ANTAŬEN 3/13 JUNIO 2005

ANTAŬEN  3/13             JUNIO   2005

 

 

Enhavo:
La sesa daŭrigo de irana raportaĵo
La sciuro

 

 

La sesa kaj lasta daŭrigo  de irana raportaĵo pere de beograda E-instruistino Tereza Kapista:

Mia instrulaboro en Irano

 

Kun la paroliga grupo mi faris parolekzercadon kaj la temo estis: „Kio estas la vera problemo de la mondo?“ Mi klarigis, ke mi deziras ilian opinion pri tio, kio estas komuna al ĉiu lando kaj al ĉiu popolo. La respondoj kaj la klarigoj, kial ili opinias, ke tio estas la problemo montri, ke vere esperantistoj pensas monde, ne loke, ĉar la cititaj problemoj estis: senlaboreco, aidoso (komence tio estis kaŝita, ke jam aperis ankaŭ en Irano), malsato, polucio, ekologio kaj aparte kelkaj virinoj petis, ke ni enlistigu la problemon de la homaj rajtoj kaj la rajtojn de virinoj. Emerita profesorino diris, ke la plej granda problemo estas Usono, pravigante sin, ke ili ĉiam ie elvokas militon kaj post tio la nekulpa popolo suferas kaj faras problemojn ankaŭ al lando, kien oni fuĝas. Dum du horoj ni diskutis pri tiu temo kaj mi konstatis, ke ili tute bone esprimas siajn opiniojn. Se estis iu granda eraro, mi notis en la angulo de la tabulo  kaj poste mi klarigis kial, kiu vorto aŭ gramatika formo ne konvenis, mi ne rompis ilian paroladon. Mi havis impreson, ke ili malpezigis siajn korojn pere de tiuj plendoj pri problemoj.

 

Posttagmeze okazis la kursoj kaj mi hastas fini ĉiun lernitaĵon antaŭ la fino de la kurso. Mi estas kontenta kun ilia scio.

Mi iris dormi ĉe s-ino Morineh Fahmi, kiu vivas kun la fratino. Ili havas belan apartamenton en nova konstruaĵo tre komforta kun propra aŭtejo en la kelo kaj deĵoranto ĉe bele ekipita enireja halo. Vere la sekureco estas plena, ĝuste pro tio ili elektis tiun loĝejon. La domegon ĉirkaŭas bone ordigita kaj flegata parko. Kiam oni promenis, ĉie la ĝardenistoj plantis novajn plantojn. Tio en la centro ne povas ekzisti. Tamen Tehrano havas kelkajn belajn parkojn kun akvobasenoj kaj fontanoj.

Mi estis invitita en la domon de s-ro Morteza Habibpur, konata pentristo kaj bona esperantisto. Mi alvenis kun lia filo kaj mi sukcesis trovi la grupon de studentinoj, kiuj lernas ĉe Morteza pentroarton. Ĉarmaj knabinoj -studentinoj. Ili estis sen kaptukoj en ateliero, kio surprizis min. Ili uzis la okazon kaj demandis min rilate al Esperanto kaj aliaj virinaj temoj.

Milfoje mi menciis, ke ni trinkis teon. Do, irananoj trinkas ĝin dum tuta tago multfoje kaj eĉ noktomeze, kiam ili sidas kaj babiladas. La teon oni ne trinkas kun sukero, sed servas daktilojn freŝajn, aŭ sekigitajn, blankajn morusojn, dolĉegajn, kiujn mi amegis! Aŭ iuspecajn bombonojn, kiuj similas al monereto, tio estas kandigita sukero kaj en ĝi estas pecetoj de speciala citronŝelo kaj safrano. La dolĉaĵojn vi metas sur la langon, tra ĝi iomete suĉas la teon. Kafon neniu trinkas; iam mi regalis per kafo miajn kursaninojn en hotelo, ili provis, sed pardonpetis, ke tio estas netrinkebla.

 

Ĉu tiuj etaj diferencoj povas malproksimigi  nin? Tute ne, tiuj estas la eroj de diferencoj, kiuj estas interesaj kaj al ili kaj al mi. Pli diversaj, pli interesaj, se la mondo estus egala, ne plu estos interesa. Uniformigo forigas la specialaĵojn kaj la belegajn popolajn kutimojn, kiujn oni herede akceptadis dum miloj da jaroj. Sed tio, kio devas esti al ĉiuj la samo, estas la homaj rajtoj! Tie ni ne apogu diferencojn!

La 21-an de decembro mi pasigis en la domo de s-ro Behzad Hashemian, kies edzino estas blindulino kaj instruas la blindulojn komputili. Ili estas tre agrablaj homoj. Laŭ la kutimo tiu plej longa nokto dum la jaro devas esti festata tiel, ke kunvenas la tuta familio kaj ĉirkaŭ noktomezo oni devas manĝi akvomelonon kaj dividi al ĉiuj familianoj.

 

Post la vespermanĝo ni iris al la loĝejo de la gepatroj, en la sama domo, kie estis la fratoj, bofratinoj, kaj multegaj genepoj. Ili diris, ke la familio havas 14 genepojn. Ili servis nin per kukoj, fruktoj, kernecaj aĵoj – juglandoj, migdaloj, sekvinberoj, kikeroj rostitaj, ternuksoj, ktp. kaj poste grandega akvomelono estis dividita, nepre ĉiuj devas preni po peceto. La familianoj estis scivolemaj kaj parolemaj. Ni ĉiuj sidis en „turka sido“ en grandega ĉambro sur ega kaj dika tapiŝo. Ĉio estis servata sur la tapiŝo. Mi devas konfesi, ke neniam dum mia vivo mi sidis kune  kun tiom grandnombra familio.

La sekvan tagon kun Behzad mi iris al ilia lernejo por blinduloj, kie ili havas komputilojn kaj aliajn bezonatajn lernilojn. Ili eldonas eĉ ĵurnalon kaj havas informpaĝon en interreto. Tre diligentaj homoj kaj mi promesis fari kunligojn al ili kun niaj blinduloj el mia lando, ĉar mi ofte vizitas la lernejon kaj faras prelegojn al ili, ĉar en Beogrado en blindula lernejo ili lernas libervole Esperanton. Ankaŭ mi eksciis pri programo uzata en komputilo, kiu parolas en Esperanto kaj informis ilin pri tio.

 

Kaj la kunligo okazis. En mia lando en Beogrado estas la Universala Kongreso de blinduloj en 2004, kaj Behzad planas veni al tiu kongreso kun sia edzino. Mi ĝojos denove vidi kaj gastigi ilin.

La 22-an de decembro 12 gekursanoj iris kune al restoracio tagmanĝi kaj havis tradician manĝaĵon, sed sidis ĉe la tablo. Estis faritaj multaj fotoj kaj kvankam ni trinkis nur jogurton kaj iranan bieron (ŝaŭmanta limonado, sed iom bruneta! Ho, ve!) ni ĉiuj estis viglaj kaj ĝojaj. Mi denove spertis, ke la irananoj estas homamemaj kaj sociemaj.

 

Venis la lasta instruhoro. Ĉiuj sentis iun solenan etoson. Ni denove kantis ĉiun kanton kaj la ekzameno estis libera temo, pri kiu ni interparolis. Ankaŭ mi denove montris la plej gravajn partojn de gramatikaĵoj (ŝlosilon, la korelativojn, la verban stelon), kiel praktikis uzi Julio Baghy aplikante en kvinpintan stelon la verbajn tempojn, por ke ili denove havu antaŭ okuloj tiujn ilustritajn partojn, kiujn ni lernis. Ili enskribiĝis en mian memorlibron kaj mi fiere povas diri, ke ĉiuj esprimis sian kontenton kun mia instruado. Ili lastfoje interfotis sin kaj regalis nin per kukoj kaj teo kaj poste venis la adiaŭo. (Ĉu vi rimarkis, ke ĉie kaj ĉiam oni manĝas kukojn kaj trinkas teon, sen tio nenia kunesto okazas!)

 

Ĉiuj promesis daŭre lerni Esperanton. Mi esperas! Sed mi plej esperas, ke ili sukcesos: Kasra, la talenta knabo, kiu ĉiam plej rapide komprenis la demandojn kaj per okuloj signis, ke li jam komprenas, sed retenis sin, atendis, ke aliaj respondu! Sukceson al li kaj al aliaj same!

Mi dormis en la domo de Hamzeh kaj li akompanis min la venontan tagon al flughaveno, kie mi prenis aviadilon al Dubai, kie mi ankaŭ deziris pasigi kelkajn tagojn. Pro tio ni ne faris ekskursojn al aliaj belaj urboj. Poste mi aŭdis pri terura tertremo, kiu duonigis la urbon Bam. Ĉiuj miaj geamikoj telefonadis al mi kontrolante, ĉu mi rehejmeniĝis antaŭ la tertremo. Mi profunde kunsentas kun familianoj de viktimoj. Mia lando sendis helpon al ili kaj mi estas pro tio kontenta.

Fine mi povas diri, ke Esperanto tie ekzistas kaj funkcias, mi spertis tion!

Tereza KAPISTA, Cseh-metoda instruistino el Beogrado, Serbio

 

L A    S C I U R O

 

Antaŭ nelonge  mi vizitis mian amikinon en sanatorio ISKREC, kiu situas en la sino de nia ŝatata Balkan-montaro. Veninte tien  mi havis impreson, ke malsanuloj ne promenadas kiel kutime tra la aleoj inter la florbedoj, ne sidas sur la benkoj interparolante kun siaj gastoj. Eble mi venis tro frue kaj ili ankoraŭ kuŝas en la ĉambroj sur siaj litoj, mi ekpensis.

En tiuj momentoj diris flegistino, superiranta la ŝtuparon:“Venu kun mi por vidi, kie ili estas. Sed mi petas Vin, marŝi silente kaj senbrue.“

 

Post kelkaj minutoj ni eniris grandan, luksan kaj luman ĉambron, plenan de homoj. Ĉiuj rigardis ion. Mi alproksimiĝis sur piedfingroj kaj estis ege surprizita. Sur unu el la litoj kuŝis tute pala viro kun fermitaj okuloj. Sur la kuseno ĉe lia kapo, delikata sciuro karesis per sia kapeto lian frunton kaj vangojn. En tiu momento li malfermis siajn dolorplenajn okulojn kaj kiam li vidis la sciuron, sur liaj lipoj aperis rideto. Per sia pala, maldika mano li tenere karesis la malgrandan gaston, kiu nekutime kaj malkaŝe vidigis sian amikecon.

 

La pordo malfermiĝis. Eniris la kuracisto. Ankaŭ li rigardis surprizite kelkajn momentojn, poste, turniĝante al la malsanuloj petis, ke ili ĉiuj forlasu la ĉambron.

 

Mi vidis mian amikinon kaj kune kun ŝi kaj kun aliaj malsanuloj ni iris en la ĝardenon de la sanatorio. Ĉiuj parolis pri la nekutima amikeco inter la sciuro kaj la malsanulo. Mia amikino rakontis al mi, ke la malsanulo estas tute soleca homo. Pro sia longa malsanado iom post iom liaj parencoj kaj amikoj komencis forgesadi lin kaj tre malofte lin vizitadis. Eble pro tio, eble pro sia amplena koro, la malsanulo promenante en la arbaro de la sanatorio, ĉiutage ĵetis al la sciuroj juglandojn aŭ avelojn.

 

La malsana viro unufoje rakontis al mia amikino, ke eble la sciuroj alkutimiĝintaj al konstanta ĉeesto de la homoj promenantaj en la arbaro, pli kaj pli kuraĝe venis preni de li la ĵetitajn nuksojn. Sed unu el ili, malgranda kaj  delikata sciuro, ĉiutage sentime alproksimiĝis pli kaj pli. Estante tre ĝoja, li parolis al ĝi la tenerajn vortojn kaj fine la sciuro venis tute proksimen kaj permesis esti de li karesata. Ek de tiam la sciuro prenis la juglandojn aŭ avelojn el lia mano. Tio plenigis lian koron de granda ĝojo.

Sed ne nur la malsanulo ekamis la sciuron. Ankaŭ la malgranda koreto de tiu ĉi delikata besteto ekamis lin. Supozeble la sciuro atendis lin kaj ĉar li ne venis en la arbaron, ĝi komencis lin serĉi kaj tra la malfermita fenestro trovis lin en la lito.

Ĝis mia forveturo el la sanatorio ĉiuj interparolis pri la nekutima konduto de la sciuro. Dum mia reveno al Sofio mi pensis pri tio, kion mi vidis. Mi miris, kiel  tiu malgranda besteto trovis sian malsanan amikon. – Por mi ekestis demando, ĉu la sciuro povas ne nur ami, sed ankaŭ almenaŭ iomete pensi. Sed eble tion neniu povos respondi.

Benita el Bulgario, al redakcio transdonis A.Veselý