ANTAŬEN 2/19 Junio 2011

 

ANTAŬEN  2/19 Junio 2011

 



 

Enhavo: E-renkontiĝo en Séte, La
vivo

 



 

 

INTERNACIA
RENKONTIĜO DE ESPERANTO

 

ĈE
MEDITERANEO

 

22-a –
26-a de aprilo 2011

 

Ĝi okazis ĉe la Mediteranea
maro en la urbo Seto (Sčte). Ĝi estis bone organizita. La aranĝon
partoprenis ĉirkaŭ kvarcent esperantistoj ne nur el Francio, sed
ankaŭ el foraj landoj. Venis gastoj el Japanio, Kubo, Nepalo, Rusio
kaj el aliaj eŭropaj landoj.

 

La
inaŭguron ĉeestis la
urbestro kaj
la vicurbestro de Seto. La urbestro s-ro François Commeinhes
bonvenigis nin kaj deziris al ĉiuj agrablan restadon. Poste sinsekve
salutis la publikon reprezentantoj de diversaj organizaĵoj kaj
esperantistoj el la ĉeestantaj landoj. Sekvis invito al honorvino.
Ĉe la strando ni komune fotiĝis.

 

La aranĝo okazis ne tre
malproksime de la urbocentro en la familia feriejo “Le Lazaret”.
Tie estis ĉio necesa por akcepti la partoprenantojn. Riĉa taga,
vespera kaj ekskursa programoj kontribuis al bona etoso dum kvin
tagoj plenumante la dezirojn de ĉiuj ĉeestantoj. La propono de
prelegoj estis abunda. Kompreneble (kiel ofte okazas en ĉiuj
E-aranĝoj) ne eblis ĉeesti ĉiujn programerojn ĉar pluraj okazis
samtempe.

 

Kunvenis kaj kunsidis
Espéranto-France, Sat-Amikaro, Fervojistoj, FET, EDE kaj aliaj. Ĉiuj
asocioj kaj laborgrupoj havis eblon labori kaj diskuti pri siaj
agadoj kaj organizaj aferoj. Okazis KER-ekzamenoj. Ni spektis
premieron de interesa dokumenta filmo pri Esperanto. Plue ni eksciis,
kiel Esperanto helpis al migranto el Kongo al Francio por ricevi
politikan azilon. Sekvis diskuto pri helpo al rifuĝintoj en tiu ĉi
ne facila situacio. La japanino Sanpei Keiko parolis pri la antaŭ
nelonge okazinta tertremo kaj cunamo en Sendai. S-ro Narenda Raj
Bhattarai el Nepalo rakontis pri sia lando, respondis al multaj
demandoj kaj invitis al la Internaciaj Himalajaj Renkontiĝoj, kiuj
okazas ĉiun duan jaron.

 

 

Pri la E-edukado ĉe Interreto
parolis kaj la atelieron pri Vikipedio gvidis Marek Blahuš el Ĉeĥio.
Fervojistoj parolis pri vagonara signalado kaj André Mirc prezentis
mallongan dokumenton pri la rapideco de trajnoj. La humuron en verkoj
de Lorjak kaj Beaucaire prezentis Ĵak le Puil, pri Ker-ekzamenoj
informis Katalin Kováts, pri Majaaj kulturo kaj kalendaro Philippe
Chavignon, pri Kubo Maritza Gutierrez González, pri la lasta verko
de Jules Verne Abel Montagut, pri peresperanta solidareco en Bosnio
parolis Senad Ĉoliĉ. Pri langvedoka historio informis kaj bildojn
prezentis Arno Lagrange. Okazis forumo pri la okcitana lingvo kaj
aliaj interesaj programeroj.

 

 

Dum la interkona vespero
akordion ludis Famo. Li ankaŭ akompanis koncerton de Jacques Yvart.
En la urba salono “Bras-sens” la fama kataluna ensemblo Kaj Tiel
Plu kaj la frisa ensemblo Kapriol’ kantis kaj vigle dancigis la
ĉeestantojn. La etoso estiĝis plaĉa kaj gaja.

 

 

La lastan adiaŭan vesperon ni
spektis tri programerojn: La Teatra Trupo de Tuluzo prezentis
“Grandioza Kongreso” verkitan de Rikardo Cash. Patric ofertis al
ni serion da okcitanaj kantoj. JoMo prezentiĝis unuafoje kun la
muzikistoj kaj dancensemblo Solniŝka. Ĝi estis admirinda kaj
neforgesebla slavecstila spektaklo kaj cigana etoso per kiuj finiĝis
la lasta vespero.

 

Okazis pluraj duontagaj
ekskursoj. Eblis promeni sur la monteto “Saint-Clair” kaj ĝui
belan panoramon de la urbo aŭ ŝippromeni en la haveno de Seto kaj
spekti fiŝaŭkcion laŭ nuna moderna elektronika maniero. En Cap
d’Agde ni vizitis lokan muzeon kun kolekto de trovitaĵoj en akvo
kaj poste la nigran strandon el bazalteroj.

 

Dum la lunda tuttaga ekskurso
ni malkovris la Sudan Kanalon, navigis sur ĝi per ŝipo trapasante
plurajn kluzojn kaj admiris la ĉirkaŭan pejzaĝon dum bongusta
tagmanĝo. Poste ni aŭskultis historion de vinberkultivado kaj
gustumis plurajn specojn de lokaj vinoj. Ĉe la fino de la ekskurso
ni promenis en restaĵoj de opidumo (antikva fortikigita loko per
remparo kaj fosaĵo) kaj trarigardis muzeon pri arkeologiaĵoj. Alia
samtaga ekskurso gvidis la interesatojn al Eta Kamargo.

 

Dum
la marda
tuttaga ekskurso ni vojaĝis
per vaportrajno tra la pitoreskaj cevenaj montetoj de Anduze ĝis St.
Jean-du-Gard. Tie ni tagmanĝis kaŝtanajn specialaĵojn en belstila
restoracio. Sekvis vizito al ekzotika bambuejo. Admirindaj estis ne
nur bambuaj aleoj kaj arbaro, gigantaj sekvojoj kaj palmoj, sed ankaŭ
multaj belaj floroj, kaktoj kaj bonsajoj en aparte bela naturo. Laste
ni vizitis muzeon pri historiaj kamparanaj tradicioj, pri produktado
de silko, bredado de silkraŭpoj kaj krome ni vidis aliajn interesajn
aĵojn.

 

En la ampleksa kaj belaspekta
broŝuro ni trovis, krom la programo de la renkontiĝo kaj praktikaj
informoj, mapojn pri la urbo kaj la loko kie ni estis, historion de
la regiono Langvedoko, informojn pri la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo
kaj raportojn pri aliaj allogaĵoj de la regiono. Estis eldonitaj
E-bildkartoj, poŝt- kaj glumarkoj.

 

Dum la libera tempo eblis
rigardi kaj aĉetumi en bone provizita libroservo. Ĝin prizorgis
pluraj asocioj. Oni ekspoziciis multan materialon por vendi: librojn,
muzikdiskojn, bildkartojn, glumarkoj, insignojn kaj aliajn kutimajn
esperantaĵojn. La elekto estis abunda kaj varia.

 

La bona ideo
efektivigi komunan renkontiĝon de pluraj Esperanto-asocioj
plensukcesis. Ni ĉiuj ĝuis agrablan restadon, eĉ se la suno ne
ĉiam favoris nin.

 

Liba Gabalda

 

La
vivo

 

Se vi hodiaŭ matene
ellitiĝis pli sana ol malsana, vi estas pli feliĉa ol miliono da
homoj, kiuj ne ĝisvivos la venontan semajnon.

 

Se vi neniam batalis
dum milito, ne ekkonis la solecon en malliberejo, agonion de
suferigatoj aŭ malsaton, vi estas pli feliĉa ol 500 milionoj da
homoj de nia mondo.

 

Se vi rajtas konfesi la
eklezion sen timo pri la minaco, ke vi estos arestita aŭ mortigita,
vi estas pli feliĉa ol tri miliardoj da homoj en la mondo.

 

Se vi havas ion por
manĝi en la fridujo, se vi estas vestita kaj vi havas tegmenton kaj
liton, vi estas pli riĉa ol 75% de la mondloĝantoj.

 

Se vi havas bankkonton
aŭ iom da mono en la monujo, vi apartenas al ok procentoj de
bonstatuloj.

 

Se vi legas tiun ĉi mesaĝon, vi
estas benita duoble, ĉar – iu rememoris vin kaj vi ne apartenas al
du miliardoj da homoj, kiuj ne scipovas legi!

 

Foje
iu diris:

 

Laboru, kvazaŭ vi ne bezonus monon,

 

Amu, kvazaŭ vi neniam estus
trompita,

 

Dancu, kvazaŭ neniu rigardus vin,

 

Kantu, kvazaŭ neniu aŭskultus,

 

Vivu, kvazaŭ estus jam edeno en la
mondo. Havu bonŝancan tagon!

 

De
interreto elĉeĥigis Míŝa Filip

 

 

 

Jarmila:

 

Mi
volis mian malnovan mansaketon

 

jam
ĵeti en la cindrujon. Hundino Amy:

 

Atendu
iom, mi ĝin unue iomete malkudros.