŭ post
kelkaj jaroj.

 

En
la fotoalbumo estas notita: Ni entute veturis 4928 kilometrojn, ni
bezonis 348 litrojn da benzino. En 16 familioj ni tranoktis, neniu el
ni tri konis francan lingvon, nur saluti kaj danki, per Esperanto ni
bonege interkompreniĝis. Ĉie ni renkontis tre amikajn
esperantistojn, al kiuj ni ĉiam restos dankemaj.

 

Jarmila
Rýznarová