ANTAŬEN 2/11 FEBRUARO 2003

ANTAŬEN
2/11
FEBRUARO 2003

 

 

 

Enhavo:      Komenio
– anĝelo de la paco

 

 

 

Komenio – anĝelo
de la paco

 

Jaroslav Mráz

 

(daŭrigo)

 

 

15e Kion do fari? Neeviteble ni
devas serĉi lingvon novan, kiu havas la plej altan perfektecon sub
la ĉielo, do tian, ke:

 

1e
per sia riĉeco ĝi devas respondi al
la amplekso de aferoj kaj regi la plej eblan variecon de signoj;

 

2e
per kvalito de strukturoj ĝi
respondu al la strukturoj de imagoj kaj tiel ĝi devas esti la plej
ekzakta peranto de nocioj de menso al menso;

 

3e
sed samtempe ĝi devas esti per si
mem tre facila; ĝi ja estas absolute regula, per neniuj neregulaĵoj
makulita kaj konfuzita.

 

 

 

Kvankam Komenio ne kreis
universalan lingvon, tamen li prezentas konkretajn imagojn de multaj
elementoj de ĝia gramatiko kaj vortaro. Li konjektis, ke la kreo de
la universala lingvo devas esti tasko por grupo de lingvistoj. Kiaj
do devus esti iliaj taskoj?

 

·
krei plenan kaj
universalan vortaron,

 

·
krei plenan kaj
universalan gramatikon,

 

·
krei plenan kaj
universalan enciklopedion.

 

La universala lingvo devas esti le
pli facila, kio ebligos lerni sen perdi la tempon; 2
e
pli agrabla, por ke estu pli ĝojige lerni ĝin kaj ekkoni ĝin; 3
e
pli perfekta, por ke ĝi povu fariĝi komuna por la tuta mondo.

 

Iuj imagoj de Komenio estas
neĝustaj; ekzemple li rifuzas nomojn de neekzistantaj objektoj (ekz.
anstataŭ
Cerbero
oni diru
trikapa hundo).

 

Li akcentas la taskon de prefiksoj
kaj sufiksoj – kial diri
caecus,
surdus
(
blinda,
surda), se
estas eble uzi la prefikson
in-
kaj diri
invidens,
inaudiens
(
nevidanta,
neaŭdanta).
Same estus eble fari ĉe la adjektivoj kaj ĉe la aktiva kaj ĉe la
pasiva voĉoj; li rekomendas la kunmetadon de vortoj. Sed li rifuzas
multsignifajn vortojn kaj sinonimojn – ĝuste ili sekurigas la
simplecon kaj male riĉecon ne nur de Esperanto, sed de ĉiuj naciaj
lingvoj koncerne la vortprovizon. Li proponas nur unu tipon de
konjugacio. Ĉio estos tempoŝpara kaj facila; dum unu horo estos
eble ellerni la sistemon de konjugacio kaj deklinacio, dum unu
semajno ellerni teorie la lingvon, dum unu monato praktike.

 

La vortaro konsistos el tri
partoj: l
e
alfabeta listo de la radikoj; 2
e
listo de afiksoj; 3
e
la maniero de kunmetado.

 

La lingvo ne havu subjunktivon –
ĝi estas senbezona. Sufiĉas tri tempoj. Por formi personajn formojn
sufiĉas nur finaĵoj kun la signifo de personaj pronomoj. Estas
interese, ke Komenio enkondukas en la lingvon, pli precize en ĝian
gramatikon, la elementojn analogiajn al la Esperantaj sufiksoj
-ig-
kaj
-iĝ-
.

 

Estas evidente, ke preskaŭ ĉiuj
el tiuj ĉi elementoj estis akceptitaj en Esperanto. Cetere – antaŭ
kelkaj jaroj la direktoro de la Komenia muzeo en Přerov, d-ro Hýbl,
diris: „Komenio estas la patro de la ideo de Esperanto.“

 

La pansofiaj klopodoj de Komenio
vekis tutmondan intereson, sed nur inter kleraj unuopuloj de diversaj
nacioj, kiuj havis nek forton nek povon efektivigi tiujn ĉi ideojn.

 

En Ĝenerala
vekiĝo
(latine Panegersia),
en la diskurso al eŭropanoj Komenio postulas senperan kunlaboron kaj
kontakton de ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. Poste devus sekvi la amikiĝo de
ĉiuj kontinentoj. Li proponas, ke neniu problemo estu solvata sen la
partopreno de la ŝtato, kiun ĝi koncernas. Li konsideras necesa, ke
la diplomatiaj aferoj estus pritraktataj publike. Li kondamnas la
sekretan diplomation, kiu vekas suspekton kaj malkonfidon. Li kredis,
ke la bono inter la nacioj meze de ruiniĝo ankoraŭ ne malaperis kaj
ke ekzistas homoj, kiuj sincere kredas la eblecojn de la rebonigo de
la vivo kaj serĉas „medikamentojn por kuracado de malsano“.
Estas necese reformi la tutan strukturon de la tuta mondo.

 

En la traktato Anĝelo
de la paco
(latine Angelus
pacis
) por la internacia konferenco en
Breda li prezentas sian proponon por sekurigi eternan pacon por nova,
justa ordigo de la mondo. Tiu ĉi kongreso finis multjaran surmaran
rivalecon inter Anglio kaj Nederlando.
Anĝelo
de la paco
estas alvoko al ĝenerala
interpaciĝo: la nacioj en la spirito de la vera kristanismo forlasu
konfliktojn kaj militojn. La ideoj de Komenio anticipas la ĝeneralan
deklaracion de la homaj rajtoj kaj la ideon de Unuiĝintaj nacioj.
Komenio mem prezentis al la konferenco siajn ideojn pri eterna paco,
sed li ŝajnis al la ĉeestantoj kiel nepraktika revulo.

 

Cetere la voĉo de Komenio ne
estis la unua paca voĉo, kiu ĝermis en Bohemio. La potenca ĉeĥa
reĝo Georgo (1457 – 1471) jam en la 15
a
jarcento klopodis krei tuteŭropan pacan organizon de nacioj. Li
estis sufiĉe potenca por realigi sian ideon, sed lian klopodon
interrompis la morto. Kaj Komenio estis senforta por realigi siajn
ideojn, kiuj restas vivecaj ĝis hodiaŭ, kiel pruvas liaj vortoj en
la verko
Unu estas necesa:
„La militon estas necese rifuzi kiel ion bestecan, ĉar por la
homoj decas la humaneco kaj la konfliktoj povas esti solvitaj per
juĝo laŭorde publika.“

 

 

Kiu
estis

 

Ferenc
Szilágyi

 

 

Malmultaj Esperanto-verkistoj tiom
plene dediĉis sian vivon al multflanka kaj rezulto-dona laboro por
Esperanto kiel Ferenc Szilágyi. Li estis homo de multaj talentoj.

 

Ferenc Szilágyi naskiĝis en 1895 en
Budapeŝto. La junaĝaj jaroj estis malfacilaj, liaj gepatroj estis
malriĉaj, sed li, tamen, povis fini siajn lernejojn. Post la
gimnazio “
sekvis
zorgoj: kie prenu gepatroj monon por la fil´”,
li
diras en sia plej konata poemo
Vivraporto.
Liaj gepatroj tamen iel sukcesis subteni sian filon kaj la
Tago
venis:

 

Ĝi venis: mi al patra dom´

 

fiere iris kun diplom´

 

li
diras en la sama poemo. Szilágyi diplomiĝis kiel doktoro pri juro,
sed la malfaciloj ne ĉesis, kaj dum jaroj li estis plejparte
senlabora, kiel miloj da hungaraj intelektuloj dum la jaroj inter la
du mondmilitoj.

 

Szilágyi lernis Esperanton en 1924
kaj tuj komencis fervore labori en la Esperanto-movado. En 1932 kaj
poste li instruis Esperanton en Svedio, en dekoj da sukcesaj kursoj,
kaj faris multajn prelegojn. Tiu agado preparis por li la vojon al
definitiva enloĝiĝo en Svedio ekde 1938. Li fariĝis sveda
civitano, sed liaj ligoj kun la gepatra lando kaj ĝia kulturo tamen
daŭre estis fortaj.

 

Kiel originala verkisto Szilágyi
estas plej konata kiel novelisto. Li tamen verkis ankaŭ poemojn, sed
ili neniam aperis en aparta poemlibro. En 1929 li aperigis volumon de
siaj tradukoj de poemoj de 53 hungaraj poetoj, kaj en 1934 kelkaj
liaj originalaj poemoj aperis en la kolekto
Dekdu
poetoj.

 

La
unua originala novelaro de Szilágyi, Trans la Fabeloceano,
aperis en 1931. Ĝi havas la subtitolon Modernaj fabeloj, ĉar
la aŭtoro ne sekvas formulojn karakterizajn al tradiciaj fabeloj,
sed provas modernigi la inklinojn de siaj fabelaj kreitaĵoj. Tiu
metodo montras tendencon al milda ironio, kiu ĉiam poste estas
konstatebla kiel ia subtono en la originalaj prozverkoj de Szilágyi.

 

Tri pliaj kolektoj de noveloj sekvis
en la postmilitaj jaroj:
La
granda aventuro
(1945),
Inter sudo kaj nordo
(1950) kaj Koko
krias jam
(1955).
Ili montras lian daŭran progreson kiel verkisto. Plej notindas la
humanismo de la aŭtoro. Szilágyi estas, unuavice, etika verkisto,
tamen li neniam pozas kiel ĉiosciulo, kiu pretendas la rajton
kritiki kaj ordoni. Liaj verkoj estas realismaj kaj ofte pritraktas
konkretajn kaj psikajn problemojn.

 

En 1958 aperis lia sola romano,
Mistero Minora.
Ĝi estas verkita en la unua persono, la mi-persono, kies pensojn la
aŭtoro intime konas. La mi-persono,
Marteno
Bíró
, surprenas
la rolon de detektivo, kiu klopodas malkovri imagitan krimon koncerne
sian antaŭan amatinon, kiu lin forlasis, sed tiu krimo fakte ne
reale okazis, la “mistero” estas “minora”, malgranda,
triviala: alia viro akiris la virinon.

 

En 1955 Szilágyi fondis la
kulturrevuon
Norda
prismo
, kies
ĉefredaktoro li estis ĝis sia morto en 1967. Tiu revuo tuj fariĝis
la plej elstara literatura revuo en Esperanto. La ĉefredaktorecon
baldaŭ transprenis
William
Auld
kaj la revuo
ankoraŭ daŭris kvin jarojn, ĝis 1972. Provo ĝin revivigi en 1974
ne sukcesis. Kiel ĉefredaktoro de
Norda
Prismo
Ferenc
Szilágyi floris kiel publicisto, kaj oni povas rigardi ĉi tiun
lastan periodon de lia vivo kiel kronon de lia multvaria kaj sukcesa
laboro de unu el la plej energie optimismaj aktivuloj sur la kampo de
Esperanto kaj ĝia kulturo.

 

Transprenita
el la gazeto Juna amiko – junio 2002

 

 

Ĉu
ni estas riĉaj?

 

Se
ni reduktus la loĝantaron de nia terglobo je 100 homoj vivantaj en
unu vilaĝa komunumo, do vivus tie: 57 Azianoj, 21 Eŭropanoj, 14
Amerikanoj de ambaŭ Amerikoj kaj 8 Afrikanoj. Vivus tie 52 virinoj
kaj 48 viroj, 30blankuloj kaj 70 diverskoloraj, 30 Kristanoj kaj 70
de aliaj religioj.

 

Ses
personoj posedus 59% de la tuta riĉaĵo kaj ĉiuj 6 estus Usonanoj.
80 loĝus en mizeraj kabanoj kaj domaĉoj, 70 estus analfabetoj kaj
50 suferus pro subnutrado. Nur 1 posedus komputilon kaj unu
frekventus la universitaton.

 

Se
vi matene ellitiĝas kaj sentas vin pli sana ol male, vi elektis pli
bonan loton ol tiuj, kiuj la sekvontan semajnon ne plu vivos. Se vi
evitis la danĝeron de bataloj, de soleco, de malsato, vi fartas pli
bone ol 500 milionoj da aliaj homoj. Se vi havas manĝaĵon en la
fridujo, vestaĵon sur la korpo kaj lokon por dormi, vi estas pli
riĉa ol 75% de homoj en la mondo.

 

Se vi legis tion, vi ne apartenas al
du miliardoj da homoj, kiuj ne scipovas tion.

 

L.
Rýznar, tradukita el germana gazeto