Informilo 2001 12

INFORMILO 12/2001

 

 

Enhavo:   
Solenaj momentoj en Olomouc

La 19-a Ĉeĥa-Saksa Tago en Pirna

Konferenco de ĈEA en Poděbrady

Nova rubriko

Al federalisma mondo per Esperanto

Ĉu vi scias 

Giganta betlehemo

El la redakcio 

 

 

Karaj gelegantoj

 

proksimiĝas fino de la jaro kun la plej belaj festoj. Ili povus esti la plej belaj, se nia sano funkcius almenaŭ relative bone kaj ĉefe, se ni povus vivi en paca mondo, sen minaco de la nova milito. La redakcio de AEH-IKEH sincere deziras al vi trankvilan kaj kontentan Kristnaskon.

 

Solenaj momentoj en Olomouc

La 29-an de septembro 2001 en la urbodoman salonon en Olomouc venis preskaŭ 60 esperantistoj el nia lando por partopreni la solenan kunvenon okaze de la 90-a datreveno de la fondigo de la E-klubo. Post la malfermo konatigis nin la prezidanto de la klubo JUDr. Vladimír Mohapl pri la historio de la klubo kaj ĝia agado. Poste ni trarigardis la historian parton de la urbo kun Esperanta klarigo. Post la tagmanĝo sekvis trarigado de la urbodomo mem kaj plimulto de la partoprenantoj vizitis la supron de la turo, de kie ni povis admiri i.a. la kolonon de la Plejsankta Triunuo, unikan memoraĵon el la 18-a jarcento, kiu estas enskribita en la Listo de la tutmonda heredaĵo de UNESKO. Poste estis la renkontiĝo daŭrigata per belega muzika parto, kiun prezentis geedzoj Jelínek el la blindula sekcio de ĈEA en Olomouc kaj Jan Duda, ano de la filharmonia orkestro en Olomouc. Post la diskuto, dum kiu la partoprenantoj deziris al la klubo ankoraŭ pluajn sukcesojn en ĝia agado, la tuta aranĝo finiĝis.

 

Fili

 

La 19-a Ĉeĥa-Saksa tago en Pirna

 

            En la distrikta urbo Pirna (Germanio-Saksio) aktivas E-grupo “Saksa Svisio”. Ĉi tiu E-grupo kaj E-klubo en la nordĉeĥa urbo Ústí nad Labem aranĝas alterne sur la ĉeĥa kaj la germana flankoj tiel nomatan Ĉeĥan-Saksan tagon (ĈESAT). La komunaj aranĝoj estas konsekvenco de longtempa translima kunlaboro de Saksaj kaj nordĉeĥaj esperantistoj; ĝiaj radikoj estas sekveblaj ĝis la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Fine de la 70-aj jaroj ambaŭ Esperantaj grupoj interkonsentis oficialigi la kontaktojn kaj sisteme daŭrigi la kunlaboron. ĈESAT, kies tradicio estis fondita iom pli poste, okazis sabate la 9-an de junio 2001 kaj estis jam la 19-a laŭvice. Partoprenis ĝin kvin ĉeĥaj kaj dek enlandaj geesperantistoj. La programo estis bunta kaj el unuopaj programeroj oni povas nomi precipe la viziton de memorejo Sonnenstein, kie dum la nazia tempo la nazianoj mortigis milojn da handikapuloj. Laŭ la nazia teorio handikapuloj multnombriĝas pli rapide ol la sana populacio kaj tial oni devas ilin forigi el la homaro. Dum la ekskurso tra la memorejo la partoprenantoj kliniĝis memore al la mortigintoj kaj iniciate de la organizantoj metis tie verdan kronplektaĵon. Poste jam sekvis nur gajaj programeroj  – post la tagmanĝo en Pirna-Copitz ni revenis per pramo al la maldekstra bordo de la rivero Elbo en Pirna kaj per luksa ŝipo “August der Starke” ni daŭrigis nian vojaĝon al 9 km distanca kastelo en Pillnitz (proksimume meze de Pirna kaj Dresden). En belega kastela parko ni povis konatiĝi kun la historio de la kastelo kaj admiris tre interesajn dendrologiajn raraĵojn. Dum la aranĝo estis sufiĉe da tempo por neformale diskuti pri aktualaj movadaj kaj personaj temoj kaj precizigi niajn planojn de la fruktodona kunlaboro. Dank al suna vetero ni revenis perbuse al Pirna nur antaŭvespere kaj adiaŭis kun slogano: Ĝis la revido en Ústí nad Labem la 8-an de decembro 2001 okaze de la 20-a ĈESAT.

 

ing. Josef Kříž

 

 Konferenco de ĈEA en Poděbrady

 

            La 8-an konferencon de ĈEA la 19. – 21. 10. en Agrikultura mezlernejo en la banloko Poděbrady ĉeestis  proksimume 90 geesperantistoj, inter ili ankaŭ multaj tiuj, kiuj estas ne nur anoj de ĈEA, sed ankaŭ de AEH. La partoprenantoj estis bone prizorgitaj, ĉiuj laŭdis la bonegan loĝadon, manĝadon kaj agrablan medion por la  traktado.

 

            Vendrede parolis partoprenantoj de kelkaj Esperantaj renkontiĝoj, okazintaj ĉijare, pri siaj travivaĵoj. Ili rememoris ĉefe la Internacian kongreson IFEF en Tábor, Universalan Kongreson de Esperanto en Zagrebo kaj la konferencon OSIEK en Strážnice. Sabate pritaksis la prezidantino de ĈEA  V. Podhradská la agadon de ĈEA post ĝia 7-a konferenco en Znojmo.  La sekretario P. Polnický parolis i.a. pri la malĝojiga  financa situacio.  Por ĝia plibonigo kontribuis la ĉeestantoj per siaj mondonacoj sume pli ol 7000  Kĉ. Vespere estis tradicia dancamuzo kun riĉa tombolo.  Dimanĉe okazis interesa promeno tra la historia parto de Poděbrady kaj vizito de la ekspozicio okaze de la 90-a datreveno de  Esperanto en  Poděbrady. Post la bongusta tagmanĝo la partoprenantoj pliriĉigitaj per novaj instigoj al laboro por Esperanto forveturis hejmen.

 

Ing. J. Hron

 

Nova rubriko

 

            Karaj legantoj, de la komenco de la venonta jaro ni volus enkonduki novan neregulan rubrikon en nia gazeto: “El la vivo de niaj handikapuloj”.

 

            En viaj artikoloj vi povus priskribi, kiamaniere okazis via handikapo kaj kion vi bezonis por kutimiĝi al la nuna stato, aŭ ĉu via handikapa stato daŭras de via naskiĝo, kiel vi batalis kontraŭ via sorto, se vi ne povas korpe labori, per kio vi okupas vin nun, ktp.

 

            Se vi ne volus subskribi vin sub via artikolo, skribu vian signon aŭ devizon. Se vi ne povas skribi tajpe aŭ komputile, bonvolu skribi legeble. Via artikolo ne estu pli longa ol du paĝoj de Informilo. Ni antaŭdankas.

 

Red.

 

 

Al federalisma mondo per Esperanto
Ni adoptu Esperanton por efektivigi mondan federalismon

 

            Estas Nobelpremio en scienca kampo. Ricevis ĝin 198 usonanoj, 69 britoj; germanoj kaj francoj; kaj Japanio estas la 13-a lando kun 6 premiitoj. Aliflanke, usonanoj petis en sia lando ĉirkaŭ 270.000 patentoj pasintjare, kaj japanoj petis pli ol 400.000. Ankaŭ internacia spezado inter Japanio kaj la cetera mondo kiel frukto de patentaj rajtoj egaliĝis lastjare, kaj ni daŭre gajnas ĉiumonate. Se la Nobel-instituto akceptus la japanan lingvon, mi kredas, ke estus granda ŝanĝo en la rangordo de landoj.

 

            Dum azianoj kaj afrikanoj penadas lerni la anglan, usonanoj povas kuri antaŭen. En tekniko, kino, muziko, eĉ sporto kaj aliaj kampoj, anglalingvanoj havas nekalkuleblan avantaĝon. En ĉiu mondoparto diskriminacio en laboro, salajroj, kaj eĉ en geedziĝoj, okazas laŭ nivelo de la angla.

 

            Mi estas prezidanto de gantfabrika kompanio. Antaŭ 30 jaroj mi ekvendis gantojn en Usono kaj Eŭropo, kaj la granda peno pro lingva baro estas ankoraŭ neforgesebla. Dum negocoj en la angla mi suferis handikapon de batado kontraŭ rokan muron, kiu baris mian vojon.

 

            Mi konstatis: “Mi devas lerni la anglan; alie ne eblas penetri en la mondan merkaton.” Mi ĵuris, ke mi aŭtodidakte lernos la anglan. En aŭto mi laŭtvoĉe ripetadis prelegon de JFK, samtempe kun sonbendo. 700-foje mi kunparolis kun Usona eks-prezidento. Tiu klopodo ankoraŭ restas forta memoraĵo.

 

            Post ekfabriki en Koreio mi sturmintense lernis la korean dum duono de jaro ĝis mi kapablis konversacii tiulingve. Tamen kiam ni ekfabrikis en Ĉinio, mi rezignis pri lernado de fremdaj lingvoj pro mia malboniĝanta memorkapablo. Cetere, mi raviĝis pro idealo de Esperanto, kaj tio estas alia grava kialo pro kiu mi ne lernis la ĉinan.

 

            Estis juda okulisto Zamenhof en la urbo, kiu nun estas en Pollando. Tiutempe en Eŭropo okazadis multaj militoj kaj aliaj konfliktoj inter la diversaj popoloj. Zamenhof kredis, ke la konfliktoj rezultas de tio, ke la diverslingvaj popoloj ne povas interkompreniĝi. Li kredis, ke se estus komuna lingvo, tio estus bazo por la paco, kaj kun tiu celo li kreis Esperanton.

 

            Mi inspiriĝis kaj antaŭ ses jaroj mi invitis fremdlandan instruiston kaj eklernis Esperanton en lecionoj po tri horoj ĉiuvespere. Baldaŭ mia kapablo paroli ĝin superis tiun de la angla. Preskaŭ ĉiu en Japanio longe studas la anglan, sed nur kelkaj povas paroli ĝin flue. En la angla estas sep manieroj por prononci la literon “a” kaj granda parto de la vortaro estas klarigoj pri esceptoj. Antaŭ jarcento japanoj komencis lerni la anglan, sed por preskaŭ ĉiuj daŭre mankas sukceso. Tio ne estas troigo.

 

            Aliflanke, en Esperanto estas preskaŭ neniuj esceptoj, la baza gramatiko estas la plej simpla, kaj unu litero reprezentas unu sonon, do la literumado mem jam montras la prononcon. Eblas lerni Esperanton per nur kvinono de la peno necesa por lerni la anglan.

 

            Se japanoj diligente lernus Esperanton en lernejoj, ĉiuj povus esti internaciistoj, sed tio ne eblas per la angla.

 

            La Esperanto-movado dum cent jaroj disvastiĝis de sia eŭropa deveno kaj fariĝis mondvasta. Lastatempe Esperanto rapide penetris en komunikadon en interreto kaj ĝi interflugas tra la etero super pli ol cent landoj. La radiostacioj en Vatikano, Pollando, Pekino kaj pli ol dek aliaj elsendas programojn en Esperanto. La monda Esperanto-organizo distribuas lernolibrojn kaj vortarojn, kaj kelkaj gimnazioj kaj universitatoj komencis lecionojn.

 

            La semoj de Zamenhof kreskis. Pro tio eble el 626 membroj de la Eŭropa Parlamento, la nombro de subtenantoj de Esperanto atingis 130, kvinono de la tuto. La Eŭropa Radikala Partio proponis adopti ĝin kiel komunan lingvon de la teritorio antaŭ la jaro 2005.  

 

            Se ni uzas mondvaste malegalecan lingvon – la anglan – ne eblos atingi mondfederalisman mondon. Usono kaj Britio riĉiĝos, dum ceteraj landoj mizeriĝos. Tio estas meĉo por konflikto inter la anglalingvaj landoj kaj la cetera mondo. Kaj tiu meĉo jam ekbrulis.

 

            Ni MF-movadistoj uzas unu nacian lingvon – la anglan – tutmonde: ni devas vekiĝi pri tiu danĝero. Kiel unu el la bazoj por nia movado mi proponas lingvon, kiu estas neutrala por ĉiuj popoloj. Ni uzu kaj disvastigu Esperanton.

 

            Mi venis al Ventotene, destina loko por la Mond-Federalisma Movado, por prezenti al vi tiun proponon. Mi petas vin bone konsideri mian proponon.

 

 

Etsuo Miyoshi, 440 Shirotori-cho, Kagawa-ken, 769-2702 Japan.  e.miyoshi@swany.co.jp

 

prezidanto de Swany Korp, dumviva membro de Universala Esperanto Asocio, direktoro de 

 

Esperanto-Propaganda
Asocio de Oomoto, direktoro de Mond-Federalisma Movado.

 

Ĉu vi scias …

… pri pensiono, restoracio kaj vinejo en nia respubliko, kun la nomo “Esperanto”? Ĉu vi scias, kie ĝi troviĝas? En norda Bohemio, en la urbo Litoměřice, strato Jiřího z Poděbrad 33!

 

            La domo havas interesan historion. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1936 – 1938. Tuj dum la konstruado estis sur la fronta muro gravurita la nomo Esperanto. En la jaro 1938 la posedanto vendis la domon kaj translokiĝis eksterlanden. Li estis certe esperantisto, eble judo.

 


Dum la milito loĝis en la domo iu hitlerano, ĉar en la jaro 1945 oni trovis tie multegajn svastikojn. Plua posedanto, s-ro Hrabovský eĉ konsekris la domon por likvidi la malbonajn fantomojn,

 


La vinejo estis malfermita nur en la jaro 1991. Unue kiel vinejo, poste ankaŭ restoracio kaj pasintjare ankaŭ kiel pensiono. Tial ĝi troviĝas en telefonlisto sub la litero P. Sub E estus la vinejo pli rapide trovebla.

 

            Nova juna posedantino tute ne scias, kion signifas la nomo Esperanto, kvankam la vinejon jam kelkfoje vizitis esperantistoj. Esperanto-klubo en proksima urbo Ústí n.L. proponis al ŝi reklamon eksterlande, sed ŝi ne interesiĝas, kaj ne emas lerni internacian lingvon. Tial restas nur la nomo, kiu ne povas esti envicigita al pluaj ZEO-j. 

 

            Ĉu povus helpi, se la posedantino ricevus kelkajn leterojn skribitajn en Esperanto? Eble ŝi ekinteresiĝus pri ĝi.

 

Red.

 

Venis al ni malgaja informo pri subita forpaso de nia longjara membro, sepdekjarulo  Max Hillebrand el Jablonec nad Nisou. Honoron al lia memoro, Ni kondolencis al la familio.

 

Redakcio      

 

Giganta  betlehemo

 

       Vizitu grandan Kristnaskan ekspozicion de betlehemoj en Urba muzeo en Hlinsko v Čechách, kie inter 20 eksponaĵoj certe vekos grandan atenton Ĉeĥa betlehemo el ligno, farita de la membro de AEH František Vácha  el Jaroměř. Li skulptis ĝin 12 jarojn; ĝi enhavas 1120 skulptitajn figuretojn en la amplekso 10 m2. En la betlehemo estas videbla vivo en la ĉeĥa kamparo komence de la 20-a jarcento kaj ne mankas en ĝi ankaŭ fabelaj temoj.

 

            Tiu ĉi betlehemo aspiras pri la enskribo en la Guinness-libro. “Ĝi estas elskulptita tiel detale, ke indus trarigardi ĝin per lupeo,” diris la direktorino de la Urba muzeo en Hlinsko. 

            S-ano Vácha krom tio skulptis pluajn 16 pli malgrandajn betlehemojn. Unu el ili, nomata Esperanta iĝis jam posedaĵo de E-muzeo en Česká Třebová. Ni gratulas al nia sukcesa membro.

 

Red.

 

El la redakcio

 

            Rapide proksimiĝas la fino de la jaro, do estas tempo por pagi la abonon por Informilo. Ni rememorigas vin, ke por Ĉeĥoj la abonkotizo restas 150 Kĉ + libervola sumo de la membrokotizo. La monon bonvolu sendi al Ĉeĥa ŝparejo Pardubice, kontonumero 000000 – 1204917309 /0800. Kiel varian simbolon ne forgesu skribi vian membro-mumeron. Ĝin vi trovadas ĉiumonate – super via adreso, kiam vi ricevadas Informilon. Eksterlandaj membroj bonvolu sendi la monon al UEA-konto de AEH “aehk-z” en Rotterdam aŭ pli bone – en bone fermita koverto rekte al la redakcio (almenaŭ 10 euroj). 


Nezapomeňte si předplatit Informilo na příští rok. Připomínáme, že poplatky pro naše občany jsou 150 Kč za časopis + dobrovolný členský příspěvek. Peníze laskavě pošlete na číslo účtu 000000 – 1204917309 /0800, Česká spořitelna Pardubice. Jako variabilní symbol uveďte svoje členské číslo. Najdete je každý měsíc, když dostáváte Informilo, nad vaší adresou.  Také je možno vložit peníze do dobře zavřené obálky – neprůhledné a poslat přímo na adresu redakce.

 


 Kiun lingvon parolas birdoj? ………… La uzbekan.                       (Ili uzas la bekon)

Ni havas  !

            La redakcio ekde nun estas atingebla ankaŭ elektronike! Nia adreso estas: aeh-ikeh@volny.cz

 

Ĉe tiu okazo ni petas la korespondantojn: Skribu laŭ x-metodo, t.e. ĉiun “ĉapelitan” literon anstataŭigu per koncerna litero + “x”. Ekzemplo: “En Ĉeĥio mi hieraŭ vespermanĝis tranĉaĵon = En Cxehxio mi hieraux vespermangxis trancxajxon”. Se vi skribos zorgeme tiamaniere, vi ŝparos al ni laboron, ĉar ni havas helpilon (makroo), per kiu ni povas tian tekston facile ŝanĝi al la ĝusta Esperanto. Eĉ se vi havas E-signojn, ne uzu ilin, ĉar ekzistas kelkaj malsamaj sistemoj.

 

Invito al Česká Třebová

 

            Esperanto-klubo en Česká Třebová solenas la tradician adiaŭon kun la Malnova Jaro 2001, la 29-an de decembro je la 19-a horo en la Kultura klubo. Temo de la vespero estas “Folkloro en Esperanta mondo”.

 


Bonvolu kunpreni iom da kristnaskaj frandaĵoj, por ke aliaj povas gustumi – ne forgesu ankaŭ viajn ŝatatajn trinkaĵojn (drinkaĵojn?) – sur la donacetojn por viaj geamikoj skribu iliajn nomojn legeble kaj videble – por la aŭskultado kaj danco ludas orkestro de Josef Borýsek – laŭ la mendo ni certigos tranokton en la fervojista tranoktejo (por 120 Kĉ) – la enirbileto kostas 170 Kĉ. En ĝi estas enkalkulita bonveniga tosto kaj du vespermanĝoj! 

 

La aliĝilojn sendu ĝis la 10-an de decembro al la adreso: Svatopluk Čech, Javorka 980,  560 02 Česká Třebová. Post tiu ĉi dato vi povas ankoraŭ telefoni al la numero 0465/532788 – kaj alpagi 20 Kĉ.

E-klubo Česká Třebová sincere invitas vin!