ANTAŬEN 1/17 MARTO 2009

 

 

ANTAŬEN 1/17 MARTO 2009

 

***********************************************************

 

Enhavo: Festivalo en
Düsseldorf kaj raportaĵo pri Venezuelo, ambaŭ el

 

la plumo de Líba Gabalda el Francio

 

***********************************************************

 

 

La
25-a INTERNACIA FESTIVALO EN DÜSSELDORF

 

27.12.2008
– 3.1.2009

 

Kadra
temo: LITERATURO

 

Jam la
25-an fojon la geamikoj de la tuta mondo renkontiĝis en agrabla kaj
gaja etoso. Ĉi-jare la Internacia Festivalo estis vere festa kaj
enhavoriĉa. Laŭ promeso ĝi okazis en renovigita, plej moderna
junulargastejo en Germanio. Multaj el ni povis sperti tiun
transformiĝon. Grandaj salonoj ekipitaj per la plej modernaj
teknikaĵoj, nova manĝejo kun kuirejo kaj spaca enirhalo, kie ni
ĉiuvespere knajpumis ĝis malfruaj horoj.

 

La
aranĝon, post malfermaj kaj salutaj vortoj de nia organizanto HDP,
sprite gvidis dum la interkona vespero Mikaelo Bronŝtejn. Ekde la
sekva tago komencis serio da interesaj prelegoj, inter kiuj grandan
sukceson havis tiuj pri la juda humuro de Josi Ŝemer el Israelo.
Ankaŭ la virtuala mondo de “Dua Vivo”, prezentita de Anna
Löwenstein kun rekta interreta interveno de la brazilano Emilio Cid
vekis intereson inter la spektantoj.

 

Tiun-ĉi
jubilean festivalon honoris per sia persona ĉeesto la eksprezidanto
de UEA, Renato Corsetti. Li ankaŭ plurfoje prelegis. La ĉeftemo pri
literaturo estis plurfoje traktita en multaj prelegoj. Literaturan
prezenton pri prelegoj, verkoj kaj entute pri la vivo de la
neforgesebla Claude Piron traktis Claude Nourmond. Ne mankis la
famkonata Triksini kiu per siaj magiaĵoj kaj pupteatraj prezentoj
gajigis la ĉeestantojn. El fora Japanio venis prezentado, kiel
enpaki per tukoj donacojn kaj ne mankis origamio. Dum vojaĝaj
prezentoj ni konatiĝis kun Rusio, Japanio, Nepalo, Vjetnamio,
Argentino kaj Venezuelo. Okazis pluraj aŭtoraj horoj, ĉar inter ni
troviĝis konataj verkistoj kaj artistoj
.

 

Dum
praktikaj ekzercoj oni spertis sur sia dorso kupadon kun klarigoj pri
utileco de tiu saniga terapio. Dum meditado oni malstreĉiĝis kaj
same pri ekzercoj de jogo aŭ matena “Tai-chi” gimnastiko.
Venezuela tamburado vigligis la ĉi-jaran dancvesperon. Okazis ankaŭ
aliaj danckursoj kaj antaŭ la Silvestra balo ne mankis la polonezo.
Ĉe piano ne sidis kaj ludis nur Iano, sed montriĝis, ke estas inter
ni aliaj talentaj muzikistoj. Riĉe proviziita libro-servo bone
funkciis. Samkiel lastjare, ankaŭ ĉi-foje okazis IVU (Internacia
Vintra Universitato). Ĉe la fino d-ro Amri Wandel disdonis atestilon
pri sukcesa partopreno al kelkaj ekzamenitoj. Unuafoje estis ebleco
ekzameniĝi ankaŭ pri Esperanto. El Herzberg – La Esperanto urbo
speciale por tiu celo venis Zsófia Kóródy.

 

Dum
la tuttaga ekskurso ni vizitis la urbon Aachen situanta en proksimeco
de belga kaj nederlanda limoj. Krom la bela kaj impona katedralo ĝi
famas pri spickukoj. Ni vizitis tipan bakejon, kie ni estis regalitaj
per tiuj bongustaĵoj kaj en la apuda vendejo ni povis ilin aĉeti.
Poste ni daŭrigis al Kelmis-Moresnet, kie nin atendis esperantistoj
en restoracio “Select”, kie antaŭ 100 jaroj fondiĝis
Esperanto-ŝtato “Amikejo”. La akcepto estis tiel varma, ke ni
sukcesis foriri nur ĉe vesperiĝo. Oni filmis nian alvenon kaj
restadon. La Trilandan Angulon (Belgio, Nederlando kaj Germanio), kiu
troviĝas en apudeco, ni vidis je mallumo kaj ne plu estis tempo
viziti kiel planite Maastricht.

 

Vesperaj
programoj estis buntaj. Ni ĝuis gitarkoncerton de la konata franca
artisto Ĵak Le Puil, el Argentino vizitis nin kaj koncertis
Alejandro Cossavella, kiu turneis en Eŭropo. En armena vespero ni
spektis filmon, dancadon, kantadon kaj gustumadon de ties
specialaĵoj. Dum la jubilea vespero ni estis regalitaj per ŝaŭmvino
kaj du trietaĝaj tortoj kun marcipana stelaro gajigis tiun
neforgeseblan eventon.

 

En la
programo oni rememoris la unuan IF-on. La lasta, Internacia vespero
konsistis el kontribuoj de talentaj ĉeestantoj.

 

 

La
sukceso de tiu jarfina evento rezultas el perfekta laboro de nia
organizanto HDP (Hans-Dieter Platz), el efika kunlaboro de liaj
helpantoj kaj el harmoniaj rilatoj de ĉiuj ĉeestantoj, kies
partopreno kontribuis al ties sukceso. HDP faris ĉion eblan, por ke
la partoprenantoj bonfartu kaj ĝuu la jarfinan aranĝon. Ĉi jarfine
la Internacia Festivalo okazos en Nordlingen, en bavara parto de
Germanio. Venu ĝui ankaŭ vi!!! Líba Gabalda

 

Nia
vojaĝado en Venezuelo

 

 

Venezuelo situas en la
norda parto de la Sudamerika kontinento. Ĝi estas lando de gigantaj
dimensioj. Tie vi trovas la plej grandan lagon en Sud-Ameriko, la
trian plej longan riveron, la plej altan akvofalon kaj telferon en la
mondo. La pejzaĝo de Venezuelo apartenas al tiuj plej
eksterordinaraj, kiujn vi povas imagi: okcidente elstaras neĝkovritaj
pintoj de la Andoj, sude troviĝas humidaj praarbaroj, oriente
etendiĝas belega plataĵo “Gran Sabana” kun ekster-ordinaraj
tablomontoj.

 

 

Ĉe
la Kariba maro etendiĝas strandoj. La ĝangalo estas riĉa je flaŭro
kaj faŭno. En Venezuelo estas 43 naciaj parkoj, 20 naturaj
monumentoj kaj tri mil kilometroj da plaĝoj. Ĉiu regiono havas sian
ĉarmon kaj ofertas al vizitanto mirindan spektaklon de natura beleco
kaj eksterordinarajn travivaĵojn.

 

Krom sia natura beleco
Venezuelo estas konata ankaŭ pro la plej belaj virinoj de la mondo.
Multfoje ili gajnis la konkurson de beleco “Miss Universo”. La
ĉefa riĉeco de Venezuelo estas en ekspluatado de nafto, mineraloj,
ercoj kaj aliaj produktoj.

 

Somere 2008 ni vizitis
Venezuelon. Ni restadis tie dum 6 semajnoj. Mia edzo Floreal venis
tien por parte labori pri projekto por la metroo de Karakaso. Mi
akompanis lin kaj kune ni libertempis. Dum la okdekaj jaroj de la
pasinta jarcento ni loĝis en la ĉefurbo Karakaso, dum 6 jaroj, do
ni sufiĉe bone konas tiun-ĉi ekzotikan landon. Tamen ni povis
rimarki ŝanĝojn post dudek du jaroj. La unua afero, kiun mi
rimarkis tuj post la alveno, estis plidensigita trafiko kaj multaj
novaj malpli grandaj aŭtomobiloj ol antaŭe. La loĝantaro de
Karakaso plimultiĝis de 4 milionoj al preskaŭ 6 milionoj. Pro
rapida kreskado de la loĝantaro kreskis ankaŭ malsekureco kaj
krimo. Konsilindas ne eliradi nokte kaj eviti danĝerajn kvartalojn.
Sed en malgrandaj vilaĝoj oni vivas trankvile kaj kontente.

 

Nuntempe oni multe
konstruas kaj plibeligas la domojn farbante ilin. Ankaŭ la muroj
estas farbitaj kaj pentritaj. La plejparto de la personoj, kun kiuj
ni havis eblecon paroli, estas kontentaj pri la nuna registaro kaj
ĉefe pri la prezidento Hugo Chávez. Li favoras malriĉulojn kaj
gejunulojn, ĉar li bone scias, ke en ili estas la estonteco de la
lando. Li gajnas simpation de la popolo, sciante paroli ilian
lingvon.

 

 

La
nutraĵoj estas iom kostaj. Kio daŭre malpli kostas, estas la
benzino. Plenigante la benzinujon de la aŭto, vi pagas malpli ol
aĉetante glason da freŝa fruktosuko. Pliboniĝis la lerneja sistemo
kaj oni strebas je alfabetigado de la homoj.

 

K

 

 

malriĉa kvartalo

 

io ne ŝanĝiĝis, estas la daŭre
ekzistantaj domaĉoj sur la ĉirkaŭaj montetoj de Karakaso kaj
aliloke. Ne belas rubaĵoj ĉie en la urboj, strandoj kaj ĉe vojoj.
En metrostacioj kaj en luksaj magazenoj regas pureco. La homoj estas
afablaj, komunikemaj, parolemaj kaj helpemaj. Junuloj kaj infanoj
gajas.

 

Dum nia restado ni
vizitis konatajn lokojn en Karakaso, strandojn kaj ekkonis novajn
belajn partojn de la lando. En Puerto Ordaz ni havis bonŝancon
spekti ekspozicion pri orkideoj, admiri la imponan riveregon Orinoko,
viziti la akvofalojn “La Llovizna” kaj “Cachamay” ĉe la
rivero Caroni. En la ŝtato Monagas ni vizitis la groton “Guacharo”
kaj proksime al la urbo El Tigre la rokaron “Farallones de
Chimire”. En la ĉe-mara vilaĝo Todasana ni vizitis la “Muzeon
de La Vero”. En Cuyagua mi ĉeestis vilaĝan feston: spektaklon de
dancantaj diabloj antaŭ la preĝejo, promenadon de sanktaj figuroj,
tamburadon, dancadon kaj amuziĝon ĝis la frumateno.

 

 

En la sidejo de
Venezuela Esperanto-Asocio ni renkontis malnovajn geamikojn kaj
konatiĝis kun novaj, entuziasmaj esperantistoj. Tra la lando
troviĝas kelkaj izolitaj esperantistoj, kiuj plejparte lernis per
interretaj E-kursoj. Pluraj el ili planas partopreni la UK-on en Kubo
post du jaroj. Espereble ilia deziro plenumiĝos kaj ni revidos ilin
denove.

 

Venezuelo
– kutimoj kaj tradicio

 

 

La plimulto de la
loĝantaro parolas hispane, indiĝenaj triboj en izolitaj lokoj
parolas siajn proprajn lingvojn. La anglan oni povas aŭdi nur iom en
la urboj.

 

aĉetu niajn produktojn

 

En Venezuelo populariĝis manfarado
kaj pentrado. Indiĝenaj komunumoj elmontras sian kreivecon per
ceramiko, ŝtonoj, argilo, ligno, produktoj el palmofolioj, semoj kaj
konkoj. El tio ili fabrikas belajn produktojn kaj objektojn dignaj je
admiro.

 

 

La
lando pleje karakteriziĝas per muziko, en kiu miksiĝas eŭropaj,
afrikaj kaj originalaj indiĝenaj ritmoj. La muziko forte ligiĝas al
dancado. Ŝajnas, ke venezuelanoj havas ritmon en la korpo ekde la
naskiĝo. La okazaĵoj festi en Venezuelo ne mankas. Ili sekvas
religian kalendaron. La plej grandaj festoj okazas dum Pasko kaj
Kristnasko. Ankaŭ tagoj dediĉitaj al diversaj sanktuloj estas
konvene festataj. Oni dancas kun la figuro de la sanktulo antaŭ la
preĝejo kaj promenigas ĝin kun akompano de vilaĝanoj.

 

 

afiŝo de dancantaj diabloj

 

Tre speciala estas la festo de
Dancantaj Diabloj de “Yare”(Jare). Ĝi okazas la tagon de
eŭkaristia festo. Komence oni fajrigas kandelojn kaj eksplodigas
piroteknikaĵojn. Ruĝvestitaj viroj kun grandiozaj maskoj surkape
vigle dancas antaŭ la preĝejo kaj per marakoj kaj sonoriletoj
bruas.

 

 

dancado kun sanktuloj

 

La vilaĝanoj amuziĝas la tutan
nokton. Alia populara festo estas tiu de Sankta Johano. Dum ĝi oni
dancas en la ritmo de tamburoj kaj blovado en grandajn konkojn
okazigas fajfan bruon. Ankaŭ la karnavalo estas okazo por danci kaj
forgesi ĉiutagajn zorgojn. La plej konata kaj fama estas tiu de
“Carúpano”(Karupano) en orienta parto de la lando.

 

 

tipa venezuela plado

 

Karakteriza folklora kontribuaĵo kaj
populara legendo estas “Los llaneros” (janeros), la gaŭĉoj –
randantaj bovpaŝtistoj en venezuelaj savanoj. Ilia populara danco
estas la “joropo” (ĥoropo) akompanata per melodioj de tipaj
popularaj instrumentoj. La ĉefaj estas quatro (kŭatro – malgranda
kvarkorda gitaro), harpo kaj marakoj. En ĉe-maraj regionoj sentiĝas
la afrika influo, kiu signife kontribuas al la muziko bazita je
frapado. Ĝi spegulas senton de magio esprimita en dancado akompanata
de tamburoj kaj la aliaj afrikaj instrumentoj. La kredo, arto kaj
kulturaj valoroj, praktikoj kaj tradicioj transiras de generacio al
generacio

 

Gastronomio,
unu el la ĉefaj artoj, varias laŭ la regionoj. Ĉiu regiono havas
siajn kutimojn kaj siajn tipajn pladojn. Ĝi varias laŭ la geografia
situo kaj laŭ la vivmaniero de ĉiu popolo. Malsamaj manĝkutimoj
estas ĉe la Andoj, aŭ ĉe la marbordo. La kuirarto estas miksaĵo
de diversaj kulturoj, sed tamen ĝi konservas specialan personan
guston. Ĝin karakterizas uzo de maizo, verda banano, diversaj
grajnoj, tuberoj kaj spicoj, sukerkano, viandaĵoj de kie venas
pladoj kun unikaj gustoj kaj originaleco. La nacia plado de Venezuelo
nomiĝas “El pabellón criollo” (pabejon kriojo), kiu konsistas
el nigraj fazeoloj, rizo, fritita verda banano kaj bov-viando kun la
saŭco. Aliaj tipaj venezuelaj pladoj estas: la “arepa”,
“empanada“ “cachapa” (kaĉapa) “hallaca” (ajaka),
diversaj supoj kaj fromaĝ- kaj fiŝpladoj kaj multaj variaĵoj de
dolĉaĵoj. Al tio aldoniĝas granda vario de tropikaj fruktoj.

 

Karakaso,
urbo de kontrastoj

 

Karakaso, la ĉefurbo
kaj la plej granda urbo de Venezuelo, situas en la norda parto de la
lando, 25 kilometrojn for de la Kariba maro. Lokita inter valoj en
alteco de preskaŭ mil metroj super la marnivelo ĝi posedas mildan
klimaton – ĉiaman printempon. La temperaturo stabiliĝas ĉe 25
gradoj dum la tuta jaro. La ĉefurbon dominas la monto Avila kun la
plej alta pinto en 2250 metroj super la nivelo de maro.

 

 

vidaĵo al monto Avila

 

Karakaso estis fondita en la jaro
1567, dek jarojn poste ĝi fariĝis la ĉefurbo. La 25-an de julio
okazas ĉiujare la datrevenaj festoj akompanataj per multnombraj
kulturaj okazaĵoj en la tuta urbo. Nun ĝi estas moderna metropolo
kun belaj konstruaĵoj kaj kelkaj antikvaj domoj en kolonia stilo,
imponaj komerc- kaj kultur-centroj, preĝejoj, sennombraj butikoj kaj
magazenoj proponas vastan sortimenton de ĉiuspecaj varoj.

 

 

La preskaŭ 6 miliona
urbego konsistas el diversaj kvartaloj kun siaj placoj, avenuoj kaj
parkoj. Iuj kvartaloj estas tre luksaj kun gardistoj ĉe la enirejo,
aliaj malpli kaj kontraste al tio okulfrapas domaĉoj nomataj
”ranchitos” loĝataj de malriĉaj homoj kaj de marĝenuloj. La
multiĝo de domaĉoj sur la montetoj estas unu el la plej gravaj
problemoj de tiu urbo. Ĉiujare kelkaj loĝejoj estas faligitaj de la
tropikaj pluvegoj.

 

Karakaso
estas vivanta urbego, kiu fanfaronas per iuj gravaj memoraĵoj rilate
al Simon Bolivar, la Liberiginto de Venezuelo. La placo Bolivar, kiu
mankas en neniu venezuela urbo, eĉ en la plej eta vilaĝo, estas
historia centro de la urbo. En ĝia ĝardeno ŝprucas fontanoj kaj
meze staras monumento de la Liberiginto rajdanta ĉevalon.

 

 

Liberiginto Simon Bolivar

 

La koro de la urbo identiĝas kun
malnovaj kvartaloj, kiuj ĉirkaŭas la ĉefan urboplacon. La sudan
parton de la placo dominas la urbodomo, kies teretaĝon okupas muzeo
de Karakaso. Ĝi proksimigas al la vizitantoj riĉan, lokan
historion. Ne tre malproksime troviĝas respublika parlamentejo,
prezidenta palaco, katedralo kaj la muzeo pri Bolivar, kie oni povas
admiri lian uniformon, dokumentojn, memoraĵojn de la sendependeco,
armilojn kaj meblaron de tiu epoko.

 

tipa venezuela vestaĵo por danco „Joropon“

 

Karakaso, centro de la financoj kaj
komerco, estas tipa sudamerika urbego, same interesa kiel multfaceta.
Ĝi havas ĉiujn avantaĝojn de grandurbo: luksaj restoracioj kaj
hoteloj, noktaj amuzejoj kaj trinkejoj, teatroj, muzeoj, grandaj
aĉetcentroj, parkoj kaj promenejoj, metroo – kaj aliflanke multajn
problemojn: malriĉeco, krimeco, malpureco. Karakaso estas urbo kun
trafikŝtopiĝo, centro de politika, scienca, kultura, intelekta kaj
civilizita vivo. Ĝi estas modela ekzemplo de moderna arkitekturo
fieranta ĉiu-angule per statuoj kaj grandiozaj monumentoj, mozaikoj
kaj freskoj. Danke al sia avantaĝa situo ĉe la kariba bordo ĝi
estas enirpordego al Andoj kaj Amazonio.

 

 

Sed tiu ĉi urbo
prezentas amason da kontrastoj, konvulsioj, ĥaoso, frenezeco,
samkiel ĉiuj latinoamerikaj urbegoj. Ĝi estas incita, malsekura,
perforta, sed ankaŭ bunta, vigla kaj gaja, trairata de homoj, kiuj
paŝas en muzika ritmo rigardante al prospera estonteco kun rideto
sur la lipoj kaj transdonante kontaĝan vivĝojon.

 

 

Liba Gabalda