ANTAŬEN 3/11 APRILO 2003

ANTAŬEN 3/11 APRILO   2003

foje orelo sufiĉas …

foje amiko havas problemon,

foje amiko malfacile decidas pri io,

 

foje amiko tristas, malfeliĉas,
koleras, desperas.

 

 

sed ofte vi ne povas solvi lian
problemon,

 

ofte vi ne povas fari lian
decidon, tio estas normala.

 

eble vi tiam sentas vin ĝenita,
malutila, ĉar vi ne povas helpi.

 

 

sed ne ĉagreniĝu pro tio, estas
multo farebla:

 

aŭskulti, kapsigni,
ĉirkaŭbrakumi, karesi, ŝultrofrapi.

 

sed speciale aŭskulti, kompreni,
montri tion.

 

 

kaj foje, dum la amiko klarigas
sian problemon,

 

ordigante siajn pensojn, li mem
vidas pli klare,

 

mem trovos kuraĝon, aŭ eĉ
eliron aŭ solvon.

 

 

la ĉagreno estas multe malpli
granda

 

se la persono ne sentas sin tiel
sola,

 

tiel nekomprenita, tiel terure
sola.

 

 

Foje orelo sufiĉas.

 

 

Přemysl Pitter:

 

Patrujperfidulo

 

 

Rakonto
el la gazeto Sbratření (Kunfratiĝo) Nro 10/1932

 

Venis al mi kun rekomenda letero de miaj eksterlandaj
amikoj eta homo en foruzita vestaĵo, sen kolumo, kun vizaĵo magra,
delonge ne razita. Lia patro estis polo, vivanta en Germanujo, lia
patrino germanino. Estante longe senlabora kaj nesciante kiel
vivteni, li ekvagis tra la mondo. Li rondiras al konataj pacaj
aktivistoj, rakontas al ili siajn historietojn el lia malgaja vivo,
akceptas iam monon por tranokto kaj manĝo kaj vagas pluen en iun
alian urbon. Tiel li travagis jam grandan parton de Germanujo,
baltajn ŝtatojn kaj nun li vagas tra Ĉeĥoslovakio.

 

 

Mi instigis lin rakonti ion el sia vivo
kaj kial li mem nomas sin patrujperfidulo. – “Tiun nomon mi ne
donis al mi mem, tion surbruligis sur mian frunton miaj proksimuloj,
jes, mia edzino, filino de protestanta paroĥestro, kiu min eĉ kun
nia infano post mia enprizonigo forlasis. Mi rondiris kazernojn kaj
per vortoj kaj presitaj flugfolioj mi klopodis konsciigi soldatojn
kaj ceterajn loĝantojn, entuziasmigitajn per milito, pri tio, kio
propre la milito estas. Mi intencis pripensigi ilin pri tio, por ke
ili ne sinoferu je tia mizera, detruanta revo.

 

 

La 14-an de novembro mi forveturis al
Oldenburgo, por ke mi daŭrigu eĉ tie mian kontraŭmilitan
propagandon. Mi tranoktis en loka gastejo. Frumatene iu laŭte frapis
la pordon de mia ĉambro. Mi vokis: Eniru! kaj enfalis kvar soldatoj
kun almuntitaj bajonetoj kaj post ili juna oficiro kun elingigita
sabro. Li ordonis min resti kuŝi en la lito kaj ne moviĝi. Poste
ili detale trarigardis mian ĉambron kaj valizon. Ne trovante ion
ordonis al mi la oficiro ellitiĝi kaj sinvesti, dum kio li traserĉis
eĉ mian liton. Kunprenante min ili kondukis min tra la plej vivaj
stratoj en kazernon. Surstrataj homoj superŝutis min per ofendoj kaj
kondutis freneze. Perfidulo, spiono – vokis ili al mi, kaj se ne
ĉeestus la soldatoj, ili eble batus min. En la kazerno mi estis
prezentita al la supera staba kuracisto, kiu post pasa esploro
proklamis min taŭga por militservo. La oficisto diris: “Tiu
fripono iros ankoraŭ hodiaŭ al la fronto!” Mi diris trankvile, ke
al la fronto mi nek iros nek veturos, ĉar ili rajtas min mortpafi eĉ
ĉi tie kaj tio estos por ili pli malmultekosta. La oficiroj pro
mirego ne sciis, kion respondi, nur ili sovaĝe insultis min je
fiuloj kaj kanajloj.. “Fiuloj kaj kanajloj estas tiuj, kiuj sendas
centmilojn da senkulpaj homoj, filoj de patrinoj kaj patroj de
infanoj” mi respondis trankvile. “Kiun vi per tio opinias?” “Mi
opinias politikistojn, princojn kaj antaŭ ĉio la imperiestron.”
Por momento regis mallaŭto pro ŝoko el mia kuraĝo. La supera staba
kuracisto ekruĝiĝis, ne kapablis diri ion alian kaj nur kriis:
“Forkonduku lin en areston tuj!” Tamen, ĉar mi ankoraŭ ne
ĵuris, mi devis esti transdonita al la juĝo.

 

 

Post la sesmonata esplorado mi estis
starigita antaŭ la juĝkorton kaj akuzita pro ofendo de lia majesto
kaj delogado de soldatoj al malobeemo. La kondamno sonis: kvar jaroj
de peza kancero. Mi travivis jam pro mia pacisma aktivado unu jaron
de enkacerigo en Peterburgo en la fama petropavlovska prizono, tamen
la suferado en la prizono en Voĥta, kien mi estis transportita estas
neniel komparebla. Mi estis enprizonigita en malvasta ĉelo sola. Por
laboro estis al mi donita amaso la salika vergaro. La gardisto devis
min instrui en plektado de korbetoj. Bone, mi pensis, mi plektos la
korbetojn. Tamen pase mi demandis: “Por kio servos tiuj strangaj
korbetoj?” “Por transporto de pafmaterialo,” li respondis. La
vergoj elfalis el miaj manoj. “Ne, tion mi ne faros.” Mi estis
forkondukita antaŭ la prizonan konsilantaron, konsistanta de la
direktoro, du inspektoroj, du pastroj kaj prizona instruisto. “Vi
rezistas labori!” kriis la direktoro. “Ne, mi volas fari kiun ajn
laboron, kiu estas prosperdona al la homaro, tamen la laboron, kiu
servas al ilia detruado, mi ne povas fari.” “Ses semajnoj da
prizono!” estis la respondo de la direktoro. Kaj kio signifis tia
prizono, mi devis tuj ekkoni. Ĝi estis malhela ĉelo en profunda
kelo, kaj en ĝi staris fera kaĝego kaj en ĝi ŝtona benko. En tia
profundo estis terura malvarmo. Por manĝo nur akvo kaj pano. Tia
estis do tiu prizono, en kiu mi devis travivi longajn ses semajnojn.

 

 

Post forsufero de tiu puno kaj dek kvar
tagoj, kiuj estis al mi donitaj por resaniĝo, mi estis alkondukita
en lignaĵistejon, kie la arestitoj produktis kestojn por
pafmaterialo. Mi sciis, kio atendas min, tamen mi ne povis alie agi,
mi devis denove rezisti. Mi estis denove por vico da semajnoj
enprizonigita. Poste sekvis selejo, kudristejo – ĉie oni fabrikis
nur militan materialon. Tiel mi pasis en tiu terura kripto sur
malvarma ŝtono tutan unu kaj duonon da jaro! Fine ili jam lasis min.
Ili kontentiĝis, se mi en mia ĉelo senŝeligis sakon da terpomoj
por la kuirejo. Mi gajnis tiurilate grandan lertecon, eĉ
virtuozecon. Al turmentado fizika aliĝis turmentadoj psikaj. Mi
ĝojatendis la tutan semajnon la dimanĉon, kiam estis disdonitaj
libroj por legado. La prizona instruisto, konante mian konvinkon,
konscie elektis por mi librojn militajn, pri Frederiko la Granda k.
s. Foje mi ekkoleris pro tia agado kaj ofendis lin. Memkomprene
sekvis denove plua puno en la prizono. Pri ĉirkaŭa mondo mi sciis
nenion. De tempo al tempo venadis en mian ĉelon katolika pastro, kiu
sciis nenion alian pli saĝan, ol rakonti al mi pri grandaj
militvenkoj de niaj heroaj armeoj. Kun brila vizaĝo li raportis:
tiom kaj tiom da mortigitaj rusoj, tiom kaj tiom da mortigitaj
francoj.. Mi demandis lin: “Digna sinjoro, ĉu vi ne pensas dum tio
pri tiuj miloj da patrinoj, virinoj kaj infanoj, mortbatitaj
mizeruloj?” Li rigardis min senkomprene kaj kapturne li eliris mian
ĉelon.

 

 

La tempo de mia elprizonigo
proksimiĝis. Detruita korpe kaj mense, iun tagon mi forlasis la
prizonon, nesciante kien iri kaj kion fari. Mi perdis mian familion,
amikojn, vivofortojn. Mi estis elradikiĝinta, kun rompita volo, kun
la signo de patrujperfidulo, danĝera provokanto sur mia frunto.
Tamen, kredu min, eĉ hodiaŭ mi ne dube pripensus kaj samkaze mi
farus la samon, kvankam min trafus por tio la puno ankoraŭ pli
grava. Kaj tiel mi vagas inter homoj kaj disdonas kaj dissemas la
malamikecon solan rajtigitan – malamikecon por milito, por mordado,
malamon kontraŭ ĉio, kion tiu plej abomena krimo, kiun la homaro
kontraŭ si faras, ebligas. La senco de la vivo ne estas en tio, ke
la homoj mortigu sin reciproke, sed por ke ili helpu unu la alian kaj
amu sin. Mi ne bedaŭras, ke mi pro tiu ideo suferis, kaj mi ĝojas
pro tio, ke mia suferado estiĝis por multaj beno kaj malfermis al
ili okulojn.”

 

 

Malgranda viro foriras, mi premas lian
manon kaj deziras feliĉan vojon. Se vi renkontos lin iam, ne bedaŭru
lin, sed diru: Benita estu la frukto de via vivo!

 

Elĉeĥigis D-ro Hradil

 

 

Ŝekspiro kaj
komputilo

 

 

 

Interparolo:
A – ” Enkonduko de komputiloj kaŭzas pli altan produktivecon.”

 

B
–  “Ĉe ni viroj ludas iajn ludojn anstataŭ labori. Kaj
poste la komputilo ne funkcias laŭ mia plaĉo. Precipe, se mi
bezonas fari ion gravan.”Aŭtoro: “Vi pravas iel ambaŭ.
Pri la influo de komputado rakontas tiu ĉi okazaĵo.”

 

Ŝekspiro havis festotagon kaj iu el liaj
admirantoj okaze tiu ĉi tago donacis al li komputilon. Donanto diris
ion similan: “Majstro, se vi skribas la teatraĵojn, prenu
komputilon kun printilo, por ke vi estu pli rapida.”

 

Pri tio, kio okazis poste, ekzistas en fakaj
grupoj de historiistoj diversaj opinioj. La plimulto de historiistoj
konsentas, ke Ŝekspiro trairis per unua, kutima stadio, kiam li
sentis sin “vizaĝe kontraŭ vizaĝo” kiel idioto. Helpis
al li amikaj konatoj, ia broŝuro kaj metodo “provo-eraro”.
Post iu tempo la majstro kapablis komenci per komputilo fari ion
sencplenan. En tiu punkto denove opinioj de fakuloj disiras. Por
objektiveco mi konatigos vin kun ĉiuj versioj, sed mi devas konfesi,
ke ne ĉiuj estas verŝajnaj.

 

La 1-a versio: Ŝekspiro dank´ al donaco
rapidigis labortempon, konklude ni nun havas tian grandegan nombron
de liaj verkoj, sonetojn … ktp, kiujn li postlasis. Per ansera
plumo li certe ne povis tiel multe verki.

 

La 2-a versio: Ŝekspiro rapidigis tempon de la
laboro. Kiam li alportis  al sia eldonisto disketon anstataŭ de
papera rulo, li ŝparis multon da tempo dum korektado. Sed aliflanke
multe da tempo englutis komputoraj kursoj, depono de tekstaĵoj kaj
relaboro de erare perditaj ĉapitroj, trairoj de unu sistemo al la
alia, virusigo kaj forvirusigo de la komputilo kaj pluaj agadoj por
lia literatura verkado tute ne gravaj. Historiistoj, kiuj samopinias,
asertas, ke Ŝekspiro per ansera plumo verkus proksimume la saman
nombron de verkoj kiel per komputilo. Nur ili ne estus skribitaj tiel
bele.

 

La 3-a versio: Ŝekspiro malmemoris teatraĵojn.
Li okupiĝis per komputoraj ludoj, desegnis bildetojn kaj agis eĉ
preskaŭ kiel infano. Kiam lin vizitis teatruloj, ke li sendu al ili
ian teatraĵon, li diris al servisto: “Johny, skribu al ili ion,
por ke mi havu trankvilon.” La servisto do prenis anseran plumon
kaj sub la nomo de sia sinjoro verkis al la teatra direktoro verkon
“Hamlet”. El tiu teatraĵo oni povas klare senti kian
malserenan, eĉ malĝojan humoron li havis.

 

Konklude mi al kara leganto kuraĝas demandi
diskrete: “Se vi estus Ŝekspiro, kiel finiĝus la afero?”

 

 

 

Fragmento el ĉeĥa libro  – “Komputiloj
kaj sano” de MUDr Karel Nešpor, CSc.

 

 

 

Rapida
divorco

 

La divorco estas ambaŭflanke
malagrabla. Tamen dum juĝa traktado povas okazi neatenditaj komikaj
situacioj. Por kompreni la aferon necesas klarigi, ke ĝi okazis en
tiama Ĉeĥoslovakio en la jaro 1975 dum komunisma epoko.

 

En nia familio ni ne vivis harmonie.
Pro tio mia edzino proponis eksedziĝon. Mi konsentis, sed bonan
impreson mi ne havis, timante, ke la juĝa proceso daŭros tro longe.
Se nia disiro devus okazi, ĝi estu plej rapida. Sed kiel atingi
tion? Havante du infanojn, la tribunalo ne tre rapide decidos, eĉ se
ni jam interkonsentis pri ilia edukado.

 

Kiam la mizero estas plej granda, helpo de amikoj estas plej utila.
Tiutempe mia ateliero troviĝis apud jura fakultato kaj en proksima
restoracio mi de tempo al tempo renkontiĝis kun spertaj advokatoj.
Babilante ĉe vino, mi plendis pri miaj problemoj. Ili saĝe kapskuis
kaj diris: “Kara knabo, la proceso daŭros longe. Tamen ekzistas
unu ebleco, sed ĝi postulas necesan arogantecon.” Mi jesis kaj
akceptis ilian konsilon.

 

En destinita tago ni eniris la
juĝejon. La nubmiena “kamaradino juĝistino” post necesaj
formalaĵoj invitis la advokatinon de mia edzino por paroli kaj ŝi
komencis: “La kontraŭulo ne havas regulan mongajnon, li fumas,
tiamaniere li malboninfluas infanojn …”

 

Ĝis nun mi ne sciis, kiom da malvirtoj mi havas.
Malkviete mi sidis, kolektante kuraĝon. Mia momento venis, kiam la
juĝistino alvokis min, ke mi esprimu mian opinion. Mi ekstaris kaj
diris la frazon, kiu ŝokis ĉiujn: “Mi konsentas pri la divorco,
ĉar mi rifuzas plue vivi en komuna hejmo kun persono, kiu jam ses
jarojn malhelpas al mi aliĝi al komunista partio.” Por momento
ekregis profunda silento. Poste eksaltis la advokatino de mia edzino
kaj ekkvikis: “Dio mia, tion vi ja entute ne diris al mi.”

 

Hodiaŭ ĉi tiu historieto ŝajnas nekredebla, sed dum dek minutoj ni
estis divorcitaj.

 

 

V. Sládeček