ANTAŬEN 1/14 Februaro 2006

 

ANTAŬEN 1/14 Februaro 2006

 

Enhavo
:
Pri Egiptio

 

Pri
la vivo en Egiptio

 

Intervjuo kun Aleksandra
Mussabini

 

En junio 2005 la Esperanto-grupo de
Mülhouse festis la 60-Esperanto-jariĝon de sia klubanino, nome de
s-ino Aleksandra Mussabini. Efektive ŝi eklernis Esperanton antaŭ
60 jaroj en Egiptio. Pro tiu nekutima situacio ekestis multaj
demandoj, al kiuj Aleksandra volonte respondis okaze de intervjuo por
la redakcio de la loka bulteno SRK (Sud-Rejna Kuriero) de la grupoj
de Mülhouse kaj de Bazelo. Jen ŝia tre interesa intervjuo.
André
Grossmann

 

Red.: Saluton
Aleksandra, okaze de nia amika kunfestado ĉe Maurice en lasta junio
ni eksciis, ke antaŭ 60 jaroj vi eklernis Esperanton en Egiptio en
la urbo Aleksandrio, kie vi jam spertis viglan Esperanto-vivon. Vi
ankaŭ montris al ni interesajn fotojn pri tiu periodo. Tio ŝajnas
iom nekutima travivaĵo, tial ni volonte ŝatus scii pli multe pri
via vivo kaj pri Esperanto en Egiptio.

 

Aleksandra:
Saluton! Pro tio, ke pluraj gesamideanoj interesiĝas pri mia
esperantistiĝo kaj
naskiĝo en fora lando, mi volonte rakontos al vi iom resume. Antaŭ
ĉio mi sincere dankas ĉiujn ĉeestantojn por la agrabla vespero,
surprizo kaj honoro okaze de mia 60-Esperanto-jariĝo.

 

Do, tri el miaj geavoj
estis ĉeĥaj kaj naskiĝis en Bohemio. Unu estis el Malto kaj
naskiĝis en Aleksandrio. Tiam Malto estis brita.

 

Mia avino iris
Aleksandrion kaj okupiĝis pri la familio de mia avo. Ili konatiĝis.
Sed ŝi tiam parolis nur ĉeĥe kaj germane. Finfine ili geedziĝis
kaj vojaĝis al Mozambiko, kie mia avo trovis laboron. Tie naskiĝis
miaj patrino kaj onklino. Sed pro risko de malario ili revenis al
Aleksandrio.

 

Red.: Kiam
okazis tio?

 

Aleksandra:
Ĉirkaŭ la jaro 1900, fine de la 19-a jarcento, komence de lasta
jarcento.

 

Red.: Kaj viaj
gepatroj?

 

A: Rilate miajn
gepatrojn mi scias, ke mia avino kaj mia patrino (tiam 26jara)
vojaĝis al Prago por renkonti mian patron (ŝajne jam konata de
ili). Ili geedziĝis tie kaj post kelkaj monatoj venis Aleksandrion,
kie mi naskiĝis.

 

Red.: Kian
naciecon havis viaj gepatroj?

 

A: Mia patrino
estis brita kaj mia patro ĉeĥa.

 

Red.: Kian
lingvon vi parolis tiam?

 

A: Germane kun
mia ĉeĥa avino kaj itale kun mia malta avo. Jes, mi vizitadis
germanan lernejon, kie mi lernis ankaŭ la francan kaj la anglan. Ĝi
estis bonega lernejo kun germanaj fratulinoj. La lernejo ankoraŭ nun
ekzistas, sed la fratulinoj estas nun koptaj. Sed mi parolis ankaŭ
itale kun la homoj, kvankam mi ne lernis ĝin. Mi estis 7-jara
knabino, kiam mia patro reiris al Prago por elteni stomak-operacion.
Li estis longe malsana, sed ni daŭre korespondis germanlingve.

 

Red.: Ĉu en
Aleksandrio estis multaj eksterlandanoj?

 

A: Jes, multaj,
estis italoj, maltanoj, grekoj, britoj, francoj, germanoj, poloj,
jugoslavoj, armenoj ktp.

 

Red.:
Kiaj estis viaj kontaktoj kun la loĝantoj?

 

A: Libananoj,
sirianoj parolis france. Jes, multe da geamikoj de mia patrino
parolis france. Ankaŭ kelkfoje necesis paroli arabe. Sur la strato
oni ofte aŭdis la iltalan.

 

Red.: Kial estis
tie tiom da eksterlandanoj? Ĉu pro la laboro?

 

A: Jes,
efektive. La egiptanoj estis malriĉaj kaj ne tiom edukitaj. Por la
eksterlandanoj estis multaj lernejoj. Sed dum la milito ni ne rajtis
paroli pri politiko en nia lernejo.

 

Red.: Kaj en
kiaj cirkonstancoj vi eklernis Esperanton?

 

A: Mia patrino
instruis tajpadon kaj la francan lingvon. Ŝi instruis ĝin al iu
anglo s-ro Holt, kiu estis esperantisto. Pere de li ni konatiĝis kun
Esperanto, lernis la lingvon kaj havis kontakton kun aliaj
gesamideanoj en Aleksandrio. Fakte s-ro Holt post la kurso de franca
lingvo instruis Esperanton al la instruistino kaj pli poste al mi kaj
al mia fratino. Rapide ni konatiĝis kun pola „onklo“ estimata de
ĉiuj. Tri monatoj poste ni jam parolis la lingvon kaj eĉ instruis
ĝin per la tre bona libro „Ellernu“ de Ferenc Szilágyi.

 

Red.: Ĉu vi iel
aktivis en la movado?

 

A: Jes, mia
patrino iĝis faka delegito de UEA por instruado, mia fratino por
turismo kaj mi por korespondado. Mi ricevis ĉiutage leterojn el
diversaj landoj kun petoj pri korespondantoj en Egiptio. Ne trovante
iun, mi mem respondis kaj subite mi havis 28 leter-amikojn en preskaŭ
ĉiuj kontinentoj, speciale en Eŭropo. Kelkaj ĉesis korespondi,
aliaj forpasis. Kun s-ro Holt kaj dana leteramiko, kiujn mi persone
konis, mi longe korespondis. Ambaŭ forpasis post preskaŭ 50 jaroj
da fidela korespondado. S-ro Holt eĉ vizitis min en Illzach kaj ni
kune partoprenis la tiaman nacian kongreson en Gérardmer.

 

Red.: Kia estis
la etoso en Aleksandrio?

 

A: La etoso
estis vere simpatia. Ni havis belan ĉambron por kunveni kaj por
instrui. Ankaŭ en la kadro de kristanaj asocioj YMCA por la viroj
kaj YWCA por la virinoj.

 

Red.: Tamen
poste vi forlasis Egiption, pro kio?

 

A: Post la fino
de la milito, en 1945, britaj kaj aliaj armeanoj forlasis
Aleksandrion. Mi naskiĝis kaj edziniĝis en Aleksandrio, sed kiam
mia edzo estis maldungita pro tio, ke nur 10% da eŭropanoj rajtis
labori tiutempe, ĉar lokaj loĝantoj estis prioritataj, ni planis
forveturi.

 

Red.: Kien
vi tiam veturis?

 

A: Laŭ mia
bofrato tiam loĝanta en Kimrio, mia edzo trovos laboron tie; li
estis akceptita nur kiel mekanikisto en karbo-minejo, kie laboris
kelkaj alilandanoj. Post pluraj monatoj mia edzo skribis al sia frato
en Aleksandrio petante, ke li faru sian eblon, vidu influ-havajn
personojn ktp., ĉar li deziris reiri Aleksandrion. Tie en Bridgend
naskiĝis mia unua filino.

 

Red.:
Do tio ne estis via definitiva reveno al Eŭropo. Ĉu li sukcesis
en tiaj klopodoj?

 

A:
Pro tio, ke ni jam definitive forlasis Egiption, nia situacio
estis malfacila; ni atendadis kaj fine subaĉetante iujn personojn,
ni sukcesis revenvojaĝi. Post longaj monatoj mia edzo sukcesis ree
labori, kie antaŭ du jaroj li estis maldungita. Ĉar oni ja ne
trovis taŭgan anstataŭanton.

 

Intertempe li faris
dungpeton ĉe la mara kompanio de Suez-kanalo. Kiam alvenis la
pozitiva respondo, ni ree transloĝiĝis … al Port-Fouad, urbeto
aliflanke de Port-Said trans la kanalo. Oni simple transiris la
Suez-kanalon dum kelkaj minutoj per pram-ŝipo.

 

Red.:
Kia estis la vivo tie?

 

A:
La laboro kaj la vivo estis agrablaj, tie ankaŭ
naskiĝis mia dua filino. Sed en julio 1956 Nasser, la tiama
prezidento de Egiptio naciigis la Suez-kanalon. Ni ankoraŭ troviĝis
en Port-Fouad, kiam en la nokto de la 5/6aj de novembro, francaj
paraŝutistoj okupis la urbon, kiu kapitulacis. Dum la tago ni vidis
la francajn paraŝutistojn malsupreniri; same okazis en Port-Said,
sed tiuj estis anglaj. En decembro ni forlasis Egiption por ĉiam.

 

Red.:
Ĉu tiam vi venis al Francio?

 

A:
Jes, je Kristnasko ni atingis Toulon kaj per speciala
aŭtobuso ĉiuj emigrantoj estis veturigitaj ĝis Cavalaire-sur-Mer,
kie ni pasigis proksimume unu monaton en malplena hotelo. Feliĉe ne
estis turisma sezono.

 

Red.:
Kaj kial vi finfine venis al Alzaco?

 

A:
Intertempe mi skribis al geamikoj de mia edzo ..
germanlingve, kaj dum ili troviĝis en Usono kaj jam sciante pri la
eventoj en Egiptio, ili informis nin, ke ilia domo en Lautenbach-Zell
(proksime de Guebwiller) estis je nia dispono.

 

Red.:
Do vi ne tuj atingis Illzach, kie vi nun loĝas?

 

A:
Post proksimume unu jaro ni transloĝiĝis al Mülhouse,
kie mia edzo trovis laboron; poste ni translokiĝis al Illzach, ĉar
tie estis apartamento je nia dispono, kiun post kelka tempo ni
aĉetis.

 

Red.:
Ĉu vi tiam perdis kontaktojn kun Esperanto?

 

A:
En 1977 mi legis anoncon pri Esperanto en loka ĵurnalo kaj eĉ
aperis artikolo en la gazeto fare de s-ro Lienhardt. Lin mi kontaktis
kaj poste konatiĝis kun André Grossmann. Antaŭ tiu hazardo mi tute
ne sciis, ke ekzistas Esperanto-movado ĉi-tie.

 

Red.:
Ĉu vi estas kontenta pri via vivo en Francio kaj pli precize en
Alzaco?

 

A:
Je Kristnasko 2006 ni festos la 50-jariĝon de nia
alveno en Francion. Mi aldonas, ke mi estas feliĉa troviĝi en
Alzaco; verŝajne tio memorigas mian infanecon, kiam mi parolis kaj
kantis germanlingve en lernejo kaj hejme. Mi neniam preterlasas la
okazon aŭskulti la belajn kanzonojn ĉe la germanaj televidaj
kanaloj. Tamen kun la najbarinoj, krom la francan, mi pli ofte
parolas itale ol germane.

 

Red.:
Se mi bone komprenas, vi daŭre flegas la kvin lingvojn, kiujn vi
konas, germana, angla, franca, itala kaj Esperanto.

 

A:
Jes, mi ŝatas la lingvojn. Mi ofte konsultas vortarojn
por koni novajn vortojn en la kvin lingvoj. Krome mi profitas la
okazon povi uzi ilin.

 

Red.:
Ni kore dankas al vi.

 

Por SRK intervjuis
Maurice Schlewitz kaj André Grossman
Transprenita el franca
E-informbulteno LA INFORMILO –XII/2005

 

☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼

 

Feliĉan vojaĝon!

 

Ĉu inter la vojaĝantoj estas
kuracisto?“ demandas stevardino en la aviadilo. Unu el la
vojaĝantoj leviĝas kaj iras al al pilotejo. Post la momento li
revenas kaj demandas:“Ĉu inter la pasaĝeroj estas piloto?“