ANTAŬEN 2/13 APRILO 2005

ANTAŬEN 2/13  APRILO   2005

Enhavo:
Poemeto – Paco
La
kvina daŭrigo de irana raportaĵo

 

 

Paco

 Al dekjara Petro oni
donas je l’naskiĝa tag’
ludotankojn kaj kanonojn. Ĉu ne tre
laŭdinda ag’?
Buntlakitaj la armiloj, ĉiu estas
aŭtomat’,
Opinias ĉiuj tuj, ke Petro sentas sin soldat’.

 

 

Sed dum ili manĝas kukon, en angul’ ĉe la kamen’
la armilojn novajn, belajn tuj detruas li sen ĝen’.
“Petro, kio estas tio?” – Tutkoncize diras li:
“Nu, pri kio vi trumpetas, vidu jen: malarmas mi.”

 

Versojn de nekonata germana aŭtoro tradukis
Joachim Giessner

 

 

Mia instrulaboro en Irano

 

 

La kvina daŭrigo de irana raportaĵo pere de Tereza Kapista.

 Kun Anahita kaj siaj geamikoj ni ekskursis al la monto Mandazam, sur kies supro jam estas neĝo, kaj ili ŝatis vidi ĝin, sed por mi tio ne estas novaĵo, ĉar hejme mi havas ĝin vintre eĉ tro. En Babol Sar malofte neĝas.

 

Kun Zahra ni iris
vespermanĝi al iliaj gekolegoj kaj najbaroj Rouŝah kaj Rezvan, kiuj
preparis bongustan blankan fiŝon. Ni interparolis pri ĉio ebla, kaj
dum parolado mi eksciis, ke laŭ la korano unu viro samvaloras kiel
du virinoj. Mi ne havis eblecon kontroli tiun „onidiron“.

 

Poste mi estis
gastino ĉe la fratina domo de Anahita Karamneĵad. Granda familio,
fratino, bofrato, kuzoj, nevoj, najbaroj, amikinoj, ktp. La infanoj
ĉarmaj kaj la knabo dekjara Mohamad al mia demando jesis kun mi veni
al Eŭropo. Poste mi aŭdis, ke li „verkis“ hejmtaskon kun titolo
„Vizito de esperantistino en mia hejmo“ kaj legis ĝin en la
lernejo. Onidire la knaboj ĝuis ĝin. (En lia klaso ne estas
knabinoj, fakte estas tute aparta lernejo por knabinoj!) Do, mi
fariĝis fama! Dankon al li! Mi kantigis ilin kaj ĝis la fino de
vespero ili jam povis kanti en Esperanto! Ili tute ne sentis sin
ĝenataj de nekonata gasto kaj ni manĝadis dum du horoj.

 

Plaĉis al mi la
tetrinkejo sur la ŝipo, kie en unu parto estas separigitaj podioj
kovritaj per tapiŝoj, sur kiuj la gastoj sidas (sen ŝuoj)
turkmaniere kaj la teo estas servata sur la tapiŝo.

 

 En alia parto
de la ŝipo sidas la viroj kaj nargileas. (akva pipo)

 

La lastan vesperon
Noruzi venis kaj donacis al mi VCD-on pri Irano, ilia regiono kaj
liaj artaj fotoj pri floroj kaj birdoj akompanataj de ege konvena
muziko. Irananoj ŝatas muzikon kaj havas belan muzikon, sed nur la
viroj kantas! En nigra merkato oni povas aĉeti diskojn de virinoj,
sed ili estas produktitaj eksterlande kaj malpermesataj ĉi tie! Same
kiel la satelita anteno por TV.

 

La 13-an de decembro
mi forlasis Babol Sar-on. La vojo ĝis Tehrano serpentis tra
neĝkovritaj montoj, altaj, belegaj, sed senarbaj. La beleco de
pejzaĝo kaptis mian atenton. Post ĉiu tunelo aperadis novaj pli
altaj kaj pli belaj montoj  dum kvin horoj. Mi bedaŭris, ke mi
ne havis kameraon por filmi tion.

 

Tehrano

 

En Tehrano min
atendis bone parolanta esperantisto Reza Hasanlu. Per taksio ni iris
al Irana Esperanto-Centro. Jam estis preparita la lernoĉambro,
dekorita kaj ekipita kun novaĉetitaj ruĝaj veluraj seĝoj. Venis
ankaŭ filmisto. Sed mi iom malkontentis, ĉar ne venis multaj
komencantoj. Mi gvidis Cseh-metodan kurson, sed kelkaj jam komencis
iomete lerni. Post ili venis la dua grupo, tio estas daŭriga kurso,
planita seminario por instruistoj, laŭ nova regularo de ILEI la tiel
nomata „enkonduka“. Estis pli ol dek homoj. Mi uzis la libron de
Spomenka Ŝtimec „Esperanto ne estas nur lingvo“ ĉar tie estas
prilaboritaj tekstoj, kiuj rilatas kun okazaĵoj en Esperantio. Poste
ili komencis konversacii. Ankaŭ ni prilaboris la gramatikaĵojn,
kiuj apartenis al unuopaj lecionoj. Mi montris la Cseh-metodon, ĝiajn
regulojn, parolante  pri la vivo de Andreo Cseh, ktp.

 

 

Dum kelkaj noktoj mi
estis gastino ĉe Nazi Solat. Ŝia domo estas agrabla, iom pli
eŭropeca, kaj mi havis apartan ĉambron kun lito! Sed, ho, ve!
Tehrano estas giganta urbokoloso! Loĝas en ĝi dumtage 13 kaj
dumnokte dek milionoj da homoj, ĉar alvenadas dum la tago multaj
laboristoj kaj gelernantoj! Milionoj da aŭtomobiloj! Miloj da busoj,
miloj da taksioj! Motorbicikloj sennombraj! Tri linioj de subtera
trajno-metroo. Vere la metroo estas moderna, konstruis ĝin parte
japanoj, parte ĉinoj; la vagonoj estas japanaj. La unuaj du vagonoj
estas je la dispono de virinoj. (Verdire ili estas plej fore de la
enirejo). La metroaj enirejoj kaj koridoroj estas belaj kun ornamaĵoj
en nacia stilo (ekz. ĉevaloj galopantaj sur la muro, aŭ ŝtonaj
mozaikoj, de argilo faritaj reliefoj, ktp.)

 

 

En la subirejo de
metroo en angulo mi vidis tablon, apud kiu sidas la skipo por
vakcindoni al loĝantoj kontraŭ gripo. La vakcinojn sendis iu sekcio
de UNESKO, kaj oni promesis vakcini pli ol 50 milionojn da
homoj. Dum unu semajno jam finita ĉe ĉirkaŭ 30 milionoj.

 

Same rimarkeblaj
estas  busoj kun egaj anoncoj, starantaj ĉe la placaj anguloj,
en kiujn tra la malantaŭa pordo la homoj eniradas, ricevas la
vakcinon kaj atestilon pri vakcinado, poste tra la antaŭa pordo
eliras. Ĉio bone organizita, rapida procedo. Laŭdinda!

 

Tamen la trafiko
simple dirite estas terura kaj danĝera. Neniu trairas la straton sur
la zebro-parto kaj neniu rigardas la trafiklumon, nek la stiristoj,
nek la piedirantoj. Trairi al alia flanko de la strato estas danĝera
aventuro. Sed mirinda afero, ĉar dum tuta mia restado mi ne vidis
trafikakcidenton! Tamen mi laŭ monda statistiko eksciis, ke lastjare
en Irano mortis pli ol 20 000 homoj pro trafikakcidentoj
kaj ili estas en unuaj tri lokoj en tiu funebra rekordo en la mondo.
Sed  nesufiĉe rafinita benzino polucias. Kiel nebulo la aero
estas densa super la urbo. Blugriza kaj netravidebla. Oni diras, ke
Tehrano estas unu el la plej poluciitaj urboj en la mondo. Ĝis la
loĝejo ni bezonis unu horon per taksio!

 

La 14-an de decembro
venis kvar afganinoj DIjana, Akbari, Salihi kaj Saĝĝedi kun Vahid
Partovinia el Maŝhad. Nia denova renkontiĝo estis elkora,
parencsimila. Ili sekvatage ĉeestos Zamenhofan tagon. Mi ĝojis
denove vidi ilin. Du el ili dormis ankaŭ ĉe Nazi, kaj ni denove
longe babiladis ĝis post noktomezo, ĉiuj kune.

 

 

La 15-an de decembro
kun Nazi ni iris al Arta galerio, kie oni daŭre instruas la
malnovajn artajn teknikojn, kiel: katami-inkrustado, teksado,
intarzio en ligno, potfarado kun specialaj iranaj ornamentoj,
prilaborado de artaj objektoj el kupro kaj aliaj metaloj, teksado el
silko, kaligrafio en vere diversaj formoj kaj materialoj. Tre plaĉis
al mi, ĉar oni povas vidi la procedon de la ellaborado kaj la
aplikatan teknikon. Nature la belegaj artaĵoj estas ankaŭ
ekspoziciitaj. Ni eniris ankaŭ la oficejon, kie oni regalis nin per
kukoj kaj teo, kaj ni parolis pri la stato de artistoj en tempo, kiam
la homoj ne havas laboron kaj monon por vivteni sin, eĉ ne pensante
pri la aĉetado de artaĵoj. La artistoj neniam estis riĉaj, tamen
verkas, ĉar tio estas ilia vivbezono. Irano iam eksportis multon
(nuntempe ili havas embargon), ĉar tiuj artobjektoj estas konataj en
la tuta mondo, aparte la tapiŝoj.

 

 

Post la kursoj okazis
Zamenhofa vespero. Mi havis eblecon konatiĝi kun s-ro Aref Azari,
honora membro de UEA el Irano. Li dankis por mia alveno kaj farita
laboro.

 

Al Centro venis
multaj esperantistoj por festi Zamenhof-vesperan programon, kiun
malfermis Reza Torabi. La unua preleganto estis Ahmad Mamduhi, kiu
prelegis pri eblecoj kaj aperoj de multaj E-programoj en komputila
medio en la mondo, tre utila prelego. Poste mi parolis pri E-libroj,
kiel aperis kaj atingis ĝis nun pli ol 40 000 titolojn.
Poste parolis Hadise Akbari pri agado de afganaj virinoj kaj ilia
klubo kaj ankaŭ pri la kursoj, kiuj pasis antaŭ kelkaj tagoj en
Maŝhad. Poste mi ludis la teatraĵeton pri „Parolema edzino“,
kiun verkis mia amikino Greta Stol, 92‑jaraĝa esperantistino
kaj poetino, kiu vivas en Beogrado. Ni interparoladis dum longa
tempo. Tio estis bonega okazo al mi konatiĝi kun multaj
esperantistoj el Tehrano. Mi konstatis, ke vere ekzistas la movado
kaj malgraŭ grandaj distancoj de la Centro, tempomanko pro la laboro
ĝis vespere, ktp., ili tamen aktivas. 

 

 

Eble iu el miaj
legantoj utiligos la brilan imitendan ideon, kion la Centro realigis:
ne havante sufiĉe da mono por propra domo aŭ loĝejo ili luis
kelkĉambran apartamenton, kiun ili dividas kun siaj subluantoj kaj
ĉiuj pagas sian parton kaj tiel la esperantistoj en Tehrano povas
havi konvenan lokon kaj povas  kunvenadi ankaŭ en vesperaj
horoj. Ili dividas ĉiujn elspezojn por luado, elektro, hejtado, ktp.
Do, la ejo de kunveno ĝis kunsido ne estas vaka kaj neuzita.

 

La sekvan matenon kun
sekretariino de Centro f-ino Elahe Ŝadidi kaj kun Vahid ni vizitis
Muzeon de la moderna arto. Belega konstruaĵo kaj la plej interesa
por mi estis granda bazeno en la centro de la konstruaĵo, kiu estas
ĝis rande plenigita per nafto kaj respegulas la vizaĝojn de la
homoj ĉirkaŭstarantaj kaj la balkonojn, kiuj ĉirkaŭas ĝin.
Japana arĥitekto donis tiun ideon. En la muzeo ni konatiĝis kun
ĵurnalistino kaj violonisto, ege ĉarmaj gejunuloj, kiuj aŭdante
nian interparolon en Esperanto interesiĝis pri tiu lingvo. La junulo
donacis al mi kaligrafaĵon, kiun li faris tuj samloke en muzeo, ĉar
ankaŭ pri tio li spertas. Tio estis ilia unua kontakto kun Esperanto
kaj plaĉis al ili la ideo de Esperanto kaj ĉar la junulo konas la
hispanan, li multon komprenis ĝuante tion. Poste mi estis informita,
ke ili venis al Centro por interesiĝi pri la lernado de Esperanto.

 

 

Posttagmeze okazis du
kursoj. Mi dormis dum du tagoj ĉe s-ino Arezu, kiu havas la filinon
Hana. Vespere ni rigardis diĝitajn video-diskojn. Tre populara estas
la greka komponisto Yanni, kies koncerto okazis ĉe Taĝmahalo kaj en
Malpermesita Urbo en Ĉinio. Sed por koncerti en Tehrano li ne
ricevis permeson. Dum vespero Hana dancis senĉese kaj entuziasme. Mi
opinias, ke la dancado estas en iliaj genoj, kaj neniu povas
malpermesi danci al iraninoj. Se mi loĝus en hotelo, mi ne povus
vidi la veran vivon de irananoj.

 

La venonta tago estis
vendredo, kiam laboras nur kelkaj vendejoj kaj ni vizitis iun etan
vendo-centron kun Arezu, ŝia bofratino kaj la infanoj. Ekzistas tute
apartaj vendejoj nur kun kaptukoj por virinoj, ĉar ĉiuj devas havi
ĝin ekde la sepa jaraĝo, do, 40 milionoj da iranaj klientinoj.
Ekzistas diversaj kaptukoj eĉ multkoloraj kaj la junulinoj jam
portadas tiajn! Stranga por ni, sed kiam mi pli bone pripensis, mi
konstatis, ke ankaŭ en mia lando en Montenegro la virinoj portas
nigrajn kaptukojn, sed nur la maljunaj kaj ili tion faras laŭ kutimo
kaj ne devige. La junaj ne portas kaptukojn. Same estas en Italio,
Hispanio kaj multaj aliaj landoj en vilaĝoj. La diferenco estas nur
la libervolo!

 

 

Irante tra la stratoj
mi vidis multajn virinojn kun maskoj-medicinaj. Ili operaciigis la
nazon, ĉar se vi povas montri nur la okulojn kaj la nazon, tiam ĝi
devas esti perfekta kaj belega. (Tio estas nun granda modo
malgrandigi la nazon!) Se vi nun ekhavas la grandiozan ideon malfermi
vendejon de viraj kravatoj en Tehrano, mi konsilas, ke vi NE faru
tion, ĉar la viroj en Irano simple ne portas ĝin. En televido mi
vidis, ke eĉ en parlamento la ministroj ne havas ĝin kaj estas
kutimo lasi malfermitan la supran butonon sur la ĉemizo. Kial? Oni
diras: la kravato estas eŭropa kutimo, ni ne akceptis ĝin.

 

Lasta daŭrigo venonte.