ANTAŬEN 1/16 FEBRUARO 2008

 

ANTAŬEN 1/16  FEBRUARO 2008

 



 

Enhavo:
La vivo…, Pri neĝa
feino, Preĝejo en vilaĝo Kočí, Belaspektulo

 



 

 

La
vivo kaj geamikoj

 

 

La
vivon oni devas mem vivi, propraforte kaj propra-iniciate. Ne ĉiam
ĝi facilas,

 

sed
finfine en la propra vivo, la protagonisto ja estas vi mem! Se vi ne
plu scias, kion fari, eksidu kaj pripensu:

 

 

Iam
okazas, ke ne eblas sola trovi la vojon. Tio ĉi estas tute normala
afero. Pro tio ni havas familion kaj geamikojn por helpi al ni. Ja
neniu diris, ke oni devas vivi sola. La veraj geamikoj estas bonaj
vojindikiloj, kiuj helpas nin orientiĝi. Sed la trairadon mem, oni
devas fari jam per propraj piedoj.

 

Do,
kuraĝon, karaj geamikoj, sur viaj vojoj. Kaj ne forgesu: la unua
paŝo apartenas al la plej malfacilaj. transprenita el Msn XII/2007

 

 

Pri malgranda neĝa
feino

 

 

Ekestis
vintro. Petolema vento sur blua ĉielo disblovadis neĝerojn. Ili
malrapide faladis teren kaj ŝajnis, kvazaŭ ĉie tie dancadus
malgrandaj subtilaj feinoj.

 

Iuj
flugante eksidis en branĉaron de arboj, iuj sidiĝis sur arbustoj,
aliaj kovris herbejon. Unu el tiuj ĉi neĝaj feinoj alteniĝis sur
kardeton. Ŝi scivoleme observis ĉion, ĉar ŝi ankoraŭ ne estis
sperta. Ŝi ekzemple nur unuafoje ekvidis bele neĝkovritajn
montetojn kaj herbejojn, kiujn por momento prilumigis pala vintra
suneto.

 

 

“Vi
varmigas min”, flustris malgranda neĝa feino kaj alpremis sin
al sekiĝanta folio de la kardeto. “Sed longe mi ĉi tie ne
restos”, respondis la suneto. “Alvenos vintro, certe tio
plaĉos al vi” kaj tuj la suneto malaperis. De tiu tempo la
malgranda neĝa feino restadis sur la kardeto kaj scivoleme observis
ĉion, kio estis de ĉi tie videbla.

 

 

Tuj
matene vekis ŝin grandaj nigraj birdoj – grakantaj frugiletoj, sur
kampoj petolis leporoj kaj en branĉaro de arboj de tempo al tempo ŝi
ekvidis sciurojn. Kaj eĉ plu – kiam alkuris infanoj kun sledoj kaj
sketiloj, la neĝa feino vidis, ke infanoj komencis prezenti sur
glacia fiŝlageto kaj sur deklivoj siajn gajajn ludojn. Tiam la
malgranda neĝa feino sentis sin kiel en sonĝo. Por ke ŝi estu pli
proksime al infanoj, ŝi flugetis al ili. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi
petolas kaj ĝuas kun ili. Ŝi rigardis iliajn neĝbulajn batalojn
kaj konstruon de neĝuloj kaj kun infanoj ŝi ĝojatendis alvenon de
la sankta Nikolao.

 

 

Ŝi
aŭskultis rakontadon pri Kristnasko, pri donacetoj, kiujn infanoj
ŝatus havi sub Kristnaska arbeto. Kaj kiam dum unu vere tre belega
nokto ŝi ekvidis malantaŭ fenestro de unu domo grandan
brilornamitan kristnaskan arbon, ŝi sentis sin kiel en ĉielo, de
kie ŝi alflugis. Tie ja ĉiam brilas miloj da steletoj.

 

 

La
malgranda neĝa feino estis feliĉa kaj ŝi pensis, ke tiel restos
por ĉiam. Ŝi ne sciis multe pri la mondo. Surprizis ŝin, ke la
noktoj sur la kardeto estis ĉiam pli mallongaj kaj tage ĉiam estis
pli kaj pli da lumo. Tiel la lumo progresis, ĝis kiam en unu tago
sur la ĉielo subite montriĝis la suneto. “Vi forte varmigas
min”, diris per mallaŭta voĉo la malgranda neĝa feino kaj
alkroĉis sub la seka folio de la kardeto.”Kaj mi varmigos vin
ĉiam pli”, respondis la suneto, “ĉar la vintro jam finas
sian regadon. Ĉu Vi aŭdas alaŭdeton? Revenas al ni printempo. Post
ia tempo vi devas reveni ĉielen.”

 

 

La
malgranda neĝa feino nur ĝemetis, ŝi iomete elverŝis kelkajn
larmetojn kaj poste ŝi degelis. Kaj tie, kien falis ŝiaj larmetoj,
ekfloris ankoraŭ inter la neĝo unuaj blankaj floretoj, la galantoj.

 

 

Ili
atentigas, ke ni ne estu malĝojaj, ĉar la malgranda neĝa feino ne
malaperis por ĉiam. Kun la regno de la vintro post unu jaro ŝi
denove revenos al ni.

 

La
rakonton de Blanka
Štráchalová
esperantigis Jana Holcová Mělník

 

 

La preĝejo de Sankta
Bartolomeo en la vilaĝo Kočí

 

 

La
vilaĝo Kočí estas trovebla 4 km oriente de la urbo Chrudim. Ĝi
estis fondita proksimume en la jaro 1260. Ĝis la 14-a jarcento ĝi
ne havis propran preĝejon kaj kredantoj devis vizitadi mesojn ĝis
en Chrudim, kio precipe vintre estis ege maloportuna. Nur en la jaro
1397 la reĝino Sofia, la dua edzino de la reĝo Venceslao la IVa, en
Kočí konstruigis preĝejon. Laŭ legendo tio okazis pro dankemo.
Onidire apud Kočí kaleŝo de la reĝino sinkis profunde en
marĉejon. La lokaj kamparanoj helpis la kaleŝon liberigi kaj
samtempe petis la reĝinon pri elkonstruo de la preĝejo.

 

Nomoj
de konstruistoj ne estas precize konataj, sed oni opinias, ke ili
estis fratoj Johano, Ulriko kaj Petro el la familio de Lutkoj. En la
jaro 1505 apud la preĝejo estis konsekrita tombejo, kie oni
enterigadis mortintojn ĝis la fino de la 19a jarcento, kiam pro
higienaj kaŭzoj la tombejo estis por sepultado fermita.

 

En
preĝejon ni eniras per ligna ponto. Ĝi estas 18 m longa,
ambaŭflanke konsistanta el ok arkoj, supre ĝi estas kovrita per
ŝinda tegmento, en la malsupra parto estas ornamita bretgarnaĵo.
Origine ĝi estis al tero proksima ponteto, nur en la jaro 1721 la
ponto estis levita sur sabloŝtonajn pilierojn.

 

La
ponto kondukas en lignan sonorilturon, kiu apartenas al la plej
perfektaj ĉarpentistaj verkoj en Bohemio. Ĝian ĉefan strukturon
formas masivaj, plejparte kverkaj traboj kunligitaj per lignaj
palisetoj. Sonoriloj en la turo estas du: la pli granda Sankta
Bartolomeo el la jaro 1496, la malpli granda Sankta Laŭrenco devenas
el la jaro 1562. La ĉefa enirejo en la preĝejon estas ornamita per
gotika portalo kaj fermata per peza masiva pordego kun malnova
seruro. La navo estas 10 metrojn longa kaj 7 metrojn larĝa, supre
kovrita per ligna pentrita plafono, ornamita per unika verko de
popola pentristo, portretoj de dek tri malnovtestamentaj profetoj.

 

Al
la ligna plafono ligiĝas du etaĝaj ĥorejoj. La supra estas lokita
ĝis sub la nava plafono, la malsupra estas elŝovita laŭlonge de la
suda vando. Sur ĝi estas lokita la orgeno. Sur ambaŭ ĥorejoj
konserviĝis surskriboj pri ĝusta konduto de kristano en preĝejo.
Ekzemple sur la supra ĥorejo, destinita ĉefe al junularo, ni povas
legi: „Se vi volas eviti venĝon de Dio, kondutu pie en Dia
sanktejo. Forlasu ŝercadon, dormadon kaj gapadon, dediĉu vin
prefere al pia preĝado.“

 

La
benkoj estas ornamitaj per monogramoj de Jesuo kaj Virgulino Maria
kaj per flordekoro. Sur la vandoj de navo iam estis pentraĵoj, kiuj
en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento estis forigitaj, ĉar sub ili
estis malkovritaj la pli malnovaj ornamaĵoj. Temas pri figuroj kaj
grupoj de sanktuloj, ekzemple desegnaĵo kun motivo pri torturmortigo
de Sankta Bartolomeo. Interesa kaj bela estas ankaŭ la triumfa arko
kun niĉoj, kie troviĝas flankaj altaretoj. Pentraĵoj super ili
prezentas niajn patronojn, en la mezo de la arko estas Kalvario el la
16-a jarcento. Sur interna parto de la arko, sur sabloŝtono, estis
malkovritaj pentraĵoj de diversaj figuroj.

 

Antaŭ
la ĉefa altaro estas tri ŝtonaj ŝtupoj. La altaro estas novgotika,
la ĉefa pentraĵo prezentas kompreneble la Sanktan Bartolomeon, la
najbaraj bildoj la Sanktan Jozefon kaj Sanktan Annon kun eta
Virgulino Maria.

 

Se
vi vizitos la malnovan lignan preĝejeton en la vilaĝo Kočí, vi
certe tion ne bedaŭros.

 

La
rakonton de M.Zlatohlávková esperantigis Jozefo Hron

 

 

Kiel mi iĝis
„Belaspektulo“.

 

 

Ĉefdoktoro
de iu psikiatria kliniko postulis de mi esploron kaj starigon de
terapio de unu el liaj pacientoj. Kiam mi venis en la sekcion,
deĵoris tie tute „novbakita“ flegistino, dume sensperta, tuj
post abiturienta ekzameno.

 

 

Laǔ
prezentita dokumentaro (anamneso) mi konstatis, ke temas pri maljuna
instruistino, ege konfuzita, maltrankvila, malorientiĝinta, ofte
fuĝinta el la fak-sekcio kaj malsanulejo.

 

Temas
pri modelaj simptomoj de grava demenco,“ mi voĉe meditis antaǔ la
juna flegistino, kiu akompanis min al la lito de malsana maljunulino
kaj atenteme observis mian esploradon. Mi unue prezentis min kaj plu
mi donis kutimajn demandojn de psikiatroj.

 

Do,
kie vi nun kuŝas?“ mi demandis.

 

En
lernejo.“ respondis post momento de hezito maljuna sinjorino
instruistino.

 

Ĉu
vere, – tie eble ne,“ kontraǔdiris mi, „ĉirkaǔrigardu, antaǔ
vi estas litoj, en ili kuŝas pacientoj. Nu, do kie vi estas?“

 

La
maljunulino ĉirkaǔrigardis kaj respondis: „En lernejo!“

 

Jes,
en lernejo vi instruis dum la tuta vivo, sed hodiaǔ vi estas tute
aliloke. Rigardu do min, mi havas blankan ĉemizon, blankan mantelon,
blankan pantalonon, blankajn ŝuojn. Kio mi do estas?“

 

La
pacientino trarigardis min de kapo ĝis la ŝuoj kaj diris:
„Belaspektulo.“

 

Ĉeestanta
juna flegistino nur kapjesis kaj lakone diris:„Vere, ŝi havas
gravan demencon.“

 

Kaj
ŝi pravis. Se nun iu virino dirus pri mi, ke mi estas belaspektulo,
do nur pro ŝia progresanta Alzheimer-malsano.

 

 

El rememoroj de Dr.Jaroslav Max Kašparů esperantigis Pavel Nechvíle.